10/29/2018

Profunda aŭtuno


Dum kelkaj tagoj,
pluvis...ventis...
kaj,

finfine ĉi-matene,

kiel kutime,
mi marŝis en la Nacia Parko.
Ho, aŭtuno pli instaliĝis !!




Matena marŝado




Aŭtunaj buntaj tapiŝoj ...





Eĉ loĝejo en la parko iĝas kiel aŭtuna pentraĵo





Ĉu ankaŭ la tero aŭtuniĝas?




La pentritaj folioj estas belegaj kurtenoj.
Vento, pluvo, suno, branĉoj, folioj...
 ĉio bonakorde koincidas.




10/27/2018

Montoj fajras


Subite aŭtuno venis.
Ĉe ni, ĉirkaŭ montaro,
oni povas konkrete senti la fluon de naturo.
Matene ĉir. 4 gradojn, tage proksimume 15 gradojn,
La friska vetero kolorigas foliojn.
Ja montoj fajras!!





Ĉiujn dutagojn, mi marŝas du horojn en Nacia Parko ĉe mia vilaĝo.
Oni povus rimarki, ke ĉiumomente la koloroj ŝanĝiĝas.
Iuj ankoraŭ verdas, iuj flaviĝas, iuj ruĝigas....
Kiu do laboras por bele kolorigi la mondon ?







Iom da tempo poste,
arboj faligos ĉiujn foliojn tiom belajn.
Sekve, ilia suba grudo koloriĝos per falintaj folioj.





Aŭtuno, ne tro urĝigu vin forpasi...
Vento, ne tro forte blovu...





10/01/2018

Ĉu manĝebla?


Vivi en kamparo donas al ni diversajn feliĉaĵojn.
Nuntempe, ĉi tie ĉe la montaro, abundas sovaĝaj fungoj.
Frumatene, la vilaĝanoj vizitas proksiman monton por serĉi fungojn.
Jen, hieraŭ Dalmini sukcesis pluki tiujn.
Ĉu ili estas manĝeblaj?




La termino de tiu fungo estas "Sarcodon imbricatus"
kaj en la korea lingvo oni diras "능이버섯".
Kutime, ĝi mezuras kvazaŭ tiom kiom vira manplato.
Pratempe en Koreio, oni uzis ĝin kiel medikamenton,
tamen, en nuna tempo, kun tiuj fungoj, kokinsupo estas tre nutriga manĝaĵo.

Interese : mi aŭdis, ke dum la dua tutmonda milito en Eŭropo
oni uzis ĉi fungojn sekigitajn kiel pipron.
Ho, vere ĝia parfumo similas al tiu de pipro!!



Ĝia termino estas "Triĉoloma matsutaka"


Ĉi-vespere mi preparis simplan pladon,
ĉefe per la pinarbo-fungoj plukitaj de Dalmini.
La sovaĝa fungo tre multekostas, precize en Koreio kaj Japanio.
Do, plej bongusta estas plej kara!


Jen, lasta sorto de fungoj, kiu nomiĝas "영지버섯" en la korea.
ĜI estas ŝajne malmola spongo, kiam oni tuŝas.
Historie, iu ĉina imperiestro obstine trinkis la tizanon el tiu fungo por eterne vivi.
Pro tio, onidire, ĝi estas taksita unu el eterne vivigantaĵoj.
Kompreneble, en moderna azia medicino, oni konstatas,
ke tiu fungo enhavas multanj efikojn,
ekz. por kuraci kanceron, diabeton, hipertension ktp.



La termino de la fungo estas "Ganoderma lucidum"
Infuzaĵo el tiu fungo


Fakte, mi ne tiom ŝatas tiun fungon.
Ĉar en mia infaneco, mia patrino kelkfoje donis al ni infuzaĵon el tiuj.
Por mi, la gusto estis tute amara kiel medikamento!!
Sed, ĉifoje, mi intencas sekigi ilin por fari tizanon kun dolĉa jujubo.

Ĉu vi deziras eterne vivi?