3/29/2025

EXPO 2024 en Autun

Josette Joyeux, mi, Charles Jarrin la urbestro de Autun
Ĉiu paŝo alvokas sekvantan paŝon, eĉ plurajn sekvantajn. Mi ankoraŭfoje havis okazon konstati tian principon de la vivo. Fakte, miaj ekspozicioj en Francio okazis ofte tiamaniere. Kutime en ekspoziciejo aperas sentemaj, kreativaj, scivolemaj, delikataj, puranimaj, kiuj amas arton, kaj logike, inter ili svarmas magiaj energioj, ĉirkulas imagaj ideoj, diskutoj, bagatelaj babiladoj kaj ankaŭ necesaj silentoj. Josette Joyeux tiel aperis dum mia ekspozicio en Moulin de Chazeu Laizy, plenkampara vasta vilaĝo en Francio en la jaro 2023. Ŝi estis unu el la vizitantoj, kiel aliaj rigardis miajn verkojn, ĵetis kelkajn demandojn, kaj fine mendis unu verkon, kiu ornamis la afiŝon. Ŝi interesiĝis pri la koloroj, pri mia kariero kaj vivmaniere translokiĝi al kamparo. Antaŭ foriro, ŝi proponis, ke mi povus ekspozicii en La Galerie du Passage situita en la centro de urbo Autun, kiu distancas 30 minutoj aŭte de ĉi-loko. Ĉu! Mi ne jesis por tuj poste, tamen, unu jaron poste jes. Tiel pasis dufoje printempo, somero, unufoja aŭtuno, kaj mi denove renkontis ŝin en la jaro 2024 aŭtune. Poste, mi eksciis, ke ŝi apartenis al estraro de la urbodomo kiel unu el vicprezidantoj je la kampo arto kaj kulturo. Se iu demandus al mi, kiu organizas tiajn ĉi cirkuladojn en mia vivo, kion mi povus respondi !
La malfermiĝo, nomata "Vernissage" en Francio, bele prepariĝis helpe de la asocio [La Galerie d'Autun Destination Culture] kaj miaj karaj amikoj Joelle, Juliette, Dominique kaj Michel. La asocio preparis afiŝojn, afiŝoflugilojn, propagandojn, invitojn kaj pendigojn de la verkoj. La manoj de miaj amikoj plenigis delikatajn necesaĵojn por mi.
Kiam mi ekspozicias en fremda urbo, tio ne nur estas mia propra ekspozicio mem, sed ankaŭ por mi, malkovriĝo de la mondo kaj grandigo de mia horiĝonto. Do, mi profitis la tempon viziti kamparan pom-feston, lokajn vizitindaĵojn, esti invitita en loka klaso "nude croquis", ĉeesti la meson en la katedralo Saint-Lazare d'Autun kaj tiel plu.
Plie, en la unua tago de mia ekspozicio en Autun, mirindega novaĵo surprizis min kaj tutan koreon : korea verkistino Han Kang ĵus ricevis Nobel-premio en literaturo!! Ja ververe, grava tago 10a de oktobro 2024 por mi, por ŝi, kaj por ni ĉiuj !! Mi ĝoje saltis kaj kuris proksiman librovendejon por aĉeti ŝiajn verkaĵojn. Nekredeble belegaj tagoj tiel daŭris en Autun dum 10 tagoj.

3/25/2025

Mon chemin dans moi même

40X40cm deux toiles avec cadre, acrylique et sable / Mon chemin dans moi même 길은 내 안에 있으니까 2024 / Ana Sonĝanta
Estis fine de novembro, kiam mi revenis de la vojaĝo en Francio kun Dalmini. Pro tio, ke la vojaĝo estis relative longa kun spektaklaj eventoj, ni, ĉefe mi pasigis ripozan tempon por digesti. Estis nek aŭtuno, nek vintro. Tute agrablis niaj animoj kiel la vetero. Tiel pasis ĉirkaŭ unu semajno. Kaj iun nokton subite en TV aperis grava novaĵo : LA PREZIDENTO PROKLAMAS SIEĜOSTATON! Kio!! Mi kaj Dalmini tuj reagis, ke eble skriba eraro de la elsendo. Tuj poste, la prezidento aperis en TV, kaj legis deklaracion por la sieĝostato. Ne kredeble! Tio okazis ĉirkaŭ antaŭ duoncent jaroj en Koreio, kiam soldata registaro regis la landon. Dumtempe, multaj popolanoj pagis persange por starigi demokratian ŝtaton, kaj ni ekfieriĝas pri tio. Nuna Koreio estas moderna, demokratia, aktiva lando. La stulta, avida prezidento detruas kion? Lia frenezeco unusenkunde detruas gravan turon de la ŝtato lontempe konstruitan de popolaj sangoj. Koleriĝo, malesperiĝo, senpoveco, nervozecco, eta lumo, atendo, tiom da sentoj ĉiutage inundis ene de mi. Mi sentis min senpova. Kiom da tempo pasis? Mi denove iris al mia ateliero, prenis penikojn por retrovi mian propran nordon.
Ironike, la ĉielo klare bluas kiel kutime, kaj la persimonoj en mia domo abunde maturiĝas kiel kutime. Unuflanke fuŝita, aliflanke belega! Ana retrovu vian propran vojon ene de vi mem!

3/21/2025

On peut tourner encore une fois en rond-point

40X80cm sur toile, acrylique et sable / On peut tourner encore une fois en rond-point 한 바퀴 더 돌아도 괜찮아 2024 / Ana Sonĝanta
Dum la pasinta aŭtuna vojaĝo en Francio, mi havis okazon preskaŭ ĉiutage stiri aŭtomobilon. Laŭ la rigardo de stiranto, la mondo estis tute freŝa. Ĉefe, mi rimarkis, kiom multas rondaj vojkruciĝoj(rond-point) anstataŭ trafiklumoj. Estis iom ne facila la regulo, kiel stiri en ronda vojkruciĝo, tamen, samtempe, ĝi estis tre interesa por mi. Ĉar se la stiranto erarus la vojon, li povus ankoraŭfoje rondstiri, ĝis kiam li retrovus sian direkton. Stirante, mi ĉiam meditis, ke rondaj vojkruĉiĝoj similas al nia vivo. La vivo estas longa vojo, por iuj kelkdekjaroj, por iuj eĉ pli ol centjaroj nuntempe. Dum la longa vojaĝo, ni vojaĝantoj devas ĉiam decidi taŭgan direkton, kelkfoje aŭdace, kelkfoje hezite. Demandante al mi mem : ĉu mi eraris? Sed, vojkruciĝo diras al ni : ne gravas, vi povas ankoraŭfoje turni, se vi hezitante preterpasis vian necesan direkton. Tiel, mi fariĝas iom pli kuraĝa vojaĝanto de la vivo ol antaŭe.
Promenadi en Taize (2024.11.14)

3/07/2025

Plusieurs moi dans moi (sold)

119X89cm sur canvas, acrylique et sable / Plusieurs moi dans moi 내 안의 나들 2024 / Ana Sonĝanta
Mi opinias, ke ene de mi ekzistas diversaj "mi". Ili eble naskiĝis tiel, aŭ estas konstruataj tiel influite de aliaj. En socia medio, eĉ en familio, oni estas iel tiel puŝitaj, kelkfoje esti forta, kelkfoje esti modesta, kelkfoje esti aŭdaca, kelkfoje rezervema kaj tiel plu. Se tio pravus, tio signifas, ke mi estas kreita pere de aliaj homoj, kaj reciproke. Do, konklude, mi estas vi kaj vi estas mi. Interese, ĉu ne?