5/29/2023

Allez à la mer!

60*92cm / acrylique, acrylencre / Allez a la mer! 2023 / Eĉ tri semajnojn post mia ekspozicio en Laizy, mia kapo ankoraŭ plenas je emocio. Fremda loko, aktivaj kaj ĉarmaj personoj, harmonia aktiviĝo kun ili. Per neniu vorto mi kapablas esprimi. Nura maniero por mi: pentri. Antaŭe, Esperanto donis al mi flugilojn por tuŝi horizonton, sed nun, pentrante mi sentas preskaŭ samon. La birdo kun longa kolo, ankaŭ cigno, kiu ĉiam videblas en la lago Bouvent, silenta fiŝo ankaŭ, ili revas flugi al la vasta maro. Etaj koloraj pecoj de iliaj revoj kuniĝas, kaj ili fariĝos flugiloj por ili finfine. ---------------------------------------------------------------------------------

5/13/2023

EXPO 2023 en Laizy, France (3)

Dum la ekspozicio en Laizy subaj pentraĵoj foriris el mia mano al diversaj vilaĝoj kaj la urbo Autun en Francio, kie verŝajne, mi ekspozicios en venonta jaro 2024. Mi esperas, ke miaj pentraĵoj harmonie vivu ĉe la novaj kolektantoj, kaj tie ili fabriku multkolorajn plezurojn, feliĉojn kaj revojn.
[sold] Mes Soeurs / Acrylique, oil stick / elligna tabulo 60*73cm / Ana Sonĝanta 2021----- "Mi havas tri fratinoj, unu pliaĝan kaj du malpliaĝajn. Ni estas tre similiaj, kaj aliflanke tre diferentaj. Kiujn el ili ni devus pli konsideri? Laŭ la respoondoj de tiu demando, stariĝas inter ni jen proksima rilato, jen ĵaluzo."
[sold] Merci d'exister / Acrylique, oil stick / linen 40*40cm / Ana Sonĝanta 2021----- "Kiam miaj amikoj estas feliĉaj, ankaŭ mi. Kiam ili estas tristaj, ankaŭ mi. Ĉar mi scias, ke homoj ne povas vivi solaj sen aliaj. Pro tio, ankoraŭ hodiaŭ mi volas diri : Merci d'exister!"
[sold] A quoi reve la mer? / Mixed media / elligna tabulo 60*80cm / Ana Sonĝanta 2022 ----- "En la maro vivias variaj estuloj, grandaj kaj malgrandaj fiŝoj, eĉ gigantaj, kaj diversaj plantoj, mikroboj kaj tiel plu. La maro profunda revas, ke ene de sia komforta mondo ĉiuj loĝantoj vivu harmonie."
[sold] Mon orĉidee ne fleurit plus / canevas 100*80cm / Mixed media / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Galop nocturne / Acrylique, acrylencre / canevas 50*50cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Promenade matinale / Acrylique, acrylencre / linen 50*50cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Sirene 인어공주 / Acrylique, acrylencre / canevas 30*60cm / Ana Sonĝanta 2023
[sold] Birdo kun longa vosto / Acrylique / croqui sur papier / 30*30cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Marseillaj virinoj / Acrylique sur papier 30*30cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Ĉu mi rajtas fumi en arbaro? / Acrylique sur papier 30*30cm / Ana Sonĝanta 2022

EXPO 2023 en Laizy, France (2)

