6/01/2022

Birdo pli foren flugas vespere

60*80cm / acrylique / on canvas / Birdo pli foren flugas vespere 2022 Sonĝanta ----- Mi ŝatas rigardi ĉielon, levante la kapon. Tage nubojn diversformajn, eĉ sennuban bluon kiel maron, nokte stelojn kaj lunlumojn. Tamen, plej ŝatata momento por rigardi ĉielon estas tiu de vespero, plie kun varma kafo. Iun vesperon, ĉe la balkono, kun kafo ĉe mia mano, mi rigardis foren kaj ĝuis la vesperan pejzaĝon. Kaj malrapide levis la kapon ĉielen. Tiam subite granda birdo aperis, ĝi flugis elegante kaj finfine foren.