8/18/2026

Voyage, me rencontre sur la route (2) - Nante et Reyrieux

Kiam ni triope atingis la domon de Patricia kaj Dominique en Nantes, estis preskaŭ tagmezo. Ili preparis belan tagmanĝon, kaj prenante ĝin, ni intersalutis unu kun la aliaj. Ili kvarope aspektis delongaj sinceraj geamikoj. Ĉe la tablo du lingvoj funkciis jen la franca, jen en Esperanto. Ankaŭ tio estis interesa por mi. Patricia diris, ke ŝi unuafoje akceptis gaston devena el Koreio, kaj ke ŝi iom timis, kiel komunikiĝi kun mi. Nun ŝi estas kontenta paroli kun mi en la franca.
Kial mi havis ideon trapasi la urbon Nantes sur la vojo el Bretagne al Lyon ? Iomete gustumi la belan urbon, jes ! Tamen, pli ĉefa kialo estas viziti "Musee D'arts de Nantes" ! Tuj post tagmanĝo, Patricia urĝigis min al la centro de la urbo. Nantes estis turisma urbo, do, per tramo kaj piede ni povis facile viziti ie ajn. Plie, en la centro, sur stratoj oni aperigis verdajn liniojn, kiujn turistoj sekvu por trovi vizitindajn lokojn. Por mi, Patricia estis verda linio.
Meze de Majo, la vetero en Nantes estis preskaŭ freŝa aŭtuno same kiel en Bretagne. Mi ŝatis marŝi tra la urbo, ŝi gvidis min ne nur la muzeo, sed ankaŭ tra diversaj vojetoj, kiuj parfumas je spcialaj etosoj. Finfine, la simbolon de Nantes, la gigantan elefanton en " Machines de L'ile" mi renkontis !
Nur tri tagoj pasis en Nantes, kaj dumtempe miaj du piedoj kvazaŭ kuris ĉe Patricia de lokoj al lokoj. Se iam iu demandus al mi, kio estis plej interesa en Nantes, mi ne hezitus respondi, ke mi estis agrable akceptita hejme kaj havis okazon amikiĝi kun la sincera franca paro.
La lastan tagon, estis Dominique, kiu gvidis min al la trajnstacidomo Nantes. Ni unue vizitis subĉielan bazaron. Kiel kutime, mi ja emis viziti kaj bazaron kaj tombejon. Mi rakontis al mi, kial mi ŝatas viziti la du dum vojaĝo. Ĉar en la unua oni povus senti viglecon de la vivo, kaj en la dua oni povus mediti pri la fino de la vivo. Bonŝance, la tombejo situis ĝuste kontraŭ la trajnstacidomo, Dominique kaj mi, nia babilado estis sufiĉe filozofa imagante, kian finon ni preferus. Tiel adiaŭis kun ili en Nantes kaj mia trajno kuris al Lyon.
En la trajno TGV, mi unue sendis mesaĝon al Dada, ke mia trajno enorde ekveturas al Lyon Part Dieu, kie ŝi atendos min. Kiel mi pasigu tri horojn kaj duono en la trajno? Mi do prenis aĉetitajn kartojn kaj skribis leteron al miaj familianoj kaj amikoj en Koreio, kompreneble, manĝante sandviĉon aĉetitan en la bazaro en Nantes.
Jen ŝi ! Ankoraŭ tre similis la vizaĝo kiel tiu de sia frato ! Tio ridigis nin brakumantajn. Ni veturis al la domo de Bernard situita en la urbo Reyrieux.
Kutime, iu domo montras, kia estas ĝia posedanto (aŭ loĝanto). Lia domo aspektis bele aranĝita. Plie, lia ĝentila sinteno agrabligis la vojaĝanton, male, de tempo al tempo mi amuzis ilin, do li komentis pri mi "elle est drole!"
Sekvan tagon, per la gvidado de Bernard, ni triope vizitis Musee Paul Dini kaj Eglise Notre Dame des Marais, kaj revenante li trinkis freŝan bieron en la teraso de loka trinkejo. Ĉe Dada kaj Bernard, verŝajne, krepuskan amon mi vidis, kaj mi pensis, ke amo vigligas nian animon. Rigardi tion ankaŭ estas feliĉiga momento.
Morgaŭan tagon, mi trajnos al Le Creusot !

