8/23/2026

Freŝaj donacoj de rutina vivo

Je la kvina matene, Dalmini, Leo kaj mi sengrumble vekiĝis. Ĉar estis ja periodo de mirteloj ! Nur simple lavinte la vizaĝon, ni tuj veturis al nia kampo 10 minutojn distanca de nia domo. Wow! Leo, kiu forlasis kamparan vivon, kiam li estis 20jaraĝa por sendepende vivi en Seulo, admiris pri freŝa aero de nia mateno.
Ĉi-jare ie tie en la mondo grave mankis pluvo, suferis plantoj, ankaŭ ni homoj. Tamen, dankinde, nia regiono en tiu sezono estis ne tro seka, nek malseka. Frumatene, kiel kutime, ranetoj kantis ĉe rosoj sur eroj de mirteloj. Dalmini ofte diras, ke pli ol duono da laboro la ĉielo faras, kvankam agrikultivistoj plenlaboras. Pro tio, pli ol duono da nia rikolto estas kvazaŭ donaco de la ĉielo! Tiel pensante, unue, dum kelkaj horoj ni diligente kaj ĝoje rikoltis mirtelojn kaj matenmanĝis, poste, ankoraŭ kelkajn horojn plu laborinte, ni iris al vilaĝa restoracio por tagmanĝi.
Menuon kutime Leo elektas. Li bone memoras, kiuj menuoj el vilaĝaj restoracioj estas bongustaj. Verŝajne, li kelkfoje sopirus ilin dum sia urba vivo.
Post tagmanĝo, ni iom ripozis. Posttagmeze, estis tempo enpakigi mirtelojn por liverigi al mendintoj. Ankoraŭ ĉi-jare sufiĉe da klientoj anticipe mendis nian bio-frukton. Fakte, nia kampo estas ne tiom granda, kiom kutime Dalmini sole laboras. Ankaŭ pro tio, ni triope povas plenĝui la rikoltadon. Sufiĉe labori, sufiĉe ĝui ! Sincere, por trovi nian propran nivelon "sufiĉe" necesas meditado kaj kuraĝo en ĉiu momento de la vivo. En kampara vivo, Dalmini kaj mi adaptiĝas tiel vivi pli kaj pli.
Hejmen ni revenis. En nia modesta ĝardeno, kukumoj, melongenoj, kapsikoj, tomatoj kaj laktukoj atendis nin pluki. Leo alvokis katetojn, kiuj libere migras ie tie ĉirkaŭ nia domo kaj libere venas ĉe nin nur por nutri sin. Tiel pasis ĉi-jara periodo de mirteloj kun kara filo Leo, ranetoj, katetoj, birdoj, multaj insektoj, kelkfoja pluvo, belege fluantaj nuboj, kaj freŝaj ventetoj kontraŭ varma somero.
Leo forirante al sia nesto en Seulo, fotis ion tion. Estas interese por mi vidi alies vidpunkton per tiuj fotoj ĉi-tie aperantaj. Dalmini ankoraŭ okupiĝas pri sia kampo por finaranĝi, kaj mi? Ankaŭ mi rekomencas mian propran okupiĝon : pentri, muskulekzerci kaj sonĝanti.
Nuna somero vestas sin por foriri, kaj baldaŭ aŭtuno salutos nin !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire