12/26/2018

Adiaŭaj tagoj


La tempo fulme pasis kiel fluganta sago.
En mia valizo estas farboj, penikoj, libroj pri pentrarto kaj miaj laboraĵoj. Antaŭ foriro al Koreio, mi urĝe metas lastajn memoraĵojn.



1. Drom, vivanta lernejo por infanoj

Infanoj bredas kokinojn kovitajn per aparato



2. Turckheim, kie legendo ankoraŭ vivas


Lumigisto rakontas historion de la vilaĝo



3. Colmar, fabela urbo




4. Adiaŭa taĝmanĝo

Ĉe Mikru kaj Marie-France
Trezora donaco <Croquis urbain a l'aquarelle>
Libro aĉetita <musiques> verkita de Sempé



5. Feliĉan Kristnaskon

Urbo Oyonnax
Urbo Bourg en Bresse
Kun la familio de Michel kaj Dada
Lasta vespero pasas

   

Unu el plej neforgesebla memoraĵo estis ĉeesto en la kristnaska meso de Notre Dame. Ĉir. 400 urbanoj akceptis Jesuon kun pietataj kantoj.

Mia valizo plenas je la materialoj de pentrarto kaj mia koro je novaj spertoj, pejzaĝoj kaj amo. Tio evidente penetris en miajn laboraĵojn ĉitieajn kaj tio espereble daŭros.







12/23/2018

Lasta kurso


Bufedo post lasta kurso en la ateliero


Por lastaj du kursoj,
la profesoro Régis montris ĉiujn modelojn, per kiuj li kursis pasintan jaron. Kelkaj el ili estis tre interesaj, tamen, mi ne povus sekvi ĉiun kurson. Ĉar mi baldaŭ revenos al Koreio. Sed, iu blua pentraĵo tiom allogis min : tiu de Picasso en lia blua periodo.






Tiel komencinte labori, kutime miaj manoj tikliĝas por rapide daŭrigi. Sed tamen, mi hezitis kelkajn tagojn. Kiel fari? Per simplaj linioj oni devus esprimi plorantan virinon. 
Kiel fari...








La filmo "Rémi sans famille" estas fama rakonto por francoj. La vivhistorio de orfo Rémi kaj lia majstro Vitalis estis emociplena. Dum la spektado, mi ne povis eviti larmojn. Tra Rémi, mi ofte renkontis min mem, ankaŭ tra Vitalis.

Jen, reveninte hejmen, senhezite miaj manoj reprenis tranĉilojn kaj farbojn.


Kiu aŭ kio ene de mi laboris por tiu pentraĵo?


 


Lumigisto en la kristnaska vilaĝo Turckheim
Lasta pentraĵo en la ateliero de Laurent
Vitralo en pilgrima vilaĝo Trois Epis


Ĉar mi ne atendite fulme finis la lastan pentraĵon, por la lasta kurso de Régis, mi rajtis ankoraŭfoje komenci novan laboron. Tre interese, li prezentis al mi novan materialon : "papier de soie". Mia koro tamburis kaj ŝajne kiel la unua kurso mi ekis pentri.

Lasta kurso, nova komenco !!







12/17/2018

Ĉio impresiva


1.
Viziti "Cultura", grandan magazenon pri kulturaĵoj en BeB estas profunda plezuro. Tie plenplene da materialoj por pentrarti ĉiam tremigas mian koron.

Ĉi-semajne mi aĉetis malgrandan kanvason por unuafoje provi. Ho, la koro jam batas! Kion mi pentrus sur la blanka malpleno?




2.
Dum la semajno,
"Virina Vespero 2018" estas organizita de Michel. Tio estas jam kutimo por miaj proksimaj amikinoj ĉi tie. Mi deziras, ke la evento fariĝu bela kulturaĵo por nia amikeco. Ĉifoje, la ĉefa plado kuirita de li estis "Kuskuso".
Du kelneroj, Michel kaj Regis, tre ĉarme servis nin sep virinojn : Catherine, Miŝela , Miori, Maryse, Isabelle, Tea kaj mi






3.
Nuntempe jam komenciĝis kristnaska bazaro.
Ankaŭ belegaj filmoj, konferenco, teatraĵoj atendas nin ĝui.

En la teatrejo "La Grenette",
tri klaŭnoj eksplode ridigis nin dum 90 minutoj.
La teatraĵo "Triiio" kaj ankaŭ la japana filmo "Une affaire de famille" ambaŭ tuŝis mian koron
kaj ofte alvokis larmojn, jen pro ridego, jen pro emocio.





4.
Pasigi komunan tempon kun speciala amikeco,
ĉiusemajne spekti filmojn en fremda lando,
ĝui familian teatraĵon en la jarfino,
ĉio estas tiom impresiva al mi kiom en la ateliero.
Ĉio ja instigas mian ĉiun sentimenton.






Dankon, Bernard pro bela donaco!


Kvankam estas mi, kiu ekhavis novan revon,
tamen, estas miaj amataj amikoj, kiuj subtene realigas ĝin.
Pere de ili, mi kreskas.
Dankon, karaj...




12/11/2018

Kandinsky & Paul Klee


Ĉiun lundon matene je la 8a kaj duono,
mi veturas al la ateliero.
Laurent, nia profesoro kisete salutas ĉiujn kursanojn
kaj disdonas varman kafon.

Laurent : Ana, jen kartono kaj akrilaj farboj!
Mi : Kion mi faru sur la kartono?
Laurent : Vi pentros uzante tranĉilojn anstataŭ penikojn.






Mardon vespere, pro scivolemo,
mi ankoraŭfoje aliĝis al iu kurso de alia profesoro, kiu nomiĝas Regis.

Régis : Ana, kion vi volas plilabori? Vi elektu la temon.





Ĉi tie profesoroj demandadas, ne postulas.
Senkonscie, mi elektis ŝatatajn modelojn, 
kiujn mi deziras provi.
Tiuj estis Kandinsky kaj Paul Klee.
Tre verŝajne, mia stilo preferata estas abstrakta pentrarto.
Tiel iom post iom mi trovas la vojon, kien mi ŝatus aventuri.

Jen, ceteraj distraĵoj :

Surstrataj pejzaĵoj,







Luma Festo en Liono,
ĉirkaŭ la parko 'La Tete d'Or'





Agrabla tagmanĝo kun Tom & Natacha kaj Michel.




Malgraŭ griza nebula vetero novembre en Francio,
malgraŭ violentaj manifestacioj de "Gillets Jaunes" ĉefe en Parizo, la tempo bedaŭrinde  fulme pasantas !