8/13/2026

Prêt à aller vers la lumière

60X73cm acrylique et sable sur toile / Prêt à aller vers la lumière 빛으로 나갈 준비 2026
Kutime, kiam mi sentas min esti en grava momento, mi klopodas lasi min mem trovi la vojon. Tio bezonas kelkfoje sufiĉe longan tempon, kelkfoje nur kelkajn horojn kun siesto. Tamen, fojefoje, neatenditan taskon la vivo ĵetas, eĉ subite, por ke ni solvu. Pasintan jaron, forpasis mon Grand Mont, kaj mi devis ja atendadi tempon pasi por retrankviliĝi. Kiel kutime, mi lasis mian koron, por ke ĝi mem orientiĝu en sia ĝusta tempo. Anstataŭ pentrado, mi ordigis penikojn, farbojn, aliajn materialojn kaj balais mian atelieron. Tiel tempo pasis, kaj tiel mia koro grade prepariĝis reiri al lumo. Tiu pentraĵo estas farita ĝuste tiutempe. Ĝi flustras al mi "Direktiĝu al lumo!"
Unu el multaj avantaĵoj, kiam mi pentras, estas havi spegulon, per kiu mi povas rigardi min. Pentrante, mi povas renkonti min kaj konversacii kun mi. Tio estas kvazaŭ meditado profunda, kaj plezuriga. Hodiaŭ ankoraŭ mi kuras al mia ateliero tra la verdaj estaĵoj por pentri !

6/18/2026

Voyage, me rencontrer sur la route (1) - Bretagne

La vojo al Bretonio estis tiom longa multe pli ol mi antaŭvidis. De mia kampara domo ĝis la urbo Gaingamp, kie mia amiko atendis min, necesis pli ol unu tago, jen aŭte, jen buse, jen aviadile, jen trajne, kompreneble intertempe ĉiam piede. Estis ja longa vojo al longtempaj amikoj, eble, al tiama tempo, kiam miaj flugiloj ekis plene malfermiĝi.
Ŝajne, Dio memoris, kiel komenciĝis mia rilato kun Bretonio en la jaro 2013, kiam mi ĉeestis en Pluezeka Internacia Renkontiĝo kiel ĉi-jare invitita esperantisto. Ĉar malgraŭ mia longa vojaĝo, Jean Claude ĝoje proponis al mi minuton saluti E-kursanojn en Lannion survoje al sia domo. Kial ne! Jes ja, ĉi-foje, eksterordinare, mia vojaĝo fiksis neniun projekton ; nek expozicion, nek laboron, nek celon, krom diversajn urbojn, kie loĝas karaj kaj sinceraj amikoj. Ĝi tiel daŭru flui unu monaton tiel nature kiel maro.
En la urbo Saint Michel en Greve, maro situis kvazaŭ ĉe mia nazo. Tie, aŭdante la maron, oni enlitiĝis, kaj kun la bojado de la maro oni ellitiĝis. Ĉiumatene, mi kuris al la maro, kaj lontempe rigardis ĝian horizonton. Ĝi silente reagis al mi. Iun matenon, babilante kun ĝi, mi marŝis sur ĝia sablo, iun matenon, sursable, mi leteris al Dalmini kaj Leo. Sufiĉis dek minutojn piede de la domo de Jean Claude kaj Helene por tuŝi la maron. Tia mateno estis granda donaco por mi. Ĉe la maro, mi sentis min varme brakumata per la vento, per la sunbrilo, per abunda nubo, eĉ per ĝia parfumo.
Iun tagon, Jean Claude, Helene kaj mi veturis al Pluezec, kie esperantistoj atendis nin. Longan tempon karaj ! Inter ili sidante, mi vidis tempon kiom pasi, kaj mi ankoraŭfoje konstatis, ke nia vivo maleternas. Kun albumo, dokumentoj, raportoj, ni vojaĝis al niaj karaj rememoraĵoj. Kaj poste, sinsekvis freŝa intersaluto kun novaj amikoj. Dum revena vojo, ni vizitis la urbon Treguier. Feliĉe, la dignan katedranlon preskaŭ fermiĝantan laŭhore, ni povis viziti kun la permeso de iu pastro.
Hejme, Helene montris al mi familian albumon, kie aperis memoraĵoj pri ilia vojaĝo en Koreio. Post 102-a Universala Kongreso en Seulo en la jaro 2017, 15 francoj vizitis miajn lernejon, kamparan vilaĝeton, mirtelkampon de Dalmini. Kaj vespere, miaj kolegoj kaj ili, ni interŝanĝis prelegi, kuiri kaj kune praktikis korean tamburon.
Kiam mi pentras, ĉiam mi vidas, ke belega koloro sur kanvaso enhavas diversajn tavolojn. Jen nuna mi konstruiĝis tiel. Antaŭ 13 jaroj, dum unu semajna kurso en Pluezec, tiom da kuraĝo, tiom da emocio, tiom da pasio, metiĝis en unua tavolo. Tiel francaj amikoj, tiel francaj literaturoj, tiel franca lingvo, tiel... tavoliĝis unu post aliaj ene de mi. Tiel fariĝis mi nuna.
Dum la vizito "La Vallee des Saints", aŭskultalte magiajn legendojn de la ĉarmaj skulptaĵoj sur vasta ebenaĵo, mi meditis, kio kreskas min, kio subtenas min maturiĝi. Unu semajno tiel rapide kuris, kaj sekvan tagon matene miaj amikoj veturigis min dum tri horoj aŭte al Nantes. Dankegon karaj Helene kaj Jeans Claude !

5/07/2026

Alors, on y va?

86X116cm(50P)/ acrylique, collage, mixedmedia sur canevas/ Alors, on y va? 자, 떠나볼까? 2026/ Ana Sonĝanta
Laŭmiaopinie, ĉiufoja vojaĝo estas unika kaj speciala. El kutimiĝo de ĉiutaga vivo, ankaŭ el kutimiĝo de mi mem, tio estas tiel grava, kiel mia rutina vivo mem.
Intence meti min en fremdan cirkonstancon, tial intence fariĝi fremda, t.e bona ŝlosilo, kiu ebligas malkovri min pli profunde kaj pli vaste. Nuntempe, miaj amikoj demandas, ĉu mi okupiĝas por mia baldaŭa vojaĝo. Jes, pentrante sur tiu kanvaso, mi preparas min fremdiĝi. Prepari valiĝon estas simpla, tamen prepari menson estas serioza.
Dumtempe en nia kampo, mirtelarbustoj ekmontras florburĝonojn, kaj pluvetoj babilas kun ili. Sufiĉus unu monaton pasi, por ke ili fariĝos bongustaj fruktoj.
Dalmini laboras tie, kaj mi purigas mian atelieron kaj ree ordigas ĉiujn materialojn uzitajn. Mi ne forgesu anticipe mendi novajn kanvasojn, sur kiu mi denove pentros tuj post mia reveno kun freŝa animo. Alors, on y va ?

4/28/2026

Un autre emplacement, une autre vue

116X86cm(50P)/ acrylique, oilstick sur canevas/ Un autre emplacement, une autre vue 다른 자리에 서면 다른 것이 보인다 2026/ Ana Sonĝanta
Post riparado de nia kampara dometo, mi meditas pri kelkaj aferoj. Unue, tempo ja tiom fulme pasis. Ho, 15 jaroj depost kamparen translokiĝo de Seulo ! Due, dumtempe, Dalmini kaj mi preskaŭ neniom sentis, kiom malkomfortis nia domo tiom malgranda kaj tiom malnova. Ĉar verŝajne, ni estis ebriaj je realiĝo de nia delonga revo vivi en plana naturo. Krom tio, nenio gravis. Alivorte, necesis 15 jarojn pasi por iomete puŝi la muron de nia nesto.
Jes, nur kelkajn metrojn ni puŝis muron, kaj logike, ŝanĝiĝis la pozicio de la elvitra pordo. Kio do okazis? La pejzaĝo tra la fenestro tute alias! Antaŭe dum 15 jaroj, dekstra monto ĉiam frontis min, tamen, nun maldekstra monto staras antaŭ miaj okuloj. En sama domo, alian monton (ĉu alian mondon?) nun mi vidas. Iusence tio logikas, iusence tio interesiĝas. Helverdaj folioj en aprila montaro kun grizaj rokoj, proksima bluo de la ĉielo kaj malaltaj konstruaĵoj, ili ĉiutage flustras al mi novajn epizodojn. Alia pozicio, alia vidkampo!
Mi eliras la domon kaj veturas al mia ateliero. Ja aprilo ! Ĉie en nia vilaĝeto plenplenas sakuroj. Eĉ la florombroj brilas! Kiam milda vento blovas, ĝiaj leĝeraj folioj ŝajne falas kiel neĝfloroj.
En la belega sezono, ie tie okazas eventoj. Pasintan sabaton, la 21an datrevenon de vilaĝa edukadkomunumo oni celebris. Iam, tie, mi instruis Esperanton al infanoj, kiuj nun tiom kreskis, kaj kelkaj el ili fariĝis muzikistoj. Kiajn semojn mi estas semanta dum la vivo? Ĉiun printempon mi ĵetas saman demandon al mi mem.
Tiuj arboj ree vekiĝas, kiuj aspektis preskaŭ mortaj dumvintre, kaj agrikultivistoj okupitas por semi. Printempo ja estas tia sezono !

3/22/2026

Existe-il des rond-points dans une mer?

50x50cm sur planche de bois, acrylique et sable / Existe-il des rond-points dans les marines? 바닷 속에도 원형교차로가 있나요? 2026
Ĉu pro tio, ke lasttempe nia familio vojaĝis al marborda urbo? Mi tie kuris pliproksimen por bone rigardi la maron. Ĉu ekzistus trafikrondo en la profunda maro? Imago ja flugadis ien tien en mia kapo.
Estas hejme. Unu el multaj avantaĵoj el kampara vivo estas konkrete konscii trankvilecon. Freŝa aero, melodio de milda venteto, bojado de hundidoj, kantoj de sovaĝaj birdoj, flustrado de brilaj steloj. En tia etoso, mi pentras. Sagak sagak.. nura bruo el sabloj sur la kanvaso. Tiam mi povas havi okazon rigardi min mem kaj aŭdi mian profundan koron. Tio estas ĝusta respondo, kial mi pentras.
Ĉi-semajne, vizitis min kelkaj studentoj nekonataj kun sia profesorino el alternativa liceo, nomata [MokdoNaru]. La profesorino simple prezentis, ke ili estas unuj el ĉi-jaraj freŝaj lernantoj, kaj ke en la unua semajno ili vizitas homojn por intervuji, per kiuj oni povas rigardi la mondon alimaniere. Al mi, la lernantoj ĵetis demandojn jen pri Esperanto, jen pri pentrarto.
"MALKOVRI SIN MEM, RENKONTI LA MONDON" Post kiam ili foriris, mi legis broŝureton pri la speciala liceo. La du frazoj skribitaj sur ĝi estas ne nur por tieaj studentoj, sed ankaŭ por ni ĉiuj, mi opinias.
Printempo ja printempas. Mi aldonas la plej belan novaĵon en ĉi-belega sezono. Lasttempe okazis geedziĝa festo de mia eksstudentino kara "Verda" en Seulo. Ĉeestis multaj eksaj studentoj, kun kiuj mi vojaĝis en la mondo pere de Esperanto. Tiom da ĝojo, tiom da emocio, tiom da rememoraĵoj kun ili !! Ilia tiama tempo vivas ene de mi kaj la mia ene de ili. Sufiĉis tio, por ke ni tuj forte brakumis kaj saltadis pro ĝojo.

3/21/2026

Le rond-point le plus long

30X60cm sur toile, acrylique et sable / Le rond-point le plus long 세상에서 가장 긴 원형교차로 2026 /
Konsiderante pasintan printempon, ĝi estis la plej longa en mia vivo. Samsignife, ĝi plej fulme fluis en mia vivo. Dum la printempo, por mi, ĉio estis tiel dulatera. Mallonga samtempe longa, bongusta samtempe malbongusta, plena samtempe malplena, malproksima samtempe proksima, ĝoja samtempe malĝoja, ĉio samtempe nenio, adiaŭi samtempe bonvenigi kaj ĉie samtempe nenie.
Dum la periodo, la trafikrondo(rond-point), kiun mi prenis ĉiutage, estis diferenta kompare kun antaŭe. Kutime, ĝi direktiĝis por mi al kinejo, sed tiutempe, al hospitalo. Tiam ĝi ja fariĝis plej longa vojo, sur kiu mia koro estis iumomente esperplena, iumomente tute male.
La verko komenciĝis tiam en Francio, kaj kelkajn sezonojn pasinte, plenumiĝis en mia kampara ateliero, Koreio. Jes, ankaŭ ĝi bozonis tiom longan tempon por finiĝi.
Pro tio, logike, ene de la verko, vivas densaj emocioj, kiuj inundiĝis en mia koro dum la neforgesebla printempo 2025.