12/16/2023

Amikeco kaj amo

Dum unu deko da jaroj de mia esperanta vivo, aperis multaj fremdlandaj amikoj, tiom ĉarmaj, tiom sinceraj. Tiam, mi profesie instruis Esperanton en Korea Alternativa Edukadmedio, kaj senrilate al aĝo, en ĉiuj landoj, kie mi vojaĝis jen kun miaj lernantoj jen kun kolegoj. Ni kun esperantistoj tuj amikiĝis. Kun kelkaj el ili la rilato nelonge daŭris, male kun kelkaj ĝis nun.
En tiu periodo, mi pensis, ke estas kerno Esperanto mem, kiu funkciigas pacon kaj amikecon. Ĉar kun ĝi, ĉie ĉio eblis, kaj mi ĝisoste ĝuis mian profesian vivon per Esperanto. Ĉi-foje vojaĝante al la urbo St. Etienne kun la membroj de Esperanto Bourg, kun kiu mi longtempe kunlaboris, pli profundiĝis mia medito pri tri temoj : Esperanto, amikeco kaj amo.
Ĉar ni ĉiuj parolis plejparte en la franca, ne en Esperanto. Kompreneble, ni estis longtempaj esperantistoj. Se estus antaŭe, mi mem ĉiamaniere puŝus ĉeestantojn paroli en Esperanto. Kaj iuj mallertaj pri la lingvo fariĝus rezervaj, streĉaj. Sed ĉi-foje mi klare rimarkis, ke ĉiuj estis ĝojaj interkomunikiĝi, kaj plenĝuis la tempon. Krom tio, kio pli gravus?
Ankaŭ en la arta kampo dum mia vojaĝo en Francio, pli kaj pli mi aŭdacas paroli en la franca. Artistoj senĝene parolas al mi per sia nacia lingvo. Amikeco tuj funkcias! Ili scivolas pri mia laboro, invitas min en sian domon, Ni interŝanĝas teknikojn, informojn. Eĉ kelkaj el ili fariĝis intimaj en mia koro.
Jes ja, eĉ ne nur Esperanto nia paca lingvo, nek nur artaj agadoj, sed ankaŭ (eĉ pli) niaj sinceraj okuloj kun maturaj sintenoj povus fabriki profundan amikecon kaj amon. Sur la vojo de la vivo ni renkontiĝas kun diversaj amikoj, disiĝas, rerenkontiĝas. Mi ŝatus pasigi plej belan momenton kun ili kunportante plenan amikecon kaj maturan amon.
Mildankojn al Mo kaj Bernard, Tea kaj Regis, Miori, Miŝela, Mikru kaj Marie, Valerie, Anne, Regis Blondel kaj lia edzino, Genvieve kaj mon Grand Mont Michel...

12/15/2023

Birdoj ĉiam retrovas sian propran vojon

116*86cm(50P)/ acrylique sur linen/ Les oiseaux retrouvent toujours leur chemin 2023/ Ana Sonĝanta
Post la aŭtuna ekspozicio en H2M, Bourg-en-Bresse, dum kelkaj tagoj daŭris granda emocio en mia koro. Tiuj, kiuj decidis posedi miajn verkojn, kaj la esprimoj de la vizitantoj, vizitoj de la amikoj, agrabla konversacio kun la apuda ekspozicianto, artisto Bernard, amplenaj konsiloj de la profesoroj... Tiom da emocioj restis en mia koro, tio ne facile digestiĝis. "J'aime votre spontaneité, votre authenticité, les couleurs, le mouvement, la poésie de vos tableaux et celle de vos textes. Quelle générosité et quelle sagesse! Bravo pour votre francais! Merci!" Legante multajn esprimojn de la vizitantoj sur mia ora libro de artisto, mi diras al mi mem, ke mi fariĝu tiom bona artisto, kiom ili jam vidas.
Iam la profesoro Roland Girardet diris al mi "Ana, vi aŭdos multajn laŭdojn, konsilojn, jen bonajn jen malbonajn taksojn de variaj personoj. Ne aŭskultu ilin. Ĉiam restu vi mem kiel nun." Pli kaj pli mi komprenas tion, kion li volis diri al mi. Do, paŝon post paŝo, mi nur antaŭeniras, kelkfoje mi povus devojiĝi. Sed mi ne timas. Ĉar finfine, mi retrovos mian propran vojon, kiu orientiĝas al la artista celo. "Sois toi mem!".
Tiun pentraĵon mi lasos en Francio por venonta printempa ekspozicio 2024 en la urbo Lons-le-Saulnier [Le Carrefour de la Communication].

