3/28/2019

Prepari ekspozicion en "Peindre à Bourg"


En "Peindre à Bourg", 
loka asocio de pentrarto en Francio,
nuntempe oni varme laboras por ekspozicio.
Mi do haste prenis tempon 
por eĉ momente ĉeesti la preparadon.
Dum longa vojo de Koreio al Francio, 
en aviadilo, mia koro jam tamburis 
kaj la manoj ekis desegni rapide sed, malnete.



Jam ĉirkaŭ antaŭ unu monato, 
la preparado komenciĝis.
Ĉiuj lernantoj havu unu grandan tolon kaj pentru.
La temo estas <virinoj>!
En la ateliero,
belegaj virinoj surtole estas orname pendintaj.



Enirejo de la ateliero por vilaĝanoj

En la ateliero kelkaj pentraĵoj finlaboritaj



Ĉi tie ja estas paradizo por mi !
Oni ĝuas krei sian propran artaĵon.
Ne kalkulu kiomaĝa, kiulanda, kiomlerta.
Ĉar ĉies vivo mem estas bela arto.



Skize desegni sur mia eta kajero
Laŭ la temo, ekpentri virinojn sur toloj

kaj aerumado por la menso kreativa...

En Vergongeat, belega vilaĝo de jonkviloj
Bourg en Bresse, mia amata urbeto
Ŝatata lago, Nantua



Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire