7/31/2021

Tempo por prepari min

Estas nekredeble, ke jam du monatoj pasis de la lasta artikolo de tiu blogo. Intertempe, okazis nur du eventoj en mia vivo : rikolti mirtelojn kaj pentradi. Kiel membro de la familio, kiu loĝas en profunda kamparo, mi havas nuran rolon partopreni rikoltadon de mirteloj, ĉirkaŭ tri semajnojn inter junie kaj julie.
Do, unu fojon el ĉiuj du tagoj, mia edzo kaj mi frumatene ellitiĝis, kaj plukis mirtelojn por sendi al urbanoj, kiuj ĉiujare anticipe mendas. Ĉiuj rikoltitaj mirteloj sukcese tiel vendiĝis, kaj mia ĉi-jara laboro en kampo tiel finiĝis, dum mia edzo kiel kultivisto daŭrigis sian plezurigan laboron : zorgi abelujojn.
Se estus antaŭe, post la rikoltado, mi denove plenokupiĝus pri Esperanto : instrui, organizi vojaĝon kun lernantoj ktp. Sed nun mia motivo direktas, ĉefe, al pentrarto ! Ĉiumatene, en mia malgranda studio, kreativaj movoj svarmas.
Jen abstraktaj
Jen sentitolaj
Ĉu vi vidas ion sur miaj pentraĵoj?
Ankaŭ hodiaŭ, en la ateliero ĉe la mirtelkampo, io freŝa naskiĝantas.