3/28/2019

Prepari ekspozicion en "Peindre à Bourg"


En "Peindre à Bourg", 
loka asocio de pentrarto en Francio,
nuntempe oni varme laboras por ekspozicio.
Mi do haste prenis tempon 
por eĉ momente ĉeesti la preparadon.
Dum longa vojo de Koreio al Francio, 
en aviadilo, mia koro jam tamburis 
kaj la manoj ekis desegni rapide sed, malnete.



Jam ĉirkaŭ antaŭ unu monato, 
la preparado komenciĝis.
Ĉiuj lernantoj havu unu grandan tolon kaj pentru.
La temo estas <virinoj>!
En la ateliero,
belegaj virinoj surtole estas orname pendintaj.



Enirejo de la ateliero por vilaĝanoj

En la ateliero kelkaj pentraĵoj finlaboritaj



Ĉi tie ja estas paradizo por mi !
Oni ĝuas krei sian propran artaĵon.
Ne kalkulu kiomaĝa, kiulanda, kiomlerta.
Ĉar ĉies vivo mem estas bela arto.



Skize desegni sur mia eta kajero
Laŭ la temo, ekpentri virinojn sur toloj

kaj aerumado por la menso kreativa...

En Vergongeat, belega vilaĝo de jonkviloj
Bourg en Bresse, mia amata urbeto
Ŝatata lago, Nantua



3/08/2019

Esperanto vivanta


Iuj diras, ke Esperanto maljuniĝas.
Aliaj diras, ke Esperanto estas nur ideala.
Eĉ iuj demandas, ĉu Esperanto ankoraŭ vivas.

Sed, laŭ mi, se oni lernus Esperanton,
oni ekvidus, kiom aktuala estas la lingvo.




Jen la kurskunveno de LLG-institucio antaŭ kelkaj tagoj.
De diversaj urboj ili devenis por praktiki Esperanton.
Ĉar la kursaro okazas kutime per skajpo,
ili pacience atendis videalvidan kurson.



 Dimanĉaj kaj mardaj kursanoj praktikas parolon kun Michel
Lunda kurso por komencantoj geste parolas

Esperanto ebligas komuniki diversmaniere.





Dum la intensiva kurso,
ni partigis ne nur gramatikaĵojn, sed ankaŭ niajn revojn.
Mi postulis al lernantoj : ligu vian temon kun la lingvo.
Esperanto ja incitas onin flugi trans sian horizonton.

Ju pli oni lernas, des pli oni liberiĝas!




"Kiam homoj sekvas sian revon, tiam la tuta universo subtenas"
- <La alkemiisto> verkita de Paulo Coelho -


Kaj...tiel...plu....rilate al miaj realigataj sonĝoj.