12/16/2016

Sur la ĵurnalo, Voix de l'Ain


Sendita ĵurnalo de Daniel, Francio

   

  Saluton, Daniel !

  Mi estas tre ĝoja ricevi vian artikolon sur la loka ĵurnalo Voix de l'Ain, Francio.
  Por mi, la sperto en la Freinet lernejo Drom estas tiom kara trezoro.
  En la klaso, ne nur instrui Esperanton al la francaj infanoj,
  sed ankaŭ prezenti pri koreaĵoj, ekz. korea infana ludo, pentrarto, kaligrafio
  estas signifoplenaj eventoj, kiuj fabrikiĝis dank'al Esperanto.

  Mi dankas ĉefe al la Esperanto-asocio, Bourg en Bresse.
  Fakte, ĝi estas ĝemela klubo kun korea LLG,
  kiun mi fondis en 2013 kun kelkaj kolegoj.
  La asocio oferis al mi vastan scenejon, por ke mi organizu ĉion eblan.
  En mia profesia sperto, labori kadre de alternativa lernejo en Koreio,
  mi povis efektive rigardi ĉiujn pejzaĝojn de la klaso de Sylvain.

  Esperanto ja donas al mi nekredeblajn donacojn tre ofte.

  Dankon, Bourg en Bresse, kiu ĉiam bonvenigas mian sperton.
  Dankon, Sylvain, kiu kuraĝas senhezite akcepti azian fremdulinon en sia klaso.
  Dankon, Daniel, kiu publikigis mian agadon kun la Dromignons.


12/06/2016

Floron anstataŭ batalon


Floroj sur la fenestro de policista buso dum manifestacio



En Koreio, grandioza manifestacio daŭras kontraŭ la nuna prezidentino.
Lastan semajnfinon, pli ol 2 milionoj da popolanoj kuniĝis ĉe la Verda Domo.
Eksterordinare policistoj permesis, ke la manifestaciantoj marŝos
ĝis 100 metrojn antaŭ la Verda Domo, kie korea prezidento laboras.

Kutime, dum ĉiuj manifestacioj, staras busoj, kiuj ĵus alportis policistojn
kaj la busoj rolas kiel bariloj, por ke la manifestaciantoj ne tro proksimiĝu.
Kelkfoje manifestaciantoj saltas sur la busojn por montri sian koleron.
Eĉ rare violentaj personoj kaj policistoj interbatalas ĉe la busoj.

Sed, oni taksas kiel festo la nunan korean manifestacion.
Ĝis noktmezo, la evento daŭras, tamen, antaŭ foriro ĉiuj purigas sian ĉirkaŭon.
Oni amasigas rubaĵojn de la manoj al la manoj.

Pasintan fojon, nova ideo aperis, ke oni metu florojn
sur la fenestrojn de la busoj de policistoj anstataŭ transsalti ilin.
Kaj tiam, kiam oni foriras, manifestaciantoj mem demetetu ilin.

      "Florojn meti estas multe pli bone ol ataki la buson."

La ĉefo de la policejo tiel respondis al iu ĵurnalisto.

Ho, povra prezidentino, rigardu, dank'al vi, nia popolo maturiĝas.


Esperanto-leciono en Drom


Esperanto-kurso en Drom



Sur la foto, aperas Noe, Aleksi kaj Ĝemi.
Ili elektis ŝatatan bildon kaj kolorigis ĝin.
Ĉiuj infanoj emas antaŭen veni eĉ por balbutante demandi.

"Ĉu la arbo estas verda?"
"Ĉu la pomo estas ruĝa?"
"Ĉu  ĉevalo estas besto?"

Infanoj ŝatas havi bildon.
Infanoj ŝatas kolorigi.
Infanoj ŝatas amikiĝi.
Infanoj ŝatas ludi,
Infanoj ŝatas ĉion fremdan.


Do, infanoj ŝatas Esperanton.






















맨 위의 사진에는 Noe, Aleksi 그리고 Ghemi 가 보입니다.
아이들은 그림을 좋아하고, 색칠하기도 좋아하지요.
Drom의 모든 아이들은 칠판 앞으로 나오기를 좋아합니다.
심지어 더듬더듬 에스페란토를 해도 말이지요.

"이 나무는 초록색이야?"
"이 사과는 빨간색이야?"
"말은 동물일까?"

아이들은 그림을 좋아하고,
색칠공부를 좋아하고,
친구가 되기를 좋아하고,
놀기를 좋아하고,
낯선 뭔가를 좋아합니다.

그래서,
아이들은 에스페란토와 가깝습니다.




Tabelo por motivigi



mi diktas al Margot


Dum la leciono Franca,
Margo, CM nivelo, petis de mi diktaĵon.
Ŝi mem ĵus finis parkeri dekon da verboj aperantaj en iu teksto,
nun ŝi deziras esti kontrolita.

Mi atente prononcis ilin unu post la alia.
Ŝi ankaŭ atente aŭskultis kaj skribis.
Estis mia unua tasko, kiun la infano donis al mi.
Poste ŝi iris al iu bunta tabulo kaj metis sian portreton en ĵus plenumitan nivelon.


Tabelo por motivigi

Ruĝa koloro : teksto por legi, vidi kaj aŭskulti,
Verda koloro : historio,
Blua koloro : Vivo de la klaso
Flava koloro : Poemo kaj ludo kun vortoj
Bruna : Teatro

Tiel la infanoj mem vidas kiujn nivelojn ili atingis.
La klaso estas aktiva laboratorio, kiu havas memkontrolan sistemon de laborantoj.