3/25/2018

Vekiĝu, printempo


La pejzaĝo je dudek paŝoj de nia kampara dometo


Finfine, longa vintro foriras
kaj printempo tremas por vekiĝi.
Printempo ja estas kvazaŭ ĉe ni.
Tamen, oni devas atenti la finbarakton de la vintro.
Antaŭ kelkaj tagoj, eĉ fine de marto,
ĉi tie tutan tagon neĝis, neĝadis.



Dum du semajnoj,
Dalmini laboris surstrate por enmeti ŝelojn de fazeoloj en 150 sakojn.
Li deziris uzi ilin por sia kampo de mirteloj.
La ŝeloj devenis de najbara kampo kaj transportiĝos al nia kampo.
Niaj mirtelarbustoj nun estas kovritaj per la ŝeloj.
Tiel la arbustoj efike gardos humidecon.


La ateliero, kie mi praktikas korean pentrarton



Miaflanke, mi kuraĝe komencis praktiki pentrarton.
Depost adoleskanta periodo, mi forlasis tiun agadon.
Jes, tio estas mia delonga sonĝo.
Mi ŝatus senti ian ĝuon desegnante, pentrante.
Preni penikon kaj malplenan paperon incitas min.
Koloraj farboj stimuligas mian koron.
Do, mi decidis eniri en ĉi novan mondon !

Vekiĝu, printempo!
Vekiĝu, ĉies animo!
Ni estas pretaj bonvenigi vin.