3/23/2023

Al Persona Legendo

Jen estas agrabla printempo ! Preparante mian EXPO-n en Laizy, Francio, mi devis samtempe cerbumadi pri la libro [La Alkemiisto], delonge tradukita de la franca kun Michel en Esperanton. La ĉefa vorto de tiu libro estas "Persona Legendo". Kiam mi faras matenan marŝadon, kiam mi pentras, kiam mi meditas, ĉiam la ŝlosilvorto vivis kun mi. Laŭ libera menso, mia mano laboras, kaj tiel aperis la pentraĵo. Do mi donas al ĝi titolon : Al Persona Legendo
Printempaj koloroj, la kamelo, kiun la ĉefa heroo Santiago rajdis al Piramidoj, dezertaj arboj... ĉiutage, mia mano sekvis la historion de tiu romano.
Por fari mian menson plej pura, mi ofte marŝis en naturo. Freŝa aero kaj printempa etoso envenis en min. La montoj, ankoraŭ ne vekiĝintaj arboj kaj ĝiaj branĉoj, murmuro de la valo...ĉio lavis makulojn el mia menso, kaj mi sentis min pli kaj pli leĝera. Ja tiel mia printempo pasantas.