Dankmesaĝon al Roland |
Jen korea proverbo ŝatata de mi :
- Komenci jam estas duonfarite
Antaŭ unu jaro,
mi komencis serioze praktiki pentradon
kaj provizore vizitadis "Peindre à Bourg" en Francio.
Tiam mi ankoraŭ ne klare vidis,
kio okazos en sekvantaj paŝoj.
kio okazos en sekvantaj paŝoj.
Surstrataj krokizoj |
Mia menso serĉadis vojon por antaŭenirigi la revon,
kaj ankaŭ kelkaj amikoj, kiuj konas min sonĝanta.
Verŝajne tiel sekvantaj paŝoj por mi grade prepariĝis.
En spegulo videblas Clara kaj mi ^^ |
Jen, la hejma ateliero de Clara en Barcelono.
Ĝi profunde impresis min.
Ĝi mem rakontas al mi,
kiom pasie ŝi ĝuas pentrarton.
Ĝi mem rakontas al mi,
kiom pasie ŝi ĝuas pentrarton.
Ŝia labortablo |
En Bourg en Bresse, mia kara francia urbeto,
loka pentristo Roland ankaŭ havas propran atelieron,
kie mi ĉiutage praktikis pentradon de li.
Ateliero de Roland |
Li instruis al mi variajn teknikojn
de akvalero, akriliko, oleopentrado.
Nova mondo malkovrata !!
proceso kiel komenci |
Kiam mi adiaŭis lin kun kora danko,
"Dankon, Roland, mia profesoro de pentrado!
Jes, vi pravas, ke mi ne havas kastelon, nek jakton.
Sed, mi havas bonan profesoron kiel vin.
Mi neniam forgesos la tempon ĉe via ateliero.
Kaj post kelkaj monatoj,
mi revenos progresinte danke al vi.
Fartu bone..."
responde, li esprimis al mi agrablajn vortojn.
"Dankon, Ana!
Pro ĉi tiu ĉielarko de koloroj kaj kompliceco,
kiun vi kunportis de via fora lando al mia ateliero."
Dankegon, Roland...
Dankegon, Clara...
Dankegon, karaj esperantistoj en Bourg en Bresse,
kie preskaŭ ĉiam mia "unua paŝo" okazis
pere de via fidela kaj ĝemela amikeco.
KIel vi povos rekunporti tiom da pentrajxoj ? Certe la doganistoj arestos vin !
RépondreSupprimerHehe, mi sekure trapasis la doganon! ^&^
RépondreSupprimerTamen sincere mia dorso kun peza sako da pentrajxoj doloris.