7/08/2022

Sezono de mirteloj

Mia familio posedas malgrandan kampon da mirteloj. Sur ĝi kreskas 200 mirtelarbustoj. Ĉiujare, de junio ĝis julio, proksimume tri semajnojn, ni rikoltas mirtelojn. Frumatene Dalmini kaj mi rikoltas ilin permane, enpakigas, kaj tuj sendas al urbanoj, kiuj anticipe mendis ilin. En tiu periodo, mia ateliero ŝanĝiĝas al kampara laborejo. Do, mi povas ĝissate manĝi freŝajn mirtelojn, kaj de tempo al tempo mi pentras. Ankaŭ ranoj tre ŝatas sidi sur la mirteloj, kiam matena roso humidigas la fruktojn. Kompreneble, birdoj kunvenas por interŝanĝi informojn: kiuj mirteloj estas plej bongustaj?

3 commentaires:

  1. Bonvolu sendi al mi 1kg da fruktoj. Antaux dandon !

    RépondreSupprimer
  2. Ĉu la rikolto estis abunda ?
    "Amike kaj Solidare" certe produktis bongustajn kaj dolĉajn fruktojn.
    Mi memoras nian viziton al la kampoj de Dalmini en 2017.
    Amike.
    Miori

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Jes ja Miori, ĉi-jare la rikoltaĵoj estas sufiĉe abundaj. Nuntempe, plej altaj arbustoj de la mirteloj altas preskaŭ je la alteco de miaj ŝultroj. Vi devus revojaĝi al Koreio por rigardi ilin kaj manĝi ilin. ^^

      Supprimer