3/22/2026

Existe-il des rond-points dans les marines?

50x50cm sur planche de bois, acrylique et sable / Existe-il des rond-points dans les marines? 바닷 속에도 원형교차로가 있나요? 2026
Ĉu pro tio, ke lasttempe nia familio vojaĝis al marborda urbo? Mi tie kuris pliproksimen por bone rigardi la maron. Ĉu ekzistus trafikrondo en la profunda maro? Imago ja flugadis ien tien en mia kapo.
Estas hejme. Unu el multaj avantaĵoj el kampara vivo estas konkrete konscii trankvilecon. Freŝa aero, melodio de milda venteto, bojado de hundidoj, kantoj de sovaĝaj birdoj, flustrado de brilaj steloj. En tia etoso, mi pentras. Sagak sagak.. nura bruo el sabloj sur la kanvaso. Tiam mi povas havi okazon rigardi min mem kaj aŭdi mian profundan koron. Tio estas ĝusta respondo, kial mi pentras.
Ĉi-semajne, vizitis min kelkaj studentoj nekonataj kun sia profesorino el alternativa liceo, nomata [MokdoNaru]. La profesorino simple prezentis, ke ili estas unuj el ĉi-jaraj freŝaj lernantoj, kaj ke en la unua semajno ili vizitas homojn por intervuji, per kiuj oni povas rigardi la mondon alimaniere. Al mi, la lernantoj ĵetis demandojn jen pri Esperanto, jen pri pentrarto.
"MALKOVRI SIN MEM, RENKONTI LA MONDON" Post kiam ili foriris, mi legis broŝureton pri la speciala liceo. La du frazoj skribitaj sur ĝi estas ne nur por tieaj studentoj, sed ankaŭ por ni ĉiuj, mi opinias.
Printempo ja printempas. Mi aldonas la plej belan novaĵon en ĉi-belega sezono. Lasttempe okazis geedziĝa festo de mia eksstudentino kara "Verda" en Seulo. Ĉeestis multaj eksaj studentoj, kun kiuj mi vojaĝis en la mondo pere de Esperanto. Tiom da ĝojo, tiom da emocio, tiom da rememoraĵoj kun ili !! Ilia tiama tempo vivas ene de mi kaj la mia ene de ili. Sufiĉis tio, por ke ni tuj forte brakumis kaj saltadis pro ĝojo.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire