2/01/2021

Dimanĉa Rondo en Esperanto

 

Hodiaŭ mi prezentas interesan rondon,

kiu nomiĝas [Dimanĉa Rondo].

Ĝi okazas ĉiudimanĉe per ZOOM,

je la 19h kaj duono por japanoj & koreoj,

je la 11h kaj duono por francoj.


karaj rondanoj



Fakte, la rondo estas ĵus kreita,

por tiuj, kiuj bezonas praktiki konversacion,

post unujara lernado de Esperanto.


Lastan dimanĉon

nia temo estis "ŝatata trinkaĵo".


Juna el Koreio prezentis fortan kafon,

ĉiutage memfaritan per speciala aparato.

Ĉiufoje, ŝi muelas grajnojn de kafo

kaj uzas tiun filtrilon fabrikitan en Usono.



kaf-filtrilo


Cedo el Francio prezentis dolĉan trinkaĵon,

kiu nomiĝas en la angla <Milkshake>.

Li parolis ankaŭ pri la suĉilo "manĝebla pajlo", 

farita el biskvito.

Oni nomas ĝin "cigaredo" en Francio.

Laste, Son el Koreio aldone menciis,

ke la trinkaĵo similas al <Parfait>,

kiun oni vendas en korea kaj japana kafejo.



milkŝake & parfait



Jen, prezentite de Minun el Koreio.

La malmultekosta trinkaĵo nomiĝas <Bakas D>.

Ĝi vendiĝas en apotekoj.

Laŭ ŝi, en Koreio, oni ĝin donacas al amikoj,

jen por kuraĝigi, jen por konsoli.


Plie, la nomo de la trinkaĵo "Bakas" 

devenis de la romania legendo, 

ekzakte, de la dio de alkoholaĵo

"Dionysos Bacchus".


Eunĝin aldonis, ke la trinkaĵo originas el Japanio.

Nia japana amiko, Karoto tuj montris 

la originan trinkaĵon, 

kiu nomiĝas en Japanio <Ripovitan D>.

Li klarigis, ke la populara trinkaĵo aperis 

pli-malpli 40 jarojn antaŭe en Japanio, wow !



korea "Bakas D" & japana "Ripovitan D"


Amuzaj rakontoj daŭris,

kaj la tempo fulme pasis.


Son prezentis hejmfaritan tizanon el grilitaj maizoj.

Lia familio kultivis maizojn, 

dumsomere manĝis ilin,

kaj poste, faras tizanon el ili.


Lia edzino ĉiumatene preparas la tizanon simple 

  : trempi grilitajn maizojn en varma akvo.

Tutan tagon la familio trinkas ĝin kiel akvon.



tizano el grilitaj maizoj


Eunĵin prezentis aĉetitan sukon el radiko de "liano",

kies nomo sur la botelo aperas kiel <KUDZU>.

Ŝi diris, ke la subtanco de la radiko efikas

por virina sufera menopaŭzo.


Interese, la nomo de la suko devenis 

de la japana lingvo [kuzu], 

krome, en la korea lingvo [chik, 칡].



vendata suko el radiko de liano


Fakte, 

atendante la rondanojn veni ĉe ZOOM,

mi mem rakontis pri la trinkaĵo el "Juza",

karesnome "japana citrono", en la japana "Juzu".


En Koreio, la trinkaĵo hejmfarita kun mielo

estas populara dum vintra periodo 

por protekti nin kontraŭ malvarmumiĝo.


Niaj eŭropaj amikoj tute ne sciis, kio estas 'Juza".

Jen rigardu la foton.

Karoto komentis, ke en Japanio oni metas la fruktojn,

kiam oni banas sin, ĉefe, en la tempo "solstico, 동지"

Ĉar ili efikas por varmigi korpan energion.





Nekredeble rapide 

jam unu horo pasis kiel raketo!

Tre bedaŭrinde Karoto perdis ŝancon prezenti

tradician trinkaĵon, nomatan [amazake] en la japana,

kaj [sike, 식혜] en la korea. 


Verdire, partigi konkretajn kulturaĵojn estas

ege interesa kampo en Esperantio.

Niaj vidpunktoj tiel enorme vastiĝu,

ke tutmondanoj harmonie pace vivu

per prufunda interkompreno.


Vivu Dimanĉa Rondo !