10/06/2016

Lernantoj vivas en montaro




Feliĉaj Lernejanoj grimpas rokan monteton



Ĉisemajne, miaj lernantoj de Feliĉa Lernejo pasigas tempon en la monto, Seorak.
Tiu agado estas delonge daŭra programo, nome <Vivi en monto>.
Ĉirkaŭ unu aŭ du semajnojn lernantoj tiel vivas en aŭtuna monto,
grimpante montaron, mem preparante ĉiutagan manĝaĵon.

Laŭ la principo de LLG, tiu leciono celas, ke lernantoj profunde sentu sin
en naturo kaj kreskigu memstarecon, helpante unu la aliajn.
Sur la foto, la lernantoj jam trejnis sin kelkajn semajnojn antaŭe
en apuda monteto de nia lernejo.

Naturo mem ja estas bona instruisto,
ankaŭ kamaradoj mem, se oni fidas tion.




10/04/2016

Delonga sonĝo



Ĉe la koreaj Pentraĵoj faritaj de s-rino Lee, Korea Kongreso de Esperanto 2016



En infanaĝo, mi ofte pensis, ke mi fariĝos pentristino.
Mi ŝatis ion desegni sur blanka papero, kie komence nenio estas.
Ŝajnis al mi, ke tiu laboro estas kreado de nenio al io.
Buntaj farboj metiĝis sur la paperon, ho, mia koro tremis.
Tempo pasis kaj mi iĝis plenkreskulo.

Dum Korea Kongreso de Esperanto,
iu pentristino ekspoziciis siajn pentraĵojn.
Por mi, estis surprizo. Ĉar mi ĵus ekpraktikas tiun fakon de ŝia arto.
La artistino (plej maldekstre de la foto) estas samaĝa kiel mi
kaj ni du aŭ tri fojojn renkontiĝis en koreaj E°eventoj.

Malgraŭ okupita tempo,
bonŝance mi havis okazon momente paroli kun la artistino
kaj eĉ fotiĝi kun miaj karaj amikinoj ĉe la artaĵoj.
Verŝajne mia delonga sonĝo realiĝantas.



Saluton al amikoj de la mondo



Dum Korea Kongreso de Esperanto (1an~2an, oktobro, 2017)


Saluton! Annyeong! Buenos Dias! 

Hello! Guten-tag! Konichiwa! 

Ni hao! Bonjour! Do-Brey Dien!

Saluton al amikoj de la mond'

Ni loĝas forajn lokojn en la tuta mond'

Alian lingvon parolas ni

Do malgraŭ diferenco inter vi kaj mi

Ni amas Esperanton


                                * Tiu ĉi kanto estos ĉefa kanto por Seula IIK
                                  kaj ĉifoje la infanoj provis kanti.
                                  La titolo estas <Saluton al amikoj de la mondo>


10/03/2016

Koreaj infanoj floriĝas



Prezento de la infanoj dum Korea Kongreso de Esperanto 2016



Okaze de ĉijara Korea Kongreso de Esperanto,
mi kun la skipo de IIK 2017 organizis mini-IIK-on.
39 infanoj kaj adoleskantoj kun siaj instruistoj,
kiuj venis de diversaj urboj kaj lernejoj, aliĝis al la infana agado.
Ili apartenas al LLG Koreio (Liberaj Lernejoj por Geknaboj en Koreio)
krom la plej eta infano.

Nia teamo provis kelkajn programerojn por IIK 2017.
Tri ĉefaj kantoj, konversacio kun japana kaj rusa esperantistoj,
ludante saluti unu la alian nome de "Vero Vero Mensogo!",
Ludi per 4 specifaj kartoj, Esperanto dancludo, Gang Gang Sule k.t.p.

Laŭ vi, el tiu pompa programo, kiun programeron infanoj plej ŝatis?

Laŭ mi, kutime lernantoj plej ĝuas interprogramerojn, kiujn ili mem kreas.
La intenca programo de instruistoj nur helpu ilin tiel fari.
Ĉar plejparte infanoj mem lernas, instruistoj nur helpas tion.
Konklude, kvankam nia loĝejo estis sufiĉe modesta en arbaro,
niaj etaj esperantistoj plej ĝuis la komunan nokton.
Amikeco floriĝis favore al Esperanto kaj ankaŭ etaj Koreaj esperantistoj.




9/20/2016

Ĉu vi volas manĝi la pugon de kapreolo?


Sovaĝaj fungoj ĵus plukitaj



"Ĉu vi volas manĝi la pugon de kapreolo?"
Reveninte hejmen de la montara grimpado,
mia edzo krie demandis al mi.
"Ho, pugo de kapreolo?"
Ĉu ĉifoje li kaptis kapreolon en montaro?
(Vidu antaŭan artikolon, en kiu li kaptis  etan alkon per ĵetita ŝtono)

Nia vilaĝeto situas en profunda kamparo.
Kaj nuntempe en ĵusa aŭtuno, plie post pluvego,
sovaĝaj fungoj abunde kreskas en arbaro.
La vilaĝanoj frumatene eniras en montaron por serĉi ilin.
Kelkaj eĉ vendas luksajn fungojn plukitajn
kaj pere de tiu laboro sin vivtenas.