Verdire, ĉi-foje, mia ekspozicio en Laizy estis por mi pli speciala ol antaŭaj du en Francio. Kial? Ĉar, estis organizita ankaŭ malgranda konferenco dum la expo kun la temo [Esperanto kaj kampara vivo], plie, "en la franca lingvo"! Atinginte Francion, mi okupis plejparte tempon prepari la konferencon : verkis tekstojn, ricevi konsilojn de Michel dufoje trifoje, prepari prezentadon, relegi, parkeri... Tiu laboro aŭtomate puŝis min altigi la nivelon de la franca. Dua kialo, ke akompanis min ankaŭ la tria libro ĵus aperinta en la mondo [La Alkemiisto] tradukita en Esperanton kun Michel.
Dum 11 tagoj de la expo, de tempo al tempo, tieaj amikoj gvidis min al turismaj lokoj : 2000jaraĝa urbo AUTUN kaj kelta vilaĝo BIBRACTE. Dumtempe, alia membro de la asocio deĵoris porla expoziciejo anstataŭ mi. Tiom agrabla sperto malkovri novan mondon !
Prepari kun sincera koro kaj diligenta laboro, renkonti spertajn aktivulojn, esti en varma bonvenigo,tiuj logike alvokis belegan rezulton. Ĉio estis perfekta ! Trankvila planedo, sperta asocio, amika rilato inter homoj. Tio aspekto unuiĝis al mi kun Esperanta mondo. Mi esperas, ke en Laizy, danke al la la asocio T.RAC, aperu esperantista grupo. Ĉar dum mia konferenco ĉe varmeta forno, mi ekvidis, ke la orientiĝo de la asocio kaj Esperanto tre konvenas : L'association Toursisme-Rencontres Artistiques et Culturelles. Plie, kelkaj memb ekhavas fortan deziron lerni Esperanton kaj kelkaj vizitantoj interesiĝis pri la lingvo. Supozeblas, ke Esperanto plus arto pere de azia artistino bone kongruis, kaj ke oni senkonscie povis vidi kaj sentis Espeanton pli komplekse ol nur pere de simpla propaganto.
Kara Magali, mi neniam renkontis iun pli amindan kiel vin en tiu aĝo. Kara Suze prezidanto de la asocio, via helpo ĉiam plenigis mian mankon, Kara Joelle, via ideo ligi min al Laizy estis genia ! Kara mon grand Mont Michel, sen via senlima subteno, ne eblus tiel realigi kiel nun mian nunan revon. Kara Philippe, bongustegan vian "pain perdu" kaj via ĉarma rideto matene mildigis mian tutan tagon. Kara Karine, brava virino, kiu bredas 40 kaprinojn !! Dankon karaj, vi estas speguloj por mi, kiel fariĝi bonaj aĝuloj...

EXPO 2023 en Laizy, France (1)

Okazis mia sola expozicio en la vilaĝo Laizy, Francio (28 Aprilo_8 Majo, 2023). La mirinda ideo ligi min kun la loka asocio T.RAC (L'association Tourisme-Rencontres Artistiques et Culturelles) en Laizy fabrikiĝis pasintan jaron, pere de Joelle CUNAC, kiu vizitis mian expoziciejon en Bourg en Bresse. Kvankam mi havis neniun antaŭvidon expozicii en bela kaj fora kampara vilaĝo, sed miaj scivolemo, aventuremo flustris al mi "kial ne!". Tiel mueliĝis mia tria expozicio en Francio.
La asocio T.RAC uzas belegan ekspoziciejon [Moulin de Chazeu]. Tre trankvila, iom dezerta loko. En la unua tago instalinte pentraĵojn kun la estraranoj Suze kaj Magali, mi demandis al mi mem, ĉu vere iuj vizitus tian angulon de la mondo inter verdoplenaj kampoj. Mia demando estis tuj forviŝita. Ĉar ĉiutage iuj vizitis la ekspoziciejon, eĉ pli kaj pli laŭ la tempopaso.
La asocio T.RAC jam 30 jarojn pli funkciis, kaj havas pli malpli 100 membrojn. La estraro kutime preparas tutan programon (expo, koncerto, prelego kaj tiel plu) fine de la jaro por venonta jaro. La membroj de la asocio kutimas ĝui artajn programojn. Jes ja eĉ kiam pluvis, ili vizitis mian expoziciejon, por mi nekredebla aferi! Malgranda vilaĝo, tre riĉa kulturo !
Por disvastigi novaĵojn ĉi-tie komence oni uzas e-mail, sed laŭ la tempopaso, buŝoalbuŝo, oreloalorelo tre efikas. Ĉar ĉirkaŭ Laizy en diversaj vilaĝoj vivas multaj lokaj artistoj jen amatoraj jen profesiaj. Ili saltas de ekspozicio al ekspozicio, tie babilas, kafumas, aĉetas verkojn. Freŝa fenomeno por mi, kiu loĝas en korea malgranda kampara vilaĝo. Renkonti tiel konkrete lokajn artistojn kaj paroli kun ili estis granda plezuro kaj mirinda sperto.