Jam pli ol 10 jaroj de mia vivo pasis
en profunda kamparo.
en profunda kamparo.
Kompare kun la vivo en Seulo, mia hejmurbo,
ĉi tiea vivo por mi pli kaj pli simpliĝas.
Iun tagon, amiko demandis min,
: finfine, kio estas celo de via vivo?
Senhezite mi respondis
: feliĉa vivo!
Do, kiel ?
Ĉi tiel !
Loĝi en modesta domo, kvazaŭ kabano,
kun simpla ĝardeneto, estas feliĉo.
Plie, vivi ĉirkaŭite de plenplena naturo,
eĉ antaŭ pinarbara monteto,
en aprilo kun multe da ĉerizfloroj.
Verdire,
mi ne estas riĉa.
Mi ne havas grandan domon,
kvankam aparte mi ŝatas antikvan belan domon,
sed mi ĵetu la deziron.
Tamen,
mi povas iom aranĝi
la internon de mia kabano
laŭ miaj bezono kaj gusto,
sed ĉiaokaze,
la aranĝita kanabo estu tiom modesta,
la aranĝita kanabo estu tiom modesta,
kiom mi ne ploros, se ĝi malaperus.
Kvankam aŭ eble ĉar,
mi fizike loĝas en kamparo,
mi fizike loĝas en kamparo,
kelkfoje mia menso liberas por flugi al aliaj landoj,
kien mi vojaĝis kun studentoj kaj instruistoj.
En mia vilaĝo,
je ĉiuj datoj, kiuj finiĝas per 3 kaj 8,
funkcias subĉiela bazaro.
Mi tre ŝatas viziti ĝin,
ĉefe,
manĝi bagatelaĵojn ĉe la budoj de vendistoj,
babilante kun ili.
babilante kun ili.
En sunbrila mateno,
mi marŝas en Nacia Parko ĉe la vilaĝo.
Pli-malpli 1 horon mi rapide marŝas.
Naturo ja donas al mi artistan impreson.
Nun mi klare scias unu el la sekretoj de la vivo
: neniam eblas havi ambaŭ vojojn,
ĉu modeste vivi kun libero,
ĉu lukse vivi sen libero.
Ankoraŭ hodiaŭ
Dalmini diligente laboras en sia kampo,
ne tro longtempe, nek maltro,
por modeste vivi,
por gardi liberecon.
por gardi liberecon.
Kaj ankoraŭ hodiaŭ
niaj mirteloj belege kreskas.
Tute aprobas !!
RépondreSupprimerVerŝajne, la sekreto de via vivo ankaŭ samas kiel tiu de mia
SupprimerCe commentaire a été supprimé par l'auteur.
RépondreSupprimerVi ne bezonas multon por felicxigi vian vivon, cxar felicxo jam abundas en vi mem...
RépondreSupprimer