4/30/2022

Etikedo por makgolio

Fine de la marto 2022, iu loka fabrikisto por makgolio, korea tradicia alkoholajho el rizo, vizitis mian atelieron. Li serchadis pentrajhon, kun kiu la boteloj por nove aperonta trinkajho bele akordighos. Fakte, nuntempe estas modo, ke junaj fabrikistoj renovigas tradician alkoholajhon kun modernaj desegnajhoj. Do, el kelkaj verkoj faritaj de kelkaj artistoj, rezulte mia verko estas elektita por somera alkoholajho, nome . Tiu chi alkoholajho favore al virinoj rozkoloras pro aldonita frukto "omiza" en la korea lingvo. Krome, jhus komencis vendighi en Koreio, precize, en lokaj BIO-vendejoj, restoracioj en diversaj urboj inkluzive Seulo. Fresha novajho !
Okazinta expozicio pasintan februaron en urbo Ulsan kun tiu pentrajho
Jam aperas reagoj pri la alkoholajho en sociaj medioj

3 commentaires:

  1. Bonvole rezervu 20 botelojn da tiu trinkajxo magholio...

    RépondreSupprimer
  2. Ĉu vi gustumis ĉi tiun trinkaĵon ?
    Per tia etikedo, ili certe jam vendis multajn botelojn.
    Miori

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Coucou Miori!
      Bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne povis gustumi, ĉar la alkoholaĵo ekaperis post mia foriro al Francio. Tamen verŝajne, dum mia ekspozicio septembre en Francio, mi ŝatus gustumigi vin...^^

      Supprimer