11/28/2023

2023 aŭtuna EXPO en H2M

Unu paŝon alvokas la sekvantan, eĉ sekvantajn. Antaŭ kelkaj jaroj, mi komencis praktiki pentrarton en Francio, kaj tiu eta paŝo alvokas sinsekvajn paŝojn, plie senĉese. Unu paŝon antaŭenirante, mi ne plu estas en la antaŭa mondo. Tiel okazis mia kvara ekspozicio en Bourg-en-Bresse en H2M (27a oct. - 2 nov. 2023)
Blankaj muroj akceptis miajn kolorajn verkojn, fluis agrablaj muzikoj, dum ekstere griza vetero dancigis furiozajn ventojn. Jes ja estis tempesto ! De tempo al tempo vizitantoj venis kaj ĝuis la kolorojn kaj poeziajn tekstojn. Kun ili babili en la franca ankaŭ estis freŝa evento por mi.
Unu el la vizitantoj estis sentiva fraŭlino. Ŝi trankvile kontemplis ĉiujn verkojn kaj demandis, ĉu eblus foti, por ke ŝi montru al siaj familianoj. Ni multe interparolis, ĉefe pri ĉi supra verko "Tu sais que je t'aime?" Ĝi tuŝis niajn korojn komune. Nia babilado mueliĝis kun sincera sento. Ankoraŭ du tagojn pli ŝi vizitis.
Kiam mi pentras, mi povas fariĝi granda birdo, kiu plenlibere flugas ien ajn. Ĉi tie, dum la ekspozicio, subtenas mian aŭdacan flugadon emociaj vizitoj, sinceraj vortoj, amikaj salutoj, helpantaj manoj kaj tiel plu. Mikru, Miori frumatene venis por helpi instaladon. Miŝela, Catherine venis tra la tempesta vetero. Bernard Benghozi kaligrafiisto ofte proponas al mi belajn ekspoziciejojn partigi kiel ĉi-foje. Michel, mon Grand Mont, ĉiam alportas plej bonon. Roland Giradet 91jara loka pentristo, mia eksprofesoro vizitis min kun Marie Martine, kaj diris al mi kun emociaj okuloj kaj floranta rideto "Ana, tu es sur un bon chemin. En avant!". Regis blondel, kiu profesoras en [Peindre à Bourg], atente rigardis ĉiujn verkojn kaj menciis "Elle ne voit pas combien elle peint d'une maniere autodidacte!" kaj li invitis min al sia propra ateliero en la domo. Monique invitis diversajn amikojn al la ekspo, kaj iun momenton sendis belegan kanonon de Zaho [La symphonie des éclairs], kiu elvokis min en ŝia kapo. Mi ne scias, kial. Tamen ĉio tuŝas mian koron, mia koro plenas je emocioj. Do, kelkajn semajnojn, mi ne povis esprimi per iu ajna vorto!
Ekspozicioj estas aerumado por mi, kiu pentradas ĉiutage en modesta ateliero por malkovri mian propran vojon. Dum la aeruma promenado, mi renkontas agrablajn amikojn, neantaŭviditajn eventojn, belegajn proponojn. Ververe, mi ne kapablas klare vidi futurajn vojojn, tamen, mi povas sincere kaj diligente pentri. Tio aŭtomate altiros la sekvantajn. EK!

10/24/2023

Sen titolo

30*60x2/ mixed media sur canevas/ Sen titolo 2023/ Ana Sonĝanta
Mi kutimas desegni portretojn. Antaŭ la blanka paĝo, senkonscie, ofte miaj fingroj desegnas ies vizaĝon. Ekzakte kies? Mi ne scias. Mi nur ŝategas la dancantajn siluetojn de vizaĝo. La formoj de okuloj, nazo, lipoj, vango, fronto, mentono, oreloj ĉiam allogas min desegni. Estas amuze, ke kiam mi desegnas aŭ pentras ian portreton, ofte oni diras, ke tiu estas mia. Ĉu! Mi ne scias, kial. Ĉu miaj fingroj perfekte kapablas iuajne pentri min mem? Ĉu ili tute ne kapablas pentri alies vizaĝojn? Laŭmiaopinie, nura kialo estas, ke simple la artaĵoj estas rezultoj spegulitaj de la profunda koro de la artisto mem.

10/09/2023

9/26/2023

8/15/2023

Pasintan aŭtunon mi estis tie

60*60cm/ mixed media / Pasintan aŭtunon ni estis tie / Ana Sonĝanta 2023 / Ĉu vi spertis, ke ĉiufoje la sento malsamas, kiam vi plurfoje legas saman libron preferatan? Same kiel via sento estas tute alia, eĉ kiam vi ĉiutage marŝas en Bouvent. Verŝajne, laŭ la vetero, laŭ via tiama humoro, laŭ la kondiĉoj, kun kiu vi estas, kaj tiel plu... Pasintan aŭtunon la lago Bouvent en la urbo Bourg-en-Bresse, en Francio, estis tia por mi. Kvankam ĝis nun centfoje mi jam marŝis ĉirkaŭ Bouvent, tiu aŭtuno estis tute alikolora, plej bela, plej memorebla. Du grandaj birdoj bonvenigis min, eĉ gvidis min, kaj senĉese babilis ĉe mi. Arboj koloriĝis, la tero kaj la ĉielo ankaŭ. Estis perfekta aŭtuno en Bouvent.

