3/11/2022

Frizistino, 헤어디자이너

60*60cm / mixedmedia / canvas / Frizistino 헤어디자이너 2022 / Ana Sonĝanta
En arto, eblas ĉion imagi, ĉiamaniere esprimi, ĉiel kolorigi. Kiam mi vizitis salonon de hararanĝo, kie oni servas po unu klienton, la trankvila etoso tre plaĉis al mi. Dum la hararanĝo fare de la frizistino, mia mano rapide moviĝis por fari simplan desegnon per ipad. Reveninte mian atelieron, mi tuj pentris pri tiu temo. Jes ja, en ordinara vivo arto vivante loĝas.

3 commentaires:

  1. mi tre sxatas vian nunan stilon...!

    RépondreSupprimer
  2. Kara Ana,
    Mi demandis min kiel vi komencas vian pentraĵon. Ĉu vi komencas pentri rekte sur la tolo, libermane, aŭ ĉu antaŭe pentri vi desegnas vian ideon.
    Do mi vidas, ke eĉ per Ipad vi povas prepari la kanvason de via nova pentraĵo.
    Oni ne ĉesigas progreson ...
    Tre utila ilo.
    Amike.
    Miori


    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Dankon, Miori pro via intereso al miaj pentraĵoj !
      Fakte, ĉio dependas de la situacio. Ne ĉiam per Ipad. Se hazarde Ipad aŭ kajereto estas en mia sako aŭ enpoŝe, ĉefe, kiam mi estas ekstere, kaj kiam iu impresa afero fulme aperas, mi tuj utiligas ĝin. Male, kiam mi eklaboras pentri en mia ateliero, mi komencas sur tolo per penikoj. Ĉio estas utila ilo, kaj plej grava ilo estas malfermita animo, laŭ mi...

      Supprimer