12/09/2022
EXPO 2022 en Cafe de Campagne
_ sola ekspozicio en Cafe de Campagne, Bourg-en-Bresse, Francio
_ oktobro 11- novembro 14, 2022
Post la unua ekspozicio 2022, daŭris bonŝanco organizi duan ekspozicion en la loka restoracio Cafe de Campagne. Mi nur scivolis, kian etoson kreas miaj verkoj en vivanta loko. Rezulte, ili aspektis tiom naturaj, agrablaj en tiu restoracio. Mi mem pli kaj pli konatiĝas al miaj verkoj. Plie, mi vidas, ke bonŝanco venas ne hazarde, sed labore de iu. Pro tio, mi ĉiam dankas al ĉiuj, kiuj subtenas min.
Sola EXPO 2022 en H2M
_ EXPO 2022 en H2M (Hotel Marron de Meillonnas), Bourg-en-Bresse, Francio
_ Sep 2-8 2022 (pm2:00-7:00)
_ Revoj de koloroj
Subtenite de Bourg Esperanto, mia sola ekspozicio 2022 okazis en H2M Francio. Multaj amikoj helpis min permane, perkore. En la unua tago por inaŭguri, aperis tiom da plezuro : Krom ordinaraj vizitantoj kaj krom karaj membroj de Bourg Esperanto, Danielle, Andrea, Monique el Liono kaj Mirejo, Sonia, Martine el Ĝenevo. Dum la inaŭguro, la ĵurnalisto Annick Puvilland intervuis min, kaj la artikolo ekaperis dum la ekspozicio. Esperanto kaj arto, por mi internaciaj lingvoj fariĝas flugiloj. Dankon al ili, dankon al karaj amikoj !
Inscription à :
Articles (Atom)