7/08/2022

Sezono de mirteloj

Mia familio posedas malgrandan kampon da mirteloj. Sur ĝi kreskas 200 mirtelarbustoj. Ĉiujare, de junio ĝis julio, proksimume tri semajnojn, ni rikoltas mirtelojn. Frumatene Dalmini kaj mi rikoltas ilin permane, enpakigas, kaj tuj sendas al urbanoj, kiuj anticipe mendis ilin. En tiu periodo, mia ateliero ŝanĝiĝas al kampara laborejo. Do, mi povas ĝissate manĝi freŝajn mirtelojn, kaj de tempo al tempo mi pentras. Ankaŭ ranoj tre ŝatas sidi sur la mirteloj, kiam matena roso humidigas la fruktojn. Kompreneble, birdoj kunvenas por interŝanĝi informojn: kiuj mirteloj estas plej bongustaj?

De kie devenas mia bluo ?

Pasintan junion, okaze de la datreveno de mia plejaĝa fratino, mi vojaĝis al Ulsan, marbordo de Koreio kun du fratinoj. Ulsan situas en la sud-orienta parto de Koreio. Kun la fratinoj mi plenĝuis la maron. Kaj la densa bluo certe influis min pentri blukolore. Ĉio mia ja devenas de ekstero.