1/29/2023

Eĉ birdoj paŭzas

Ofte mi imagas, ke se mi estus birdo. Kia estus ĝia rigardo de la ĉielo? Kia sento estus, kiam ĝi flugas tra la aero? Sed tamen, kelkfoje ankaŭ ĝi metas piedojn surteren. Jes ja eĉ birdoj paŭzas.

Revenas suno en mia ateliero

Ni korea popolo festas en la unua tago de nova jaro laŭ luna kalendaro. Oni nomas la feston "Novjara Festo". Ĉi-jare kvar tagojn de la 21a ĝis la 24a de januaro 2023, ĉiuj koreoj feriis, kaj kuniĝis familianoj. Ĉiam kun bongustaĵoj! Ankaŭ mi vizitis mian hejmurbon Seulon. Post tiu grava periodo por koreoj, finfine, komenciĝis mia laboro en la ateliero.

Kampara vivo en vintro

Vintre la vivo ĉirkaŭ montaro estas tute frosta. Multe da neĝo, kiu malhelpas eliri la vilaĝon. Kaj frosta vetero. Preskaŭ dum unu monato mi ne povis iri al mia ateliero, kiu situas tute sola inter kampoj. Dumtempe, hejme, mi desegnas, pentras sur paperoj. Estus pli bone, ke ni homoj ne tre multe moviĝu vintre kiel arboj, kiuj ŝparas energion por venonta printempo.
Malgraŭ tio, en mia koro, mia kampara domo ĉiam multkoloras kun la harmonio de ĉirkaŭataj naturaĵoj.