8/18/2026

Voyage, me rencontre sur la route (2) - Nante et Reyrieux

Kiam ni triope atingis la domon de Patricia kaj Dominique en Nantes, estis preskaŭ tagmezo. Ili preparis belan tagmanĝon, kaj prenante ĝin, ni intersalutis unu kun la aliaj. Ili kvarope aspektis delongaj sinceraj geamikoj. Ĉe la tablo du lingvoj funkciis jen la franca, jen en Esperanto. Ankaŭ tio estis interesa por mi. Patricia diris, ke ŝi unuafoje akceptis gaston devena el Koreio, kaj ke ŝi iom timis, kiel komunikiĝi kun mi. Nun ŝi estas kontenta paroli kun mi en la franca.
Kial mi havis ideon trapasi la urbon Nantes sur la vojo el Bretagne al Lyon ? Iomete gustumi la belan urbon, jes ! Tamen, pli ĉefa kialo estas viziti "Musee D'arts de Nantes" ! Tuj post tagmanĝo, Patricia urĝigis min al la centro de la urbo. Nantes estis turisma urbo, do, per tramo kaj piede ni povis facile viziti ie ajn. Plie, en la centro, sur stratoj oni aperigis verdajn liniojn, kiujn turistoj sekvu por trovi vizitindajn lokojn. Por mi, Patricia estis verda linio.
Meze de Majo, la vetero en Nantes estis preskaŭ freŝa aŭtuno same kiel en Bretagne. Mi ŝatis marŝi tra la urbo, ŝi gvidis min ne nur la muzeo, sed ankaŭ tra diversaj vojetoj, kiuj parfumas je spcialaj etosoj. Finfine, la simbolon de Nantes, la gigantan elefanton en " Machines de L'ile" mi renkontis !
Nur tri tagoj pasis en Nantes, kaj dumtempe miaj du piedoj kvazaŭ kuris ĉe Patricia de lokoj al lokoj. Se iam iu demandus al mi, kio estis plej interesa en Nantes, mi ne hezitus respondi, ke mi estis agrable akceptita hejme kaj havis okazon amikiĝi kun la sincera franca paro.
La lastan tagon, estis Dominique, kiu gvidis min al la trajnstacidomo Nantes. Ni unue vizitis subĉielan bazaron. Kiel kutime, mi ja emis viziti kaj bazaron kaj tombejon. Mi rakontis al mi, kial mi ŝatas viziti la du dum vojaĝo. Ĉar en la unua oni povus senti viglecon de la vivo, kaj en la dua oni povus mediti pri la fino de la vivo. Bonŝance, la tombejo situis ĝuste kontraŭ la trajnstacidomo, Dominique kaj mi, nia babilado estis sufiĉe filozofa imagante, kian finon ni preferus. Tiel adiaŭis kun ili en Nantes kaj mia trajno kuris al Lyon.
En la trajno TGV, mi unue sendis mesaĝon al Dada, ke mia trajno enorde ekveturas al Lyon Part Dieu, kie ŝi atendos min. Kiel mi pasigu tri horojn kaj duono en la trajno? Mi do prenis aĉetitajn kartojn kaj skribis leteron al miaj familianoj kaj amikoj en Koreio, kompreneble, manĝante sandviĉon aĉetitan en la bazaro en Nantes.
Jen ŝi ! Ankoraŭ tre similis la vizaĝo kiel tiu de sia frato ! Tio ridigis nin brakumantajn. Ni veturis al la domo de Bernard situita en la urbo Reyrieux.
Kutime, iu domo montras, kia estas ĝia posedanto (aŭ loĝanto). Lia domo aspektis bele aranĝita. Plie, lia ĝentila sinteno agrabligis la vojaĝanton, male, de tempo al tempo mi amuzis ilin, do li komentis pri mi "elle est drole!"
Sekvan tagon, per la gvidado de Bernard, ni triope vizitis Musee Paul Dini kaj Eglise Notre Dame des Marais, kaj revenante li trinkis freŝan bieron en la teraso de loka trinkejo. Ĉe Dada kaj Bernard, verŝajne, krepuskan amon mi vidis, kaj mi pensis, ke amo vigligas nian animon. Rigardi tion ankaŭ estas feliĉiga momento.
Morgaŭan tagon, mi trajnos al Le Creusot !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire