8/23/2026
Freŝaj donacoj de rutina vivo
Je la kvina matene, Dalmini, Leo kaj mi sengrumble vekiĝis. Ĉar estis ja periodo de mirteloj ! Nur simple lavinte la vizaĝon, ni tuj veturis al nia kampo 10 minutojn distanca de nia domo. Wow! Leo, kiu forlasis kamparan vivon, kiam li estis 20jaraĝa por sendepende vivi en Seulo, admiris pri freŝa aero de nia mateno.
Ĉi-jare ie tie en la mondo grave mankis pluvo, suferis plantoj, ankaŭ ni homoj. Tamen, dankinde, nia regiono en tiu sezono estis ne tro seka, nek malseka. Frumatene, kiel kutime, ranetoj kantis ĉe rosoj sur eroj de mirteloj. Dalmini ofte diras, ke pli ol duono da laboro la ĉielo faras, kvankam agrikultivistoj plenlaboras. Pro tio, pli ol duono da nia rikolto estas kvazaŭ donaco de la ĉielo! Tiel pensante, unue, dum kelkaj horoj ni diligente kaj ĝoje rikoltis mirtelojn kaj matenmanĝis, poste, ankoraŭ kelkajn horojn plu laborinte, ni iris al vilaĝa restoracio por tagmanĝi.
Menuon kutime Leo elektas. Li bone memoras, kiuj menuoj el vilaĝaj restoracioj estas bongustaj. Verŝajne, li kelkfoje sopirus ilin dum sia urba vivo.
Post tagmanĝo, ni iom ripozis. Posttagmeze, estis tempo enpakigi mirtelojn por liverigi al mendintoj. Ankoraŭ ĉi-jare sufiĉe da klientoj anticipe mendis nian bio-frukton. Fakte, nia kampo estas ne tiom granda, kiom kutime Dalmini sole laboras. Ankaŭ pro tio, ni triope povas plenĝui la rikoltadon. Sufiĉe labori, sufiĉe ĝui ! Sincere, por trovi nian propran nivelon "sufiĉe" necesas meditado kaj kuraĝo en ĉiu momento de la vivo. En kampara vivo, Dalmini kaj mi adaptiĝas tiel vivi pli kaj pli.
Hejmen ni revenis. En nia modesta ĝardeno, kukumoj, melongenoj, kapsikoj, tomatoj kaj laktukoj atendis nin pluki. Leo alvokis katetojn, kiuj libere migras ie tie ĉirkaŭ nia domo kaj libere venas ĉe nin nur por nutri sin. Tiel pasis ĉi-jara periodo de mirteloj kun kara filo Leo, ranetoj, katetoj, birdoj, multaj insektoj, kelkfoja pluvo, belege fluantaj nuboj, kaj freŝaj ventetoj kontraŭ varma somero.
Leo forirante al sia nesto en Seulo, fotis ion tion. Estas interese por mi vidi alies vidpunkton per tiuj fotoj ĉi-tie aperantaj. Dalmini ankoraŭ okupiĝas pri sia kampo por finaranĝi, kaj mi? Ankaŭ mi rekomencas mian propran okupiĝon : pentri, muskulekzerci kaj sonĝanti.
Nuna somero vestas sin por foriri, kaj baldaŭ aŭtuno salutos nin !
8/18/2026
Voyage, me rencontre sur la route (2) - Nante et Reyrieux
Estis preskaŭ tagmezo, kiam ni(Helene, Jeans Claude kaj mi) triope atingis la domon de Patricia kaj Dominique en Nantes. Ili preparis belan tagmanĝon, kaj prenante ĝin, ni intersalutis unu kun la aliaj. Ili kvar francoj aspektis delonge sinceraj geamikoj. Ĉe la tablo du lingvoj funkciis jen la franca, jen en Esperanto. Ankaŭ tio estis interesa por mi. Patricia diris, ke ŝi unuafoje akceptas gaston devena el Koreio, kaj ke ŝi iom timis, kiel komunikiĝi kun mi. Nun ŝi estas kontenta paroli en la franca.
Kial mi havis ideon trapasi la urbon Nantes sur la vojo el Bretagne al Lyon ? Eĉ iomete gustumi la belan urbon, jes ! Tamen, pli ĉefa kialo estas viziti "Musee D'arts de Nantes" ! Tuj post tagmanĝo, Patricia urĝigis min al la centro de la urbo. Nantes estis turisma urbo, do, per tramo kaj piede ni povis facile iri ien ajn. Plie, en la centro, sur stratoj oni aperigis verdajn liniojn, kiujn turistoj sekvu por trovi vizitindajn lokojn. Por mi, Patricia estis verda linio.
