11/15/2016

Finfine en la lernejo de 13 Dromignons


Freinet lernejo en Drom, Francio
                         



La unuan tagon en la Freinet lernejo <Drom>,
mi malkovris kaosan, samtempe tre vivantan klason.
En granda salono la tabloj grupiĝas kvarope.
Laŭ la franca maniero, oni nomas ilin, CP, CE1, CE2 kaj CM1/CM2.
De la aĝo 6 ĝis la 11 jaroj,  13 infanoj grupe aŭ eĉ individue laboras.


Wow, kio estas en la klasĉambro?
Diverslandaj standardoj, kvin komputiloj, blanka museto, formikoj,
antikva pesilo, nigra vampiro kaj eĉ trafik-lumo, kiu aŭtomate funkcias.
Pro tio, ke almenaŭ hodiaŭ estas la unua tago,
ĉio donas al mi, koreino, fremdan impreson.

Do, ekde morgaŭ, ĉiutage mi deĉifros ilin kiel aventuranto.
Ĉu vi sekvos mian paŝon?

* Dromignons = karesa vorto por diri Drom


프랑스 Freinet 학교에서의 첫 날,
작은 시골마을 Drom에 위치한 이 교실에 들어서자마자
아, 복잡하고 재미난 것들이 가득해 탄성을 질렀다.

아이들이 그린 여러나라의 국기들,
헌 상자와 판지로 만든 날개 편 박쥐,
햄스터와 개미집,
옛 상인이 썼을 법한 저울,
자동으로 신호가 바뀌는 신호등까지
낯선 세계에 들어선 한국의 대안학교 교사에게
이 작은 공간의 모든 것이 신선했다.

내일 부터 하나씩 암호를 풀어봐야겠다.




11/07/2016

Teatro de adoleskantoj


Unu jara projekto, Teatro de adoleskantoj



Ekde la komenco de la jaro 2016,
la instruistoj de kvar lernejoj en la urbeto, kie Feliĉa Lernejo situas,
organizis komunan  projekton "Teatro de adoleskantoj".
Ĉiusemajne ĉir. 20 adoleskantoj venis en nian lernejon por tiu projekto.
Teatro estas preskaŭ rolludo kaj verŝajne ili ludis unu kun la aliaj.

Tempo pasis, ili amikiĝis kaj la koroj malfermiĝis.
Teksto por la teatro fariĝis de iuj el ili,
Aktoroj estis deciditaj de ili mem,
El ili, iuj kantis, iu gitaris kaj iuj iĝis spektantoj.

Finfine, sur granda scenejo de la urbeto,
niaj adoleskantoj kuraĝe spektaklis.
En ilia teatraĵo, neniu viciĝo laŭ la notoj de la lernejo.
Ĉiuj flore plenumis sian rolon.
Ili ĉiuj estis ĉefaktoroj en la teatro.
Ja ni ĉiuj estas ĉefaktoroj en la teatro, nia vivo.



11/06/2016

Manifestacio kun kandeloj


ducent mil kandeloj manifestacias en Koreio




Hieraŭ en Seulo, ducent mil kandeloj lumiĝis sur la ĉefa placo Kwang-hw-mun .
Familioj, laborantoj, profesoroj, instruistoj, agrikulturistoj
eĉ lernejaj adoleskantoj levis la kandelojn.
La placo, proksime de la "Verda Domo",
kie korea prezidentino laboras, plenis je lumigitaj kandeloj.

Levi kandelojn surstrate estas korea maniero de popola manifestacio.
Nuntempe ĉiusemajne ni manifestacias kontraŭ nuna prezidentino.
Ĉar en ŝia regado malkovritas sekretaj potenculoj, kiuj skuas tutan koreion.
Nun niaj popolanoj krias sur la placo : La prezidentino, demisiu !!

La kandela manifestacio signifas lumigi la mondon,
lumigi ombraĵojn kaj preĝi pri paca mondo.
Koreio nuntempe estas ĝuste sur la kruco.
Ĉu antaŭen aŭ malen?


11/05/2016

Mia unua pentraĵo




Korea pentrarto "Minhwa" - Floroj kaj Birdoj



Ĉu vi memoras, ke mi ĵus komencis praktiki "Minhwa"?
Tiu estas unu speco de Korea pentrarto.
Oni simple nomas supran pentraĵon, "Floroj & Birdoj".
Niaj prapatroj faris tiun pentraĵon por deziri "Feliĉo de geedzoj".
"Minhwa" ja ĉiam pentritas kun bondeziroj.

Mia unua ellasita pentraĵo estas nun en Francio.
Ĉar mi donacis tiun al mia kara instruisto.
Kvankam ĝi estas tre amatora,
tamen la "unua" estas signifa por mi.

Samkiel verki, kanti, danci kaj muziki,
pentri estas baza tekniko por sin esprimi.
Dum la pentrado, miaj penikoj flugas sur blanka papero.
Tiom ĝoja, tiom koncentra.

Ĉu vi atendos ankoraŭ la duan pentraĵon?



Plena aŭtuno



Aŭtuna pejzaĝo de Feliĉa Lernejo.



Koreio nun estas en plenplena aŭtuno.
Pro tio, ke mi loĝas en kamparo,
pro tio, ke Feliĉa Lernejo situas ĉirkaŭ kamparo,
mi povas pli profunde senti ĉiujn sezonojn ŝanĝiĝi.

Jen, estas malantaŭa korto de Feliĉa Lernejo.
Nun mi staras kun mia ido, kiu nomiĝas Minji.
Ni kune svigas la manon al vi dirante :  "Saluton~!"
Du grandegaj ginkoj ankaŭ salutas vin per multaj branĉoj,
kiuj portas flavajn drupecajn semojn sennombreblajn.

Aŭtuno estas riĉa sezono.
La flavo de la ginkoj estas tiom brila.
La koloro briligas ankaŭ apudajn verdaĵojn
kaj la brila flavo harmonie beligas aŭtunan pejzaĝon ĉirkaŭan.

Plie, bakita ginkofrukto estas tre bongusta kaj nutriga,
kies ekstera parto estas medicine uzata kontraŭ vejnaj perturboj.
Eĉ la folioj de ginko efikas por malaltigi sangopremon.

Ah, ĉi-aŭtune mi dezirus esti brila ginko....




En Baltaj landoj





Dum 12 tagoj en plena aŭtono, 2016,
Dalmini kaj mi vojaĝis en Baltaj landoj, Litovio, Latvio kaj Estonio.
Kutime mi vojaĝas eksterlanden por prelegi, turnei, kursi, staĝi.
Tamen ĉifoje la vojaĝo estis privata kun li.
Dalmini ĝoje preparis ĉion kaj ĉiujn zorgojn kun ĝojo.
Eĉ la trifoja prelego en tri landoj estis leĝera por mi.




Ni tie plejparte restis en mezepoke aspektaj lokoj.
Por mi, la trilandaj pejzaĝoj iuflanke similis unu al la aliaj, aliaflanke ne.
Ĉiu tri havas multnombrajn preĝejojn, eĉ unu apude de aliaj.
La preĝejoj havis unikajn karakterojn.
Persone, trankvila etoso ene de preĝejo tre plaĉas al mi.
Se tie kun muziko de granda orgeno,
oh, mia koro serene restas en trankvila plezuro.




En la trilandaj hoteloj, kie ni tranoktis,
ni povis malkovri "saligitajn haringojn" eĉ por mantenmanĝo.
Dalmini tre ŝatis ĝin manĝi kaj nun sopiras tiun manĝaĵon.

Miaflanke, la vojaĝo faris min fora de ĉiutagaj densaj laboroj.
Vere, "fizike for" signifis por mi "mense for".
La 12 taga ferio blovis al mi freŝan energion,
kaj nun pura energio risorte fontas el mi.

Karaj geamikoj, Taesok, Vida, Bruta, Tunu, dankon pro via zorgo.
Ĝis baldaŭ en Seulo...




10/10/2016

Atendu nin la medicinaj radikoj



NIa familio rikoltas medicinajn radikojn, 2015




Estas jam plena aŭtuno.
Matene, ĉi tie ĉe montaro estas ĉir. 7 gradoj, tage 15.
Pro la subita malvarmiĝo, mia nazo kelkfoje ŝtopitas.
La vetero diras, ke baldaŭ ni devos rikolti la medicinajn radikojn, 백출.

Ĉijare kelkaj kultivistoj de la radiko suferas.
Ĉar somere, pro la densa varmeco, la plantoj multe velkis.
Bonŝance, nia kampo, kiu situas ĉe la rivereto, 
povis akvumiĝi tutan nokton pere de longa tubo.

Atendante gajan rikoltadon,
mi kaj Dalmini vojaĝos al Baltaj tri landoj, Litovio, Litvo kaj Estonio.
Atendu nin la rikoltontaj radikoj...