Mia edzo fiere montris sian rezulton de matena laboro.
Vere variaj fungoj aperis de lia sako.
"Bonŝance, hodiaŭ mi trovis specialajn fungojn, jen!"
Wow, la blanka fungo ŝajnas eta pompono kovrita de leĝeraj lanugoj.
Pro ĝia formo, oni nomas ĝin, Pugo de kapreolo.

Dum la tagmanĝo,
ni manĝis unue la specialan fungon ĵus brogitan en boligata akvo.
Mmmm......ju pli freŝas, des pli bongustas !




9/13/2016

한가위[han-ga-ui]


Koloraj rizkukoj por 한가위



Por koreoj, aŭtuna festo, kiu nomiĝas 한가위[Han-ga-ui], tre gravas.
Ĝia dato estas 15a de aŭgusto laŭ la luna kalendaro.
Kaj ĉirkaŭ la dato oni ferias kelkajn tagojn por celebri, eĉ tutan semajnon.
La litero 한 signifas "grave granda" kaj 가위 estas "mezo".
En tiu sezono, ĝenerale Koreio aŭtunas kaj multaj fruktoj maturiĝas.
Oni atendas abundan rikoltaĵon kun dankemo al la Ĉielo.

Jen, estas pejzaĝo de 한가위 en Koreio.
Oni vojaĝas al sia hejmloko, kie ankoraŭ la gepatroj loĝas.
Pro tio, komence de la ferio,
trafika viciĝo de Seulo al diversaj urboj estas logega.
kaj fine de la ferio, okazas inversa fenomeno sur aŭto-ŝoseo.
Ĉiu familio kaj parencoj kuniĝas por kune celebri 한가위.

Ĉefe signifa manĝaĵo de 한가위 estas 송편[Song-pyun].
Kvankam oni kuiras diversajn bongustaĵojn ŝatatajn de siaj familianoj,
송편 estas farita el ĵuse rikoltita rizo kaj
familianoj ronde sidante faras la rizkukojn.
Kelkfoje avino diras, tiu naskos belan bebon, kiu formas belege la rizpaston.

Bv. rigardi supran foton.
Ĉu vi povus rimarki, kio estas inter la rizkukoj por stufi?
Estas ja folioj de pinarbo, kiu gardas multe da "Phytoncide".
Por ne gluigi 송편 unu kun la aliaj, kaj por aldoni sanigan substancon,
oni metas la foliojn enen de la kaserolon.

Familianoj babiladas kaj atendas kun salivo la rizkukojn stufiĝi.
Jen, venis 송편! Kaj manĝante ĝin, la familianoj ankoraŭ babiladas.

Morgaŭ matene mia familio vojaĝos al Seulo.
Jes, nia vojo estos inversa kompare kun alies.
Ĉar ni, urbanoj, kampar-en-venis antaŭ 7 jaroj.
Morgaŭ kiam ni veturas al Seulo, oni veturos de Seulo.
Kelkfoje inversa vojo donas al ni avantaĝon.


Feliĉan 한가위, feliĉan babiladon !




9/07/2016

Bongusta terpomo


Vilaĝanoj preparas "Semterpomoj"-n




Antaŭ kelkaj tagoj, iu skatolo estis liverita ĉe la vitran pordon de mia domo.
Ho, kiu sendis al ni tiun pakaĵon?
Iom da tempo poste, mia edzo sciigis, ke iu najbara avino donacis tion por ni.
Tio estas iu kutimo en kampara vivo ĉefe dum rikolta sezono.

En marto, vilaĝanoj kelkfoje kune laboras por la kampo de terpomo.
Ili kuniĝas en varmeta forcejo kaj pecigas terpomojn, kiujn ili rikoltis pasintan jaron.
Oni nomas tiel uzatan terpomon unuvorte "Semterpomo".
Tamen, kiel pecigi?
Malnovaj terpomoj havas kelkajn ĝermojn sur sia haŭto.
Oni pecigas laŭ la ĝermoj, por ke ili kresku sub la tero.

Dum kelkaj monatoj, sub la tero, multaj laboras !
La grundo, la vento, la pluvo, eĉ sovaĝaj formikoj kaj la suno multe
laboras kune kun la ŝosoj kaj finfine unu semterpomo naskas tiom da terpomoj.
Pro tio, ni dankas al la Ĉielo kaj partigas la bongustajn rikoltaĵojn unu kun la aliaj.
Junie mirteloj, julie terpomoj, septembre dolĉaj vinberoj,
oktobre kvingustaj fruktoj kaj rizoj atendas celebron.

Ha, ankaŭ mi havas propran kampon, Esperantujo.
Kiujn fruktojn mi partigu en bela aŭtuno?