5/13/2023

EXPO 2023 en Laizy, France (2)

Verdire, ĉi-foje, mia ekspozicio en Laizy estis por mi pli speciala ol antaŭaj du en Francio. Kial? Ĉar, estis organizita ankaŭ malgranda konferenco dum la expo kun la temo [Esperanto kaj kampara vivo], plie, "en la franca lingvo"! Atinginte Francion, mi okupis plejparte tempon prepari la konferencon : verkis tekstojn, ricevi konsilojn de Michel dufoje trifoje, prepari prezentadon, relegi, parkeri... Tiu laboro aŭtomate puŝis min altigi la nivelon de la franca. Dua kialo, ke akompanis min ankaŭ la tria libro ĵus aperinta en la mondo [La Alkemiisto] tradukita en Esperanton kun Michel.
Dum 11 tagoj de la expo, de tempo al tempo, tieaj amikoj gvidis min al turismaj lokoj : 2000jaraĝa urbo AUTUN kaj kelta vilaĝo BIBRACTE. Dumtempe, alia membro de la asocio deĵoris porla expoziciejo anstataŭ mi. Tiom agrabla sperto malkovri novan mondon !
Prepari kun sincera koro kaj diligenta laboro, renkonti spertajn aktivulojn, esti en varma bonvenigo,tiuj logike alvokis belegan rezulton. Ĉio estis perfekta ! Trankvila planedo, sperta asocio, amika rilato inter homoj. Tio aspekto unuiĝis al mi kun Esperanta mondo. Mi esperas, ke en Laizy, danke al la la asocio T.RAC, aperu esperantista grupo. Ĉar dum mia konferenco ĉe varmeta forno, mi ekvidis, ke la orientiĝo de la asocio kaj Esperanto tre konvenas : L'association Toursisme-Rencontres Artistiques et Culturelles. Plie, kelkaj memb ekhavas fortan deziron lerni Esperanton kaj kelkaj vizitantoj interesiĝis pri la lingvo. Supozeblas, ke Esperanto plus arto pere de azia artistino bone kongruis, kaj ke oni senkonscie povis vidi kaj sentis Espeanton pli komplekse ol nur pere de simpla propaganto.
Kara Magali, mi neniam renkontis iun pli amindan kiel vin en tiu aĝo. Kara Suze prezidanto de la asocio, via helpo ĉiam plenigis mian mankon, Kara Joelle, via ideo ligi min al Laizy estis genia ! Kara mon grand Mont Michel, sen via senlima subteno, ne eblus tiel realigi kiel nun mian nunan revon. Kara Philippe, bongustegan vian "pain perdu" kaj via ĉarma rideto matene mildigis mian tutan tagon. Kara Karine, brava virino, kiu bredas 40 kaprinojn !! Dankon karaj, vi estas speguloj por mi, kiel fariĝi bonaj aĝuloj...

1 commentaire: