10/10/2016

Atendu nin la medicinaj radikoj



NIa familio rikoltas medicinajn radikojn, 2015




Estas jam plena aŭtuno.
Matene, ĉi tie ĉe montaro estas ĉir. 7 gradoj, tage 15.
Pro la subita malvarmiĝo, mia nazo kelkfoje ŝtopitas.
La vetero diras, ke baldaŭ ni devos rikolti la medicinajn radikojn, 백출.

Ĉijare kelkaj kultivistoj de la radiko suferas.
Ĉar somere, pro la densa varmeco, la plantoj multe velkis.
Bonŝance, nia kampo, kiu situas ĉe la rivereto, 
povis akvumiĝi tutan nokton pere de longa tubo.

Atendante gajan rikoltadon,
mi kaj Dalmini vojaĝos al Baltaj tri landoj, Litovio, Litvo kaj Estonio.
Atendu nin la rikoltontaj radikoj...





10/06/2016

Lernantoj vivas en montaro




Feliĉaj Lernejanoj grimpas rokan monteton



Ĉisemajne, miaj lernantoj de Feliĉa Lernejo pasigas tempon en la monto, Seorak.
Tiu agado estas delonge daŭra programo, nome <Vivi en monto>.
Ĉirkaŭ unu aŭ du semajnojn lernantoj tiel vivas en aŭtuna monto,
grimpante montaron, mem preparante ĉiutagan manĝaĵon.

Laŭ la principo de LLG, tiu leciono celas, ke lernantoj profunde sentu sin
en naturo kaj kreskigu memstarecon, helpante unu la aliajn.
Sur la foto, la lernantoj jam trejnis sin kelkajn semajnojn antaŭe
en apuda monteto de nia lernejo.

Naturo mem ja estas bona instruisto,
ankaŭ kamaradoj mem, se oni fidas tion.




10/04/2016

Delonga sonĝo



Ĉe la koreaj Pentraĵoj faritaj de s-rino Lee, Korea Kongreso de Esperanto 2016



En infanaĝo, mi ofte pensis, ke mi fariĝos pentristino.
Mi ŝatis ion desegni sur blanka papero, kie komence nenio estas.
Ŝajnis al mi, ke tiu laboro estas kreado de nenio al io.
Buntaj farboj metiĝis sur la paperon, ho, mia koro tremis.
Tempo pasis kaj mi iĝis plenkreskulo.

Dum Korea Kongreso de Esperanto,
iu pentristino ekspoziciis siajn pentraĵojn.
Por mi, estis surprizo. Ĉar mi ĵus ekpraktikas tiun fakon de ŝia arto.
La artistino (plej maldekstre de la foto) estas samaĝa kiel mi
kaj ni du aŭ tri fojojn renkontiĝis en koreaj E°eventoj.

Malgraŭ okupita tempo,
bonŝance mi havis okazon momente paroli kun la artistino
kaj eĉ fotiĝi kun miaj karaj amikinoj ĉe la artaĵoj.
Verŝajne mia delonga sonĝo realiĝantas.



Saluton al amikoj de la mondo



Dum Korea Kongreso de Esperanto (1an~2an, oktobro, 2017)


Saluton! Annyeong! Buenos Dias! 

Hello! Guten-tag! Konichiwa! 

Ni hao! Bonjour! Do-Brey Dien!

Saluton al amikoj de la mond'

Ni loĝas forajn lokojn en la tuta mond'

Alian lingvon parolas ni

Do malgraŭ diferenco inter vi kaj mi

Ni amas Esperanton


                                * Tiu ĉi kanto estos ĉefa kanto por Seula IIK
                                  kaj ĉifoje la infanoj provis kanti.
                                  La titolo estas <Saluton al amikoj de la mondo>


10/03/2016

Koreaj infanoj floriĝas



Prezento de la infanoj dum Korea Kongreso de Esperanto 2016



Okaze de ĉijara Korea Kongreso de Esperanto,
mi kun la skipo de IIK 2017 organizis mini-IIK-on.
39 infanoj kaj adoleskantoj kun siaj instruistoj,
kiuj venis de diversaj urboj kaj lernejoj, aliĝis al la infana agado.
Ili apartenas al LLG Koreio (Liberaj Lernejoj por Geknaboj en Koreio)
krom la plej eta infano.

Nia teamo provis kelkajn programerojn por IIK 2017.
Tri ĉefaj kantoj, konversacio kun japana kaj rusa esperantistoj,
ludante saluti unu la alian nome de "Vero Vero Mensogo!",
Ludi per 4 specifaj kartoj, Esperanto dancludo, Gang Gang Sule k.t.p.

Laŭ vi, el tiu pompa programo, kiun programeron infanoj plej ŝatis?

Laŭ mi, kutime lernantoj plej ĝuas interprogramerojn, kiujn ili mem kreas.
La intenca programo de instruistoj nur helpu ilin tiel fari.
Ĉar plejparte infanoj mem lernas, instruistoj nur helpas tion.
Konklude, kvankam nia loĝejo estis sufiĉe modesta en arbaro,
niaj etaj esperantistoj plej ĝuis la komunan nokton.
Amikeco floriĝis favore al Esperanto kaj ankaŭ etaj Koreaj esperantistoj.