2/16/2022
EXPO kun Weolbo
Nuntempe, okazas EXPO de Weolbo en marborda urbo Ulsan, sude de Koreio.
Weolbo estas artisto pri lignaĵoj. Li kolektas mortintajn lignaĵojn en arbo, kaj aldonas etajn anasojn sur ili. Tiel li arte revivigas ilin.
Miaj 12 pentraĵoj estas invititaj por lia expo.
La EXPO daŭros dum du semajnoj : 14_26 februaro. 2022
2/12/2022
Miaj pentraĵoj al urbo Ulsan
Kiel invitita artisto, mi partoprenos en la ekspozicio de Weolbo, artisto pri lignaĵoj.
En urbo Ulsan, sude de Koreio, precipe, en urba galerio "Galerio Q" okazos lia expo (14-21, februaro 2022).
Mi esperas, ke miaj pentraĵoj bone akordiĝos kun liaj artaĵoj.
2/06/2022
Inscription à :
Articles (Atom)