Jam ekas aŭtuno
en kelkaj kontinentoj.
Tamen,
COVID-19 daŭras,
ŝanĝante sian vizaĝon.
Strikta atento kontraŭ la viruso
enuigas homojn.
En tia longa virusa tunelo,
kion mi faru en kampara vivo,
plie, en belega aŭtuno?
Ĉiumatene,
mi marŝas en Nacia Montara Parko.
La ambaŭflanka vojo daŭras
proksimume dum 10km.
Freŝa aero purigas la menson,
gajaj kruroj sanigas la korpon.
Por marŝado,
en mia malgranda sako ĉe la ŝultro
ĉiam estas eta kajero kaj krajonoj.
Sidante sur plata ŝtono,
kelkfoje mi desegnas.
Ĵus reveninte hejmen,
mi rimarkas,
ke mia modesta domo plenas
je brilaj aŭtunaj sunbriloj.
La bluaj tegmentoj harmonias kun la ĉielo.
Evidente mia kampara domo
ne havas pordon.
Unu plian paŝon antaŭen !
Anstataŭ pordo,
rozkoloraj kosmosoj,
kiuj pene pasigis tajfunan tempon,
agrable salutas min.
Mi sopiras al Francio,
sopiras revidi karajn amikojn tieajn.
Mia menso flugas
ankaŭ al Korsiko,
plej memorinda insulo,
kaj nepre al Kartvelio.
Jes, tieaj bazaroj
ĉiam estis allogaj por mi,
kie troviĝas vivantaj varoj
ĉe humilaj vendistoj.
Vekiĝu, Ana !
Katidoj en la korteto
atendas vin doni nutraĵojn.
Verdire,
COVID-19 senigas multajn pordojn,
samtempe, gvidas nin al novaj pordoj.
Jes ja,
Post iom da tempo,
oni pli klare vidos,
kion ŝtelis la viruso
kaj
kion ĝi valorigis
por ni ĉiuj estuloj.
Laŭ mi,
tio dependas
ne de la viruso mem,
sed ĉefe, de ni homoj.
Via ege interesa artikolo rivelas vian simplan kaj cxiam felicxan animon. Viaj francaj geamikoj atendas vin...
RépondreSupprimerJes, viruso proponas al ni vivsxangxon.
RépondreSupprimerSed, estuloj ofte timas sxangxon, gxi estas konata.
Ni atendas vin senpacience.
Tutkore.
Miori