4/28/2026
Un autre emplacement, une autre vue
116X86cm(50P)/ acrylique, oilstick sur canevas/ Un autre emplacement, une autre vue 다른 자리에 서면 다른 것이 보인다 2026/ Ana Sonĝanta
Post riparado de nia kampara dometo, mi meditas pri kelkaj aferoj. Unue, tempo ja tiom fulme pasis. Ho, 15 jaroj depost kamparen translokiĝo de Seulo ! Due, dumtempe, Dalmini kaj mi preskaŭ neniom sentis, kiom malkomfortis nia domo tiom malgranda kaj tiom malnova. Ĉar verŝajne, ni estis abriaj je realiĝo de nia delonga revo vivi en plana naturo. Krom tio, nenio gravis. Alivorte, necesis 15 jarojn pasi por iomete puŝi la muron de nia nesto.
Jes, nur kelkajn metrojn ni puŝis muron, kaj logike, ŝanĝiĝis la pozicio de la elvitra pordo. Kio do okazis? La pejzaĝo tra la fenestro tute alias! Antaŭe dum 15 jaroj, dekstra monto ĉiam frontis min, tamen, nun maldekstra monto ĉiam rigardas min. En sama domo, mi vidas alian monton. Iusence tio logikas, iusence tio interesas min. Helverdaj folioj en aprila montaro kun grizaj rokoj, proksima bluo de la ĉielo kaj malaltaj konstruaĵoj, ili ĉiutage flustras al mi novajn epizodojn. Alia pozicio, alia vidkampo!
Mi eliras la domon kaj veturas al mia ateliero. Ja aprilo ! Ĉie en nia vilaĝeto plenplenas sakuroj. Eĉ la florombroj brilas! Kiam milda vento blovas, ĝiaj leĝeraj folioj ŝajne falas kiel neĝfloroj.
En la belega sezono, ie tie okazas eventoj. Pasintan sabaton, la 21an datrevenon de vilaĝa edukadkomunumo oni ĝuis. Iam, tie, mi instruis Esperanton al infanoj, kiuj nun tiom kreskis, kaj kelkaj el ili fariĝis muzikistoj. Kiajn semojn mi estas semanta dum la vivo? Ĉiun printempon mi ĵetas saman demandon al mi mem.
Tiuj arboj ree vekiĝas, kiuj aspektis preskaŭ mortaj dumvintre, kaj agrikultivistoj okupitas por denove semi. Printempo ja estas tia sezono !
Inscription à :
Publier les commentaires (Atom)


Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire