9/04/2026
Le chameau qui a mangé des raviolis
116X86cm(50P)/ acrylique, oilstick et sable sur canevas/ Le chameau qui a mangé des raviolis 만두 먹은 낙타 2026/ Ana Sonĝanta
Iu verko finiĝas tre rapide, eĉ fulme, iu alia tute male. Tio ne signifas por mi, ke la procezo facila aŭ ne. Tiun ĉi verkon [Le chameau qui a mangé des raviolis 2026] mi komencis antaŭ kelkaj jaroj. Tiam mi estis preparanta kovrilon de la tria libro [Alkemiisto] ĵus fintradukita de Michel Fontaine kaj mi. En mia kapo estis verŝajne plena je kamelo. En tiu momento, ie tie mi desegnis kamelojn, simple pentris sur kanvaso, tiel finfine aperis bela kovrilo por la libro.
Unu el tiuj fariĝis la verko ĵus finita [Le chameau qui a mangé des raviolis]. Komence, mi kolorigis la grandan kanvason iel tiel, kaj poste aperigis nur la kamelon marŝantan ĉe la dezerta arbo. Tio jam ja plaĉis al mi. Mi rigardis ĝin jen proksime jen malproksime. kaj mi lasis la verkon, ĝis kiam mi dezirus (eble) ankoraŭ pli tuŝi ĝin por aldoni ian sencon. Tiel pasis kelkaj jaroj, mi pendigis ĝin sur la muro de mia riparita kuirejo. La pentraĵo alvokas kelkajn belajn memoraĵon en mia koro. Raviolojn faritajn kun miaj karaj amikoj en la stomako de la kamelo ridetigas min ĉiam, kiam mi rigardas.
Jes ja, mi bone komprenas, ke ĉiu mia verko rivelas min. Tiu fakto estas ekzakta kaj severa. Ĝuste pro tio, mi diras al mi, ke por bone pentri, unue, mi mem estu bona.
Inscription à :
Publier les commentaires (Atom)





Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire