6/29/2016

En mia vivo, Esperanto-vivo


Kun Kanta sur la ponto Charles, Prago 2014



Kelkfoje vivo donacas ion ne atenditan.
Kiel Esperanto-instruisto en alternativa mezlernejo(por 14~18jaraj),
mia pleja plezuro estas, ke miaj idoj kreskas kiel bonaj esperantistoj.
En klasĉambro, instruistoj povus erari tro frue juĝi la rezulton de siaj lernantoj.
Tamen, oni vere ne scius, ke finfine kiaj ili fariĝos.
Ĉar vivo mem ne havas golon, sed estas konstanta vojo mem.

Jen, la artikolo, kiun mia eksa ido, Kanta(20jara) verkis por la bulteno de KEA.
Ene de ĝi, oni povus trovi, kiel Esperanto funkcias rilate al alternativa edukado.

* Kanta unue artikolis en la korea kaj tradukis ĝin en Eseperanton.
  Ŝia instruisto iom helpis ŝin por poluri.

----------------------------------------------------------------------------------------

Saluton !
Mia nomo estas Kanta. Ĉar mi ĉiam kantas.
Kiam vento blovas, kiam sunbrilas, kiam pluvas,
rigardante mondan pejzaĝon, aŭtomate mi kantas.
Eĉ kiam mi havas penigan laboron, baldaŭ mi kantos.
Kiam ajn mi estas ĝoja, Kiam ajn mi estas malĝoja,
ĉiam mi vivu kun kanto kiel nun.
Kaj foje mi volus kanti vian propran kanton kun vi.

Mi renkontis Esperanton antaŭ 3 jaroj.
Kiam mi devus eniri en mezlernejon, mi frekventis alternativan lernejon,
kaj tie en alta klaso ekzistis Esperanto-kurso kiel paca studobjekto.
Kial mi elektis la specialan lernejon? La kialo estis ampleksa.
Sed la plej grava kialo estus, ke mi obstine gardis mian revon al pli feliĉa vivo.

Kompreneble, mi pasigis feliĉan infanecon.
Sed kiam mi eniris en elementan publikan lernejon,
mi sentis, ke mia vivo estas malfeliĉa.
Multe grandiĝis sufoka koro kaj ankaŭ malkonteteco en la koro.
Mi ofte grumblis al miaj gepatroj : "Mi ne volas iri al la lernejo!"
Post kelka tempo, alia vojo aperis.
Oni diras, se ni deziras ĝisoste ion ajn, tio realiĝos.
Brave, miaj gepatroj respondis mian preĝon foriri de la sufoka lernejo.

La nova vojo estis fremda por mi.
Miaj gepatroj ligis min kun la libera lernejo en naturo,
por ke mi pli fortiĝu kaj pli feliĉe vivu en la mondo.
Mia adoleskanta tempo tiel feliĉe pasis en la lernejo.

Jes, la lernejo nomiĝas verdire "Feliĉa Lernejo".
Tie, kokoj, hundoj, katoj saltante ludas en la monteto.
Blovanta vento kunportis fekan odoron de la bovaro, kiun mi tre ŝatas.
Ĉirkaŭ naturo fluis tempo, kiu riĉigis mian vivon.

"Vivo mem estas bona lernejo."
Jen, estas la ideo de Feliĉa Lernejo.
Laŭ la ideo, mi kreskis kaj mia koro malfermiĝis al la mondo.
Komuna vivo en la lernejo maturigis min socia kaj memstara.

Tiel kvinjara lerneja vivo finiĝis.
Post la diplomiĝo, mi provis perlabori kaj vojaĝi per Esperanto.
Mi estis en Slovakio, Francio, Hungario, Prago kaj Germanio.
Per Espranto, mi povis subrigardi diversajn vivojn.

Post la vojaĝo, mi mem decidis refoje vivi en "Feliĉa Lernejo" dum kelkaj monatoj.
Tie mi planis havi koncentran tempon por mi kaj perlaboris por memstari.
Tiel ĉirkaŭ ses monatoj pasis.
Iun tagon en februaro, mia patro subite telefonis al mi kaj diris,
ke mia patrino serioze malsanas. Mi devus tuj reveni hejmen.
Li klarigis, ke ŝi ricevis juĝon, pankreata kancero en hospitalo.
En ŝia korpo jam disvastiĝis la kancero. Eĉ sango-fluadon ŝi havis.

Oni diris, ke en tiu kazo kuracado ne tiom efikus.
Tamen nia familio devis fari ion ajn por ŝi.
Dum tri monatoj kaj duono, la vivo de nia familio multe ŝanĝiĝis, ankaŭ la mia.
Antaŭe mia patro tro multe laboris, sed li lasis iom da laboro por zorgi ŝin.
Li legis multajn librojn vaste por helpi la kuracadon.
Pro tio, li fariĝis kvazaŭ duonkuracisto.

Miaflanke, antaŭe mi estis maldiligenta knabino,
sed pli kaj pli kapablis dommatrumi.
Ĉiutage mi faris legomsukon kaj liveris ĝin al la hospitalo.
Dume mi estis eĉ feliĉa, pro tio, ke mi povis dediĉi la tempon por mia malsana panjo.
Mi prefere dankis ŝin, pro tio, ke almenaŭ ĉitiel mi povis eĉ gute rekompenci al ŝi,
kiu nutris min dum longa tempo.
Ankaŭ mia juna frato, reveninte hejmen, multe subtenis sian karan patrinon.

Ŝi mem klopodis forĵeti antaŭan malbonan vivkutimon.
Ni frue enlitiĝis, ofte trinkis akvon, eligis iom da ŝvito,
tiel klopodis daŭrigi sanigan kutimon.
Ni intencis sufiĉe manĝi legomojn kaj akceptis kooperativan Bio-manĝaĵon.
Jes, nia vivo alkutimiĝis al saniga menuo.
Kvankam la tempo por zorgi ŝin ne estis tiom longa,
tamen mi sentas min pli maturiĝinta dank'al ŝi.
Kaj nun mi tiom sopiras ŝin.

Mi opinias, ke Esperanto enhavas ideon de espero.
Tiusence, mi aŭdace povus diri, ke mia familio kun unuiĝinta koro kaj espero
vivos simile kun la ideo de Esperanto.
Esperanto estas nek for, nek giganta.
Mi pensas, ke Espranto estas en mia vivo.
Ne gravus flue paroli en Esperanto aŭ ne.
Tamen, laŭ mi, Esperanto-vivo estas vojo, kie oni amike influas unu la aliajn
kaj tiel la mondo pli boniĝos.
Nun mi ne bone parolas Esperanton.
Sed mi deziras, ke la ideala valoro de Esperanto enmetiĝu en mian vivon.

Baldaŭ mi vojaĝos surloken por esti pli bona homo.
Mi ĉiam ĝoje atendos renkontiĝojn kun survojaj instruistoj,
kiuj vojaĝis pli frue ol mi.

Ĝis la survojo !









6/22/2016

Bondezira pentrado





Pentraĵo de peonioj kun birdoj
                                     
                 


Nuntempe mi vizitas atelieron por lerni unu fakon de koreaj tradiciaj pentradoj.
En prapatra korea epoko, popoloj kolorigis signifajn desegnojn
per bondezirplena koro kaj ornamis ilin sur la muro, ene de vitra kadro.
Kompreneble, ĉiuj materialoj, penikoj, farboj, blankaj paperoj estas tradiciaj.
Ja, la pentraĵo havis celon kvazaŭ kiel amuleto.
Ekzemple, en la ĉambro de geedzoj, oni metis pentraĵon de floroj kaj birdoj
por ĉiamaj feliĉo kaj amo.


Unue, oni koloidas la paperon.
Ĉar ĝi estas tre leĝera, pro tio, akvo kaj farbo tro rapide infiltritas.
Due, oni kolorigas la paperon laŭ sia gusto.
Ĉar la etoso de la pentrado estas tute alia laŭ la perspektiva koloro.
Trie, oni imitas desegnon per origina bildo.
Tiel ke eĉ nefakuloj povus pentri facile.
Laste, oni uzas diversajn teknikojn por kolorigi la bildon.


En nuna epoko, pentristoj prunteprenas tradiciajn teknikojn
kaj miksas ilin kun alia fakto de pentrartoj, ekz. kun akvarelo.
Ili libere desegnas sen origina bildo kaj kunigas kelkajn ĝenrojn de pentrado.
Laŭ mia propra gusto, tia bonakorde miksita arto tre plaĉas al mi.
Tamen, nun mi estas tute komencanto de tiu arto.
Se vi dezirus havi unu belan pentraĵon faritan de mi,
bv. atendi kelkajn jarojn.

Ah, mi forgesis diri al vi, ke la supra pentraĵo estas nur 20 % plenumita.
Baldaŭ la peonioj bunte koloriĝos kaj la folioj kaj birdoj ricevos brilan vivon.
Estu paciencaj !




6/08/2016

Sonĝanta lernejo



Skajpa kontakto kun Freinet-lernejo Drom



Ĵaŭdon nokte ĉir. je la 23a laŭ korea horo,
mi partoprenis interesan kurson de Esperanto per skajpo.
La horo estas jam por dormi, tamen mia koro ĉiam tremas pro ĝojo.
La lernejo apartenas al franca alternativa edukado Freinet.
Kaj ili ĵus akceptis Esperanton, alternativa lingvo.

Post komuna kanto, la gvidanto Michel proponis al mi.
"Bv. sole kanti <Sub la granda pomarbo>!"
Ho, en la nokto, eĉ kun infana gesto, mi kantis por la aminduloj.

"Bonjour, Sylvain, l'enseignant de l'école de Drom.
Je suis très heureuse avec vos élèves.
Je regrette de n'être pas venue dans votre classe en juin.
Mais je voudrais de nouveau avoir une chance d'aller dans la classe de Drom.
Parce que pour moi, l'école de Drom est un bon modèle d'école alternative"

Alternativa edukado, alternativa lingvo !





6/05/2016

Melodia ŝtuparo





                                          Melodia ŝtuparo en Seulo




Kvankam mi loĝas en kamparo fore de Seulo,
kelkfoje mi vizitas la ĉefurbon por LKK-kunsido, prelego, kurso k.t.p.
Hieraŭ, kiam mi atingis la seulan terminalon kaj malsupreniris per ĉea ŝtuparo,
mi aŭdis belegan melodion ĉe miaj piedoj.
Ĉu miaj piedoj muzikas?

Sur iu parto de la ŝtuparo,
mi, kiel klaŭno, ludis per miaj piedoj, meti, demeti de la ŝtuparo.
Wow, la ŝtuparo kantas laŭ la ritmo de mia paŝo !
Eĉ la ŝtupoj lumiĝas, kiam oni ŝtuparas.

Fininte malsupreniri, mi eksciis,
ke la ŝtuparo estas konstruita por fari fonduson al malsanuloj.
Sur iu tabulo aperas statistikaĵo,
kiom da personoj uzis la ŝtuparon, ne lifton elektran.
Ju pli oni ŝtuparas, des pli mono kolektiĝas.

Do, kial ĉe la ŝtupo, staras la reĝo Seĝong,
kiu kreis nian propran lingvon Hangeul 한글, en la jaro 1443?
Ĉar la ideo de Seĝong por krei nian lingvon kaj tiu de la ŝtuparo similas.
Same, homoj vaste utiligas Hangeul 한글 kiel facilan lingvon,
(En antikva epoko, koreoj prunte uzis ĉinajn ideogramojn parolante koree.
Pro la malfacileco, nur nobeloj kapablis uzi ilin kaj posedi socian altrangon.)
piedeiri ŝtuparon estos utila al nia sano, kaj ankaŭ favoras al malsanuloj.

Ni plej ofte piede ŝtuparu !





6/03/2016

Lando de kapsiko



La vendistino de kapsikoj




La sukera, la sala, la acida, la amara, la brulgusta estas ĉefaj kvin gustoj por homoj. Nuntempe iu gusto eknomiĝas harmonia, kiu faras pli profundan apetiton.
Ekz. estas la gusto de Azia nudelsupo, kiu boligitas kun anĉovoj kaj maraĵoj.

Por koreoj, brulgusto estas tre grava.
Korea tipa manĝaĵo, Gimĉio 김치 estas farita plejparte
el ĉina brasiko kaj faruno de kapsiko kun kelkaj spicaĵoj.
Ĝi estas unu el diversaj fermentaĵoj de ĉiutaga manĝaĵo por koreoj.

Pasintan jaron, Dalmini kultivis tiom da kapsikoj por nia familio.
Ĉar li deziris manĝigi nin per organikaj rikoltaĵoj.
Tio estas ĉefa kialo de nia translokiĝo en kamparon.
Vivi ĉe naturo, manĝi tion, kion ni mem kultivas.

Kiun guston vi preferas?
Laŭ mi, ĉiu gusto necesas por homoj, kondiĉe nek tro, nek maltro.
Se tio ne verus, kial Dio kreis diversajn gustojn por homoj?