7/26/2023

Venu en miajn brakojn

60*60cm / mixed media / Venu en miajn brakojn 2023 / Ĉi-somere en Koreio multege pluvis. Kompreneble, multaj regionoj havas damaĝojn, kaj ie tie popolanoj suferas. Ve, la klimato de nia planedo ververe ŝanĝiĝas. Mia kampara vilaĝeto, ĉirkaŭita de montaroj, estas relative trankvila. Mia ĉi-verko brakumu ĉiujn, kiuj nun bezonas varmajn brakumojn.

7/12/2023

Nova libro [La Alkemiisto]

Ĉi-jare printempe, ekaperis en Esperantujo freŝe tradukita libro [La Alkemiisto], kies aŭtoro estas Paulo COELHO. Michel Fontaine el Francio kaj mi jam unu jaron pli laboris pri tiu projekto legi la literaturaĵon en la franca, kaj traduki en Esperanton. Fakte, la verkon mi plurfoje relegis, kaj ĉiam ajn mi deziris traduki en Esperanton. Kial? ĉar ĝi rakontas pri revoj, alivorte en la verko [Persona Legendo].
Paŝtisto Santiago, kiu havas revon ĉiam vojaĝi en sia vivo, plurfoje havas saman sonĝon pri trezoroj. Li renkontas Melkisedekon, reĝo de Salem, kiu subtenas tiujn, kiuj serĉas sian [Persona Legendo]. Kaj finfine Santiago decidas vojaĝi al Afriko, kaj tie li trapasas diversajn aventurojn. La verko demandas nin, kio estas vera trezoro, kio estas vera feliĉo.
Kial traduki en Esperanton de la franca? Ĉar kiam mi sentis min libere parolanta en Esperanto, la memfido motivis min lerni sekvantan fremdan lingvon: la franca. Danke al francaj amikoj en Esperanto, mi povis facile tuŝi la linvon. Kompreneble, la nivelo restis ĉiam baza. Leĝera laboro, leĝera rezulto. En la jaro 2019, finfine, unua ŝanco aperis. Iun tagon, kiam mi spektis filmon [Sans Famille] en Francio, grandan deziron mi sentis: legi la longan historion en la franca. Do, ekde tiam preskaŭ unu jaron ĉiutage Michel kaj mi legis la verkon kaj tradukis en Esperanton. Kaj ni decidis puplikigi libron pere de ĝi. Tiel mia kutimo legi france skribitajn verkojn kaj traduki kun Michel daŭras ĝis nun.
Supra foto montras [La Alkemiisto] ĉe la LibroServo de Franca Kongreso de Esperanto 2023 en Liono. La libro unue vendiĝis en Francio dum la kongreso kun [Sen Familio] kaj [Nokta Flugado] niaj libroj unua kaj dua. Poste, junie, en Koreio, danke al la peranta laboro de Korea Esperanto Asocio(KEA) kaj Seula Esperanto Kultur-Centro(SEK) kvindeko da membroj mendis la libron [La Alkemiisto]. Dankon al ili!.
Jen estas ĝisnunaj libroj :1) Esperanto en kampara vilaĝo(2018) 2) Artikoloj de la familio kamparenrevena(2019) 3) Sen Familio(2020) 4) Nokta Flugado(2021) 5) La Alkemiisto(2023)

6/30/2023

Sezono de mirteloj

Nun estas sezono de mirteloj en mia kampara vilaĝo "Hwabuk 화북" . Frumatene, kiam sunbrilas, Dalmini, mia edzo kaj mi iras al nia malgranda kampo por pluki mirtelojn.
Matena plukado estas ĉiam agrabla. Freŝa mateno kun pura aero, etaj ranoj sur la folioj, eĉ sur grapoj, kun kiuj ni flustre babilas. Kiam ni plukas mirtelojn pendintajn sur altaj branĉoj, nia kapo kun etendita brako pinte levas por akiri la fruktojn. Kiam branĉoj kun abundaj grapoj preskaŭ kuŝas proksime de la tero, aŭtomate ni surgenuas por pluki ilin. Jes ja, en la vivo, kun orgojla homo, oni levas la kapon por samniveliĝi, kaj kun modesta homo, oni ankaŭ fariĝas modesta!
Dum la mirtelsezono, kelkfoje pluvas, kaj mi kuras al la kampo, ne por pluki, sed por pentri. Ĉar la malgranda konstruaĵo ene de la kampo estas ankaŭ mia ateliero.
Antaŭ 14 jaroj, forlasinte urban vivon, nia familio translokiĝis en kamparon, kaj ververe, ni revis tian vivon. Kaj nun la revo realiĝas.