1/12/2019

Vivo fluanta


Estas nova jaro 2019.
Plie, post la vojaĝo, ĝenerale, ĉio estas freŝa.
Eĉ la modesta loĝejo estas intime agrabla.




Kutima horo, kutima aero, kutima vivo...
Vojaĝo estas por distancigi la rutinaĵojn, sin mem,
tiel farinte, por enhavi freŝan aeron de la vivo...

Estas freŝa mateno.
La sunbrilo plenas sur nia dometo, 
la montara aero freŝe ŝvebas.





Nia hundino, Dido naskis kvin bebojn.
Ĝi mem trovis plej komfortan lokon : la malnova kuirejo !!
Ĝia litaĵo estas griza anorako de Dalmini, 
kiun li kutime tre ŝatis.




Dalmini nuntempe kolektas sekiĝantajn foliojn de pinarbo.
Ĉar ili estas utilaj por kovri la bazon de mirtelarbustoj.
Bonŝance, malantaŭ nia domo, estas multaj pinarboj.







Miaflanke, legi france <Sans famille> estas granda feliĉo. Kaj unu ĉapitron legi <Croquis urbain à l'aquarelle> poste imite desegni estas plej interesa momento. Mirinda libro, respektinda aŭtoro :
Felix Schinberger !!







Estas ja nova jaro 2019.
Kiel kutime, mi ofte foriros de mi mem,
kaj kiel kutime, mi revenos.
Tiel fluanta vivo plibeliĝos.