10/15/2019

Unu paŝo tiras la sekvantan


Dankmesaĝon al Roland



Jen korea proverbo ŝatata de mi :
   - Komenci jam estas duonfarite

Antaŭ unu jaro, 
mi komencis serioze praktiki pentradon 
kaj provizore vizitadis "Peindre à Bourg" en Francio.
Tiam mi ankoraŭ ne klare vidis, 
kio okazos en sekvantaj paŝoj.



Surstrataj krokizoj

Mia menso serĉadis vojon por antaŭenirigi la revon,
kaj ankaŭ kelkaj amikoj, kiuj konas min sonĝanta.
Verŝajne tiel sekvantaj paŝoj por mi grade prepariĝis.


En spegulo videblas Clara kaj mi ^^


Jen, la hejma ateliero de Clara en Barcelono.
Ĝi profunde impresis min.
Ĝi mem rakontas al mi, 
kiom pasie ŝi ĝuas pentrarton.



Ŝia labortablo


En Bourg en Bresse, mia kara francia urbeto,
loka pentristo Roland ankaŭ havas propran atelieron, 
kie mi ĉiutage praktikis pentradon de li.



Ateliero de Roland


Li instruis al mi variajn teknikojn 
de akvalero, akriliko, oleopentrado.
Nova mondo malkovrata !!




proceso kiel komenci





Kiam mi adiaŭis lin kun kora danko,

    "Dankon, Roland, mia profesoro de pentrado!
     Jes, vi pravas, ke mi ne havas kastelon, nek jakton.
     Sed, mi havas bonan profesoron kiel vin.
     Mi neniam forgesos la tempon ĉe via ateliero.
     Kaj post kelkaj monatoj, 
mi revenos progresinte danke al vi.
     Fartu bone..."


responde, li esprimis al mi agrablajn vortojn.

   "Dankon, Ana!
    Pro ĉi tiu ĉielarko de koloroj kaj kompliceco,
    kiun vi kunportis de via fora lando al mia ateliero."






Dankegon, Roland...
Dankegon, Clara...
Dankegon, karaj esperantistoj en Bourg en Bresse,
kie preskaŭ ĉiam mia "unua paŝo" okazis 
pere de via fidela kaj ĝemela amikeco.




10/05/2019

Inko sur fingroj



Desegna grupo en Barcelono "Inky Fingers"





-Barcelona estas belega urbo, ĉu ne?

Tion oni ofte demandas min.
Kvankam mi amas la urbon 
kaj tiom ŝatas viziti multajn lokojn 
Sagrada Familia, la katedralo, 
mirindaj artaĵoj de Gaudi,
muzeo Picasso tra la gotika vojo k.t.p,
momente, mi hezitas respondi.

Ĉar ĉifoje 
mia cerbo en tiu urbo 
okupiĝis tute alimaniere.






En Barcelono,
mia plej ŝatata malkovraĵo estis "Inky Fingers".
Temas pri grupo, 
kiu ĉiuvendrede kuniĝas en iu loko por desegni.






Lastan vendredon de la septembro, 
Clara gvidis min tien.

Ĉir. je la 17a,
 oni venis unu post aliaj,
okupis preferatan lokon surstrate 
kaj desegnis la konstruaĵon "MOLINO"







Eĉ kelkaj ne interkonis unu la alian.
Oni libere partoprenas 
pere de la publika anonco de la grupo.

Momente,
Francesc Munoz, prezidanto de la grupo, salutis min.
Tuj poste li instalis sian faldeblan seĝon 
kaj ekdesegnis.




Mia ŝatata stilo farita de iu ĉeestanto
Desegnaĵo de Clara : "Molino"


Profesia pentristo, amatoro, juna, maljuna,
ĉiuj ĝuis desegni surstrate 
kaj afable montris siajn ĵuse faritajn artaĵojn.

Aŭtomate mi englitis en tian etoson, 
kompreneble, metiĝis inko sur miaj fingroj.
La nomo de la desegna grupo "Inky fingers" 
ja estas tre logika!





En la aerporto por flugi al Francio,
jam kutimiĝinte,
 miaj okuloj serĉadis modelon 
kaj la fingroj moviĝas por krokizi.






Nova revo fulme blovas en la kapo,
ke en mia kampara vilaĝeto aperigu
"Inky fingers KOREA".

Kial ne !!









10/01/2019

Denove en Barcelono




En la buso kun Clara



Kiam mi atingis la aerporton de Barcelono,
Clara, kara amikino, varme brakumis min.

  - Kia feliĉo !!
Ni ambaŭ kriis.
Antaŭ 7 jaroj kun grupo, 
sed ĉifoje por mia nova revo pentradi
mi denove vizitas ŝin.





La konstruaĵo, kie situas ŝiaj familiaj eksaj kukejo kaj loĝejo



Ĉiu-matene ni marŝas ien tien.
Se iu bela loko montriĝas, 
ni senhezite instalas faldeblan seĝon.








La strato, kie ŝi ludis en infanaĝo,
ĉe iu butiko, de kie Sagrada Familia videblas,
en vigla kafejo inter babilemaj personoj,








ĉe la maro, kun sunumantaj homoj,
eĉ en ekspoziciejo, 
ni rigardas nudajn skulptaĵojn.

Ĉio kun Clara fariĝis modelo por desegni,
kondiĉe, ke ĉiam ni kunportu faldeblan seĝon.

  - Ana, rigardu la virinon.
  - En metroo observu diversecon de homoj, eĉ de ŝuoj.
- Rapide kaptu strukturon de modelo, r.a.p.i.d.e.
  

Estas magio,
ke ĉe ŝi, miaj fingroj libere dancas.