3/28/2022

Disital painting

Mia tago komenciĝas per matena marŝado. En la Nacia Parko, proksime de mia ateliero, la vojo por promeni daŭras 1 horon kaj duonon. Dekstre multe da arboj, maldekstre freŝa valo. Dum la marŝado, mi renkontas kolorojn de ĉiu sezono, printempe, subite aperantajn insektojn, sciurojn bruantajn ie tie, fortan krion de la valo kaj tiel plu. El ĉiuj, konstante impresaj por mi estas, ĉefe, siluetoj de la naturaĵoj : tiom diversaj formoj de arboj, branĉoj, floroj, akvofluoj... Se iu demandus al mi, de kie venas la linioj de viaj verkoj, senhezite mi respondus : de la siluetoj de la naturaĵoj !

3/24/2022

Bluaj ceramikaĵoj

Blua ceramikaĵo / 15*15cm / Ana Sonĝanta 2022
Blua ceramikaĵo / 15*15cm / Ana Sonĝanta 2022
Kutime, mi pentras sur tolo el lano aŭ kotono, sur dika papero, kaj sur ekrano nome de disital-drawing per Apo. Pentri sur diversaj materialoj estas ne nur amuze, sed ankaŭ refreŝige por mia menso. Ĉi-foje sur ceramiko ! Sama pentraĵo, nova etoso.

3/14/2022

Virino kuŝanta en ateliero 아뜰리에에서 누워있는 여인

60*60cm / mixedmedia / canvas / Virino kuŝanta en ateliero 2022 / Ana Sonĝanta --------------- Kio estas plej bezonata kondiĉo de bona artisto ? Ĉu posedi teknikon ? Ĉu havi komfortan atelieron ? Iu fama artistino diris, ke por fariĝi bona artisto, necesas gardi liberan animon, puran spiriton kaj unikan personecon. Mi tute konsentas al ŝi.Trista artisto lerte esprimas tristan etoson, sentiva artisto sentivan, gaja artisto gajan. Mi do prioritate gardu mian menson libera kaj pura, por ke pere de ili mia mano lerte verku belajn pentraĵojn. P.S : Kelkfoje, mia fratino vizitas mian atelieron, kie estas granda kaj bunta kanapo. Ŝi ofte kuŝas sur ĝi, dum mi pentras. Iun tagon, malantaŭe de ŝi, mi simple kaj urĝe desegnis ŝin tia. Tiel tiu verko naskiĝis.

3/11/2022

Frizistino, 헤어디자이너

60*60cm / mixedmedia / canvas / Frizistino 헤어디자이너 2022 / Ana Sonĝanta
En arto, eblas ĉion imagi, ĉiamaniere esprimi, ĉiel kolorigi. Kiam mi vizitis salonon de hararanĝo, kie oni servas po unu klienton, la trankvila etoso tre plaĉis al mi. Dum la hararanĝo fare de la frizistino, mia mano rapide moviĝis por fari simplan desegnon per ipad. Reveninte mian atelieron, mi tuj pentris pri tiu temo. Jes ja, en ordinara vivo arto vivante loĝas.

3/06/2022

Knabino, kiu portas kokinon

60*60cm / mixedmedia / canvas / Knabino, kiu portas kokinon 암탉을 안고 있는 소녀 2022 / Ana Sonĝanta ---------------- Antaŭ kelkaj semajnoj, mi vizitis iun artiston pri ceramikoj por praktiki la arton. la artisto loĝas en kamparo kaj bredas kelkajn kokojn, kiuj aspektas iom specialaj. Li diris al mi, ke fojefoje li brakumas ilin. Ĉar ili estas tre amindaj laŭ liaj okuloj. Reveninte hejmen, mi deziris esprimi la artiston kun la kokoj. Jen, estas rezulto.