Meze de Majo, la vetero en Nantes estis preskaŭ freŝa aŭtuno same kiel en Bretagne. Mi ŝatis marŝadi tra la urbo, ŝi gvidis min ne nur alla muzeo, sed ankaŭ tra diversaj vojetoj, kiuj parfumas je spcialaj etosoj. Finfine, al la simbolo de Nantes, la gigantan elefanton en " Machines de L'ile" mi renkontis !
Nur tri tagoj pasis en Nantes, kaj dumtempe miaj du piedoj kvazaŭ kuris ĉe Patricia de lokoj al lokoj. Se iam iu demandus al mi, kio estis plej interesa en Nantes, mi ne hezitus respondi, ke mi estis agrable akceptita hejme de nekonataj personoj, kaj havis okazon amikiĝi kun la sincera franca paro. Interese !
La lastan tagon, estis Dominique, kiu gvidis min al la trajnstacidomo Nantes. Ni unue vizitis subĉielan bazaron. Kiel kutime, mi ja emis viziti kaj bazaron kaj tombejon en la fremda urbo. Mi rakontis al li, kial mi ŝatas viziti la du dum vojaĝo. Ĉar en la unua oni povus senti viglecon de la vivo, kaj en la dua oni povus mediti pri la fino de la vivo. Bonŝance, la tombejo situis ĝuste kontraŭ la trajnstacidomo, Dominique kaj mi, nia babilado estis sufiĉe filozofa, ekz. kian finon de la vivo ni preferus. Tiel adiaŭis Nantes kaj mia trajno kuris al Lyon.
En la trajno TGV, mi unue sendis etan mesaĝon al Dada por anonci, ke mia trajno enorde ekveturas al Lyon Part Dieu, kie ŝi atendos min. Kiel mi pasigu tri horojn kaj duono en la trajno? Mi do prenis aĉetitajn kartojn kaj skribis leteron al miaj familianoj kaj amikoj en Koreio, kompreneble, manĝante sandviĉon aĉetitan en la bazaro en Nantes.
Jen ŝi ! Ankoraŭ tre similis la vizaĝo kiel tiu de ŝia frato ! Tio ridigis nin ambaŭ brakumantajn. Ni tuj veturis al la domo de Bernard situita en la urbo Reyrieux.
Kutime, ies domo montras, kia estas ĝia posedanto (aŭ loĝanto). Lia domo aspektis bele aranĝita. Plie, lia ĝentila sinteno agrabligis la vojaĝanton, male, de tempo al tempo mi amuzis ilin, do li fojefoje komentis pri mi "elle est drole!"
Sekvan tagon, per la gvidado de Bernard, ni triope vizitis "Musee Paul Dini" kaj "Eglise Notre Dame des Marais", kaj revenante ni trinkis freŝan bieron en ĉarma teraso de loka trinkejo. Ĉe Dada kaj Bernard, verŝajne, mi vidis, kia estas prepuska amo. Kaj mi pensis, ke amo ververe briligas nian animon. Rigardi tion estis ankaŭ feliĉiga momento.
Morgaŭan tagon, al Le Creusot !!
8/13/2026
Prêt à aller vers la lumière
60X73cm acrylique et sable sur toile / Prêt à aller vers la lumière 빛으로 나갈 준비 2026
Kutime, kiam mi sentas min esti en grava momento, mi klopodas lasi min mem trovi la vojon. Tio bezonas kelkfoje sufiĉe longan tempon, kelkfoje nur kelkajn horojn kun siesto. Tamen, fojefoje, neatenditan taskon la vivo ĵetas, eĉ subite, por ke ni solvu. Pasintan jaron, forpasis mon Grand Mont, kaj mi devis ja atendadi tempon pasi por retrankviliĝi. Kiel kutime, mi lasis mian koron, por ke ĝi mem orientiĝu en sia ĝusta tempo. Anstataŭ pentrado, mi ordigis penikojn, farbojn, aliajn materialojn kaj balais mian atelieron. Tiel tempo pasis, kaj tiel mia koro grade prepariĝis reiri al lumo. Tiu pentraĵo estas farita ĝuste tiutempe. Ĝi flustras al mi "Direktiĝu al lumo!"
Unu el multaj avantaĵoj, kiam mi pentras, estas havi spegulon, per kiu mi povas rigardi min. Pentrante, mi povas renkonti min kaj konversacii kun mi. Tio estas kvazaŭ meditado profunda, kaj plezuriga. Hodiaŭ ankoraŭ mi kuras al mia ateliero tra la verdaj estaĵoj por pentri !
Inscription à :
Articles (Atom)


























