7/31/2021

Tempo por prepari min

Estas nekredeble, ke jam du monatoj pasis de la lasta artikolo de tiu blogo. Intertempe, okazis nur du eventoj en mia vivo : rikolti mirtelojn kaj pentradi. Kiel membro de la familio, kiu loĝas en profunda kamparo, mi havas nuran rolon partopreni rikoltadon de mirteloj, ĉirkaŭ tri semajnojn inter junie kaj julie.
Do, unu fojon el ĉiuj du tagoj, mia edzo kaj mi frumatene ellitiĝis, kaj plukis mirtelojn por sendi al urbanoj, kiuj ĉiujare anticipe mendas. Ĉiuj rikoltitaj mirteloj sukcese tiel vendiĝis, kaj mia ĉi-jara laboro en kampo tiel finiĝis, dum mia edzo kiel kultivisto daŭrigis sian plezurigan laboron : zorgi abelujojn.
Se estus antaŭe, post la rikoltado, mi denove plenokupiĝus pri Esperanto : instrui, organizi vojaĝon kun lernantoj ktp. Sed nun mia motivo direktas, ĉefe, al pentrarto ! Ĉiumatene, en mia malgranda studio, kreativaj movoj svarmas.
Jen abstraktaj
Jen sentitolaj
Ĉu vi vidas ion sur miaj pentraĵoj?
Ankaŭ hodiaŭ, en la ateliero ĉe la mirtelkampo, io freŝa naskiĝantas.

5/31/2021

Naskiĝis mia ateliero

 

Iun matenon,

kiel kutime,

mi marŝis en la Nacia Parko.


Ĉar pasintan nokton pluvadis,

la aero estis pura kaj tre agrabla.


Ĉiuj estuloj en naturo akorde kantis.

Tiam antaŭ mi,

subite aperis s-ro Bufo.





S-ro Bufo demandis al mi : 

"Kion vi volas havi?"


Iom hezitinte, mi respondis :

"Mi dezirus havi modestan atelieron."


Tiel komenciĝis la konstruo

de mia ateliero, 

ĉe la mirtelkampo de nia familio.





Nuntempe,

ĉiumatene kun ĝojo,

mi preparas simplan lunĉon

por iri al la ateliero.






Hodiaŭ ankoraŭ pluvas.

Do, mi ne povas fari kutiman marŝadon,

"Jupi, mi rekte iru al la ateliero !"





Aŭdante la melodion de la pluvo,

oni povas pentri kun bela sentemo.






"Kiuj koloroj taŭgus al hodiaŭa verko....?"




oilpainting sur canvas 40x50cm










Kelkfoje s-ro Bufo vizitas min,

kaj ankoraŭ demandas :

"Ĉu la ateliero plaĉas al vi?"

Senhezite mi krias : "Jes, jes !"



acrylique sur canvas 60x73cm



Kun granda dankemo al s-ro Bufo,

hodiaŭ pli ĝoje, mi pentras.


Dankon, s-ro Bufo !!!






5/07/2021

Esperanto puŝas al nova vojo





kovrilo de la revuo kun pentraĵ de japana majstro DEGUCHI Micugi






 
** ĵus aperinta artikolo 
sur ĉi-maja revuo de Esperanto Populariga Asocio (EPA), Japanio **







 

3/15/2021

Okupita pri kio?

 

Tempo rapidas

senrilate al COVID-19.

Homoj okupitas 

senrilate al COVID-19.


La kronviruso perforte nuligas

vojaĝi, sporti, renkontiĝi, eĉ labori.


Sed tamen, verŝajne, 

ĝi ne kapablas redukti 

la okupitecon de homoj.



Printempas.

En kampara vivo

frumatene ekaŭdeblas bruoj

de motoroj, traktoroj.



<Granda Birdo>,  acrilique


Miaj manoj okupitas pentri

printempan etoson, kiu fulme malaperos.


<Fajfado de printempo>,  acrilique



<Printempo svarmas,  acrilique>




<Printempo sonĝas>, acrilique




Ĉiusemajnfine kutime,

miaj amikoj de [Dimanĉa Rondo] per ZOOM

estas okupitaj por prepari simplan prezenton.


Pasintan semajnon,

la temo estis "Jen, la filmo".



  1/  [Tomorrow] 

      Prezentita de Minun,  Usona filmo (2004)

      ""Konsciiĝu, la tago alvenas!""

      Katastrofa filmo pro la neglekto al klimato

   2/  [Back To The Future] 1,2,3

      Prezentita de Karoto,  Usona filmo (1985. ree 2015)

      ""Venantas la tago de estonteco!""

      Fantazia filmo per tempomaŝino

   3/  [Sekreto]

      Prezentita de Boli,  Tajvana filmo (2007)

      ""Mi amas vin. Ĉu vi amas min?""

      Amhistorio inter gejunuloj per tampomaŝino




    4/  [서편제, Seo-pyun-ĝe]

      Prezentita de Son,  Korea filmo (1993)

      ""Ŝiru la gorĝon por kanti profundan veon""

      Filmo pri iu kantisto je <Pan-so-ri>,

      korea tradicia kanto, kunportanta profundan veon.

      La titolo <Seo-pyun-ĝe> estas unu sorto de tia kanto.


