10/05/2019

Inko sur fingroj



Desegna grupo en Barcelono "Inky Fingers"





-Barcelona estas belega urbo, ĉu ne?

Tion oni ofte demandas min.
Kvankam mi amas la urbon 
kaj tiom ŝatas viziti multajn lokojn 
Sagrada Familia, la katedralo, 
mirindaj artaĵoj de Gaudi,
muzeo Picasso tra la gotika vojo k.t.p,
momente, mi hezitas respondi.

Ĉar ĉifoje 
mia cerbo en tiu urbo 
okupiĝis tute alimaniere.






En Barcelono,
mia plej ŝatata malkovraĵo estis "Inky Fingers".
Temas pri grupo, 
kiu ĉiuvendrede kuniĝas en iu loko por desegni.






Lastan vendredon de la septembro, 
Clara gvidis min tien.

Ĉir. je la 17a,
 oni venis unu post aliaj,
okupis preferatan lokon surstrate 
kaj desegnis la konstruaĵon "MOLINO"







Eĉ kelkaj ne interkonis unu la alian.
Oni libere partoprenas 
pere de la publika anonco de la grupo.

Momente,
Francesc Munoz, prezidanto de la grupo, salutis min.
Tuj poste li instalis sian faldeblan seĝon 
kaj ekdesegnis.




Mia ŝatata stilo farita de iu ĉeestanto
Desegnaĵo de Clara : "Molino"


Profesia pentristo, amatoro, juna, maljuna,
ĉiuj ĝuis desegni surstrate 
kaj afable montris siajn ĵuse faritajn artaĵojn.

Aŭtomate mi englitis en tian etoson, 
kompreneble, metiĝis inko sur miaj fingroj.
La nomo de la desegna grupo "Inky fingers" 
ja estas tre logika!





En la aerporto por flugi al Francio,
jam kutimiĝinte,
 miaj okuloj serĉadis modelon 
kaj la fingroj moviĝas por krokizi.






Nova revo fulme blovas en la kapo,
ke en mia kampara vilaĝeto aperigu
"Inky fingers KOREA".

Kial ne !!









2 commentaires:

  1. Kiom da viaj talentoj vi ankoraù montros en via blogo ?

    RépondreSupprimer
  2. Ne tro komplimentu.
    Mi estas nur scivolema pri multaj aferoj.
    Via komento ofte pli valorigas min ol mia agado mem...dankon.

    RépondreSupprimer