4/01/2016

Nudelo per rabotilo



Ĉe la templo JINCI, Ĉinio




Kutime mi tre ŝatas manĝi nudelon.
En Koreio, oni sopire manĝas ĝin prefere kiam pluvas.
Dum la tempo en la ĉina lernejo, Baiyangshuijie,
lastan tagon, la lernejestro Jado kondukis min al fama templo JINCI.

Kvankam la promenado estis bela,
kaj la templo impresa por mi,
tamen survoje io forte tiris atenton de la korea fremdulino.

Fine de la promenado,
oni kuiris ion kaj tion sur la strato kaj vendis.
Boligitajn ovojn, frititajn pastojn kaj nudelon.
Oh, mia ŝatata nudelo, plie en Ĉinio!

Alproksimiĝinte, miaj okuloj refoje estis tiritaj de iu kuiristo.
Ĉar li kvazaŭ rabotis bulon da pasto por fari nudelojn.
Li ja uzis etan rabotilon kaj tiel nudeloj glite falis en bolantan akvon.
Lia dekstra mano rapide kaj vertikale moviĝis sur la pasto.
Kial? Ĉar kelkaj klientoj salive atendis lian kuiraĵon.

Kutime mi ne tre emas aĉeti donacojn dum vojaĝo.
Sed, la ilo por fari tradician nudelon de Ĉinio tre allogis min.
Ĉu vi povus imagi, kio okazis poste?
Sekvan tagon frumatene, kiam mi ekveturis por reveni Koreion,
la delikata lernejestro montris al mi la etan aparaton, eĉ du !!


                                                                           2016. 4. 1