5/03/2025

Il y a beaucoup de voies à choisir

80X80cm surcanevas, acrylique et sable / Il y a beaŭcoup de voies à choisir 선택할 수 있는 길은 얼마든지 있어 2025 /
Dum la pasinta vintro, kiel kutime, mi lasis mian atelieron senhejtan kaj pentris hejme. Pro tio, ke mia kampara domo ankaŭ estas modesta kaj simpla, dum la pentrado, mi devis iel tiel ŝanĝi pozicion de la canvasoj sufiĉe grandaj. Fakte, vintro en kampara vivo estas tiom serena, trankvila kaj eĉ romantika male de nuna korea politika situacio tute konfuzita. Arboj prenas vintran dormadon, sunbrilo favore sinmontremas al frostitaj estauloj, sovaĝaj insektoj kaj vermoj tute kaŝas sin kaj atendas printempon, neĝoj falantaj fariĝas blankaj litkovriloj por la dormantaj arboj. Ja ĉio agrable silentas, kultivistoj ĝoje ferias.
Dalmini kaj mi dormas ĝissate, ĝis kiam vintraj birdoj vekas nin. Vintre, poste, li preparas simplan matenmanĝon. Ĉi-jare lia ĉefa recepto estis pri stufaĵo. Pro tio, ke ni ambaŭ ĵus revenis de la vojaĝo en Francio, kie lian recepton ŝatis niaj francaj amikoj, li daŭre provis krei sian propran recepton. Dum mi pentras, de tempo al tempo, li iras al vilaĝa domo por kartludi kun vilaĝanoj, aŭ hejme en iu angulo ion faras. Ĉi-jare, li kreas sian propran ĉarpentejon. Tio estas interesa, kaj tre plaĉas al mi. Kiam ni loĝis en Seulo, nek ofte, nek multe, ni kiel ordinaraj urbanoj bezonis ion fari kreative per niaj manoj. Tamen, ĉi tie en kamparo, kiam oni bezonas, tiam oni kreas! Agrikultivi, stiri tradician traktoron, motorociklon, ĉion li lernis nove ĉi tie laŭbezone. Post frua vespermanĝo, ni vizitas vilaĝan sportejon. Ja vintro longas, niaj menso kaj korpo ripozas.
Miaflanke, lasttempa sola ekspozicio en Autun meditigas min je diversaj temoj. Depost kam mi praktikis pentrarton, dum ses jaroj, okazis tiom da aferoj, mi miris, ĝojis, akceptis, mia animo naĝadis en nova maro, mi organizis, plenumis memvolajn taskojn, rikoltis tiom da fruktoj, amikiĝis kun tiom da artistoj...do, finfine, kion mi deziras pentrante. Kalma kampara vintro taŭgas ankaŭ por mediti.
La vintro tiel pasis kaj mia medito daŭris.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire