3/22/2026

Existe-il des rond-points dans les marines?

50x50cm sur planche de bois, acrylique et sable / Existe-il des rond-points dans les marines? 바닷 속에도 원형교차로가 있나요? 2026
Ĉu pro tio, ke lasttempe nia familio vojaĝis al marborda urbo? Mi tie kuris pliproksimen por bone rigardi la maron. Ĉu ekzistus trafikrondo en la profunda maro? Imago ja flugadis ien tien en mia kapo.
Estas hejme. Unu el multaj avantaĵoj el kampara vivo estas konkrete konscii trankvilecon. Freŝa aero, melodio de milda venteto, bojado de hundidoj, kantoj de sovaĝaj birdoj, flustrado de brilaj steloj. En tia etoso, mi pentras. Sagak sagak.. nura bruo el sabloj sur la kanvaso. Tiam mi povas havi okazon rigardi min mem kaj aŭdi mian profundan koron. Tio estas ĝusta respondo, kial mi pentras.
Ĉi-semajne, vizitis min kelkaj studentoj nekonataj kun sia profesorino el alternativa liceo, nomata [MokdoNaru]. La profesorino simple prezentis, ke ili estas unuj el ĉi-jaraj freŝaj lernantoj, kaj ke en la unua semajno ili vizitas homojn por intervuji, per kiuj oni povas rigardi la mondon alimaniere. Al mi, la lernantoj ĵetis demandojn jen pri Esperanto, jen pri pentrarto.
"MALKOVRI SIN MEM, RENKONTI LA MONDON" Post kiam ili foriris, mi legis broŝureton pri la speciala liceo. La du frazoj skribitaj sur ĝi estas ne nur por tieaj studentoj, sed ankaŭ por ni ĉiuj, mi opinias.
Printempo ja printempas. Mi aldonas la plej belan novaĵon en ĉi-belega sezono. Lasttempe okazis geedziĝa festo de mia eksstudentino kara "Verda" en Seulo. Ĉeestis multaj eksaj studentoj, kun kiuj mi vojaĝis en la mondo pere de Esperanto. Tiom da ĝojo, tiom da emocio, tiom da rememoraĵoj kun ili !! Ilia tiama tempo vivas ene de mi kaj la mia ene de ili. Sufiĉis tio, por ke ni tuj forte brakumis kaj saltadis pro ĝojo.

3/21/2026

Le rond-point le plus long

30X60cm sur toile, acrylique et sable / Le rond-point le plus long 세상에서 가장 긴 원형교차로 2026 /
Konsiderante pasintan printempon, ĝi estis la plej longa en mia vivo. Samsignife, ĝi plej fulme fluis en mia vivo. Dum la printempo, por mi, ĉio estis tiel dulatera. Mallonga samtempe longa, bongusta samtempe malbongusta, plena samtempe malplena, malproksima samtempe proksima, ĝoja samtempe malĝoja, ĉio samtempe nenio, adiaŭi samtempe bonvenigi kaj ĉie samtempe nenie.
Dum la periodo, la trafikrondo(rond-point), kiun mi prenis ĉiutage, estis diferenta kompare kun antaŭe. Kutime, ĝi direktiĝis por mi al kinejo, sed tiutempe, al hospitalo. Tiam ĝi ja fariĝis plej longa vojo, sur kiu mia koro estis iumomente esperplena, iumomente tute male.
La verko komenciĝis tiam en Francio, kaj kelkajn sezonojn pasinte, plenumiĝis en mia kampara ateliero, Koreio. Jes, ankaŭ ĝi bozonis tiom longan tempon por finiĝi.
Pro tio, logike, ene de la verko, vivas densaj emocioj, kiuj inundiĝis en mia koro dum la neforgesebla printempo 2025.

1/12/2026

Renovigo

Estas ĉiam strange por mi esti nur unu tago inter la fino de la pasinta jaro kaj la komenco de la nova jaro. Dum la unu tago, kutime, okazas tiom da aferoj, ondiĝas tiom da emocioj. Do, ĉiujare en tiu momento, mi krias "ĉu jam estas la 4a tago de la nova jaro!", kaj mia koro grumblas, ke tute ne sufiĉas unu tago por adiaŭi kaj bonvenigi la du jarojn.
Plie, la pasinta jaro 2025 estis plenplena je emocioj en mia vivo : grandioza surprizo, terure trista, profunda meditado, senlima dankemo, eterna adiaŭo, abunda rikolto, amplena harmonio, renovigo kaj tiel plu. Tiuj emocioj inudiĝis kelkajn monatojn en mia koro, mi do tede atendadis mian koron rekvietiĝi sen tro da agadoj kaj kun prudentaj okuloj.
Dumtempe, Dalmini komencis renovigi nian kamparan dometon. Ĉar nia translokiĝo al kampara regiono antaŭ 15 jaroj estis ne por plenumi komfortan vivstilon, ni do plenkore ĝuis loĝi en la modesta dometo ĉirkaŭita de plena naturo, plie, senpage luite. Nun ja estas tempo minimume renovigi ĝin, kiu fariĝis ne juna kiel la loĝantoj mem.
Por renovigi ion, oni devas atente rigardi ĉion gardatan kaj pripensi, kion forĵeti, kion ree gardi. Tiam oni povus rimarki, tiom da rubaĵoj vole nevole ni posedas. Bonŝance, kelkfoje, hazarde troviĝas neatenditaj trezoroj!
Prave, ekde la jaro 2011, danke al Mon Grand Mont (kiu forflugis ĉielen, 2025), miaj flugiloj kun Esperanto tiel rapide grandiĝis, kaj finfine en la jaro 2017, okaze de la Universala Kongreso en Seulo, ili brile floris !
Dum Dalmini fizike laboris por la domo, mi selektadis senutilajn aĵojn kaj ceteraĵojn, ĉefe, multajn librojn longtempe posedantajn. Vintro tiel proksimiĝis, kaj mi grade retrovis mian koron kvieta kaj finfine ĉiutagan vivritmon enorda : iri al mia ateliero por pentri, marŝadi en naturo. Tiel pasis miaj propraj somero kaj aŭtuno.
Naturo min karesis, mian koron konsolis kaj freŝan energion ĝi redonis al mi.
Jen, ene de nia modesta domo, ĵus renovigita kaj aranĝita spaco, por kiu necesis pli ol unu monata manlaboro!
Kompreneble, en ĉiuj anguloj de lia laboro troviĝas pli malpli da eraroj, sed tio tute ne gravas, ĉar dumtempe, Dalmini kiel mi, urbodevena persono, nature akiris multajn teknikajn spertojn, kiuj necese utilus en kampara vivo. Pri nia testuda decido, pri nia ne tre diligenta laboro, pri nia propra maniero kaj eĉ pri la modesta rezulto, mi estas ege kontenta kiel la laborinto mem.
Adiaŭi kaj bonvenigi kelkfoje okazas preskaŭ samtempe, kaj iusence, ambaŭ kunmarŝas longdaŭre. Pasintaĵoj ja neniam malaperas, same kiel novaĵoj neniam restas novaj. Pro tio, en la freŝa jaro 2026, mi lanĉas grandan dankemon al miaj ĉiuj pasintaj aferoj, kiuj nutris min, kaj ankoraŭ nutros ĉiumaniere. Bonvenon 2026 !