                             Son kantas <Pan-so-ri>

    

    5/ [Billy Elliot]

      Prezentita de Eunĵin,  Angla filmo (2000, ree 2017)

      ""Diamanto inter nigra minejo""

    6/ [Visages, villages]

      Prezentita de Juna,  Franca filmo (2017)

      ""vizaĝo fariĝas arto, urbo fariĝas galerio""

      Dokumentara filmo, senprepare vojaĝante farita

      de Agnes Varda kaj JR.

    



Krome,

Ana simple montris la afiŝon de ŝatata filmo de sia familio.

[About Time, 2013], kies ĉefa kanzono estas tre konata.

Michel montris unu Francan filmon [Amelie, 2012]

kaj unu Korean filmon [Parazito, 2019).

Interese, en Francio, 

la filmo [Parazito] havasdiversformajn afiŝojn.



Per kio oni okupiĝas nuntempe?

Okaze de la longa hejmresta periodo pro COVID-19,

oni povus ĝui hejme la prezentitajn filmojn de la rondanoj.

Malgraŭ la eldiverslandaj filmoj,

ili furore cirkulas en la tuta mondo.

Filmo, same kiel muziko kaj arto estas internacia ilo.



Internacia temo per Internacia lingvo Esperanto !

 





2/01/2021

Dimanĉa Rondo en Esperanto

 

Hodiaŭ mi prezentas interesan rondon,

kiu nomiĝas [Dimanĉa Rondo].

Ĝi okazas ĉiudimanĉe per ZOOM,

je la 19h kaj duono por japanoj & koreoj,

je la 11h kaj duono por francoj.


karaj rondanoj



Fakte, la rondo estas ĵus kreita,

por tiuj, kiuj bezonas praktiki konversacion,

post unujara lernado de Esperanto.


Lastan dimanĉon

nia temo estis "ŝatata trinkaĵo".


Juna el Koreio prezentis fortan kafon,

ĉiutage memfaritan per speciala aparato.

Ĉiufoje, ŝi muelas grajnojn de kafo

kaj uzas tiun filtrilon fabrikitan en Usono.



kaf-filtrilo


Cedo el Francio prezentis dolĉan trinkaĵon,

kiu nomiĝas en la angla <Milkshake>.

Li parolis ankaŭ pri la suĉilo "manĝebla pajlo", 

farita el biskvito.

Oni nomas ĝin "cigaredo" en Francio.

Laste, Son el Koreio aldone menciis,

ke la trinkaĵo similas al <Parfait>,

kiun oni vendas en korea kaj japana kafejo.



milkŝake & parfait



Jen, prezentite de Minun el Koreio.

La malmultekosta trinkaĵo nomiĝas <Bakas D>.

Ĝi vendiĝas en apotekoj.

Laŭ ŝi, en Koreio, oni ĝin donacas al amikoj,

jen por kuraĝigi, jen por konsoli.


Plie, la nomo de la trinkaĵo "Bakas" 

devenis de la romania legendo, 

ekzakte, de la dio de alkoholaĵo

"Dionysos Bacchus".


Eunĝin aldonis, ke la trinkaĵo originas el Japanio.

Nia japana amiko, Karoto tuj montris 

la originan trinkaĵon, 

kiu nomiĝas en Japanio <Ripovitan D>.

Li klarigis, ke la populara trinkaĵo aperis 

pli-malpli 40 jarojn antaŭe en Japanio, wow !



korea "Bakas D" & japana "Ripovitan D"


Amuzaj rakontoj daŭris,

kaj la tempo fulme pasis.


Son prezentis hejmfaritan tizanon el grilitaj maizoj.

Lia familio kultivis maizojn, 

dumsomere manĝis ilin,

kaj poste, faras tizanon el ili.


Lia edzino ĉiumatene preparas la tizanon simple 

  : trempi grilitajn maizojn en varma akvo.

Tutan tagon la familio trinkas ĝin kiel akvon.



tizano el grilitaj maizoj


Eunĵin prezentis aĉetitan sukon el radiko de "liano",

kies nomo sur la botelo aperas kiel <KUDZU>.

Ŝi diris, ke la subtanco de la radiko efikas

por virina sufera menopaŭzo.


Interese, la nomo de la suko devenis 

de la japana lingvo [kuzu], 

krome, en la korea lingvo [chik, 칡].



vendata suko el radiko de liano


Fakte, 

atendante la rondanojn veni ĉe ZOOM,

mi mem rakontis pri la trinkaĵo el "Juza",

karesnome "japana citrono", en la japana "Juzu".


En Koreio, la trinkaĵo hejmfarita kun mielo

estas populara dum vintra periodo 

por protekti nin kontraŭ malvarmumiĝo.


Niaj eŭropaj amikoj tute ne sciis, kio estas 'Juza".

Jen rigardu la foton.

Karoto komentis, ke en Japanio oni metas la fruktojn,

kiam oni banas sin, ĉefe, en la tempo "solstico, 동지"

Ĉar ili efikas por varmigi korpan energion.





Nekredeble rapide 

jam unu horo pasis kiel raketo!

Tre bedaŭrinde Karoto perdis ŝancon prezenti

tradician trinkaĵon, nomatan [amazake] en la japana,

kaj [sike, 식혜] en la korea. 


Verdire, partigi konkretajn kulturaĵojn estas

ege interesa kampo en Esperantio.

Niaj vidpunktoj tiel enorme vastiĝu,

ke tutmondanoj harmonie pace vivu

per prufunda interkompreno.


Vivu Dimanĉa Rondo !