5/26/2025

Chaque rencontre est nécessaire

80X80cm sur cannevas, acrylique et sables / Chaque rencontre est nécessaire 모든 만남은 필연적이다 2025
Registri por mi ĉiam stumblas sekvi aktivaĵojn. Tiu verko ruĝa estis finita en la pasinta vintro, kaj jen nun plenprintempas, mi do ĝin metas en mian arkivon dum aliaj freŝaj aventuroj. Eble, tio estas kaŭzita de mia maldiligenta kutimo aŭ de mia empiriema karaktero. Fakte, la lastaj kvin verkoj inkluzive de tiu estis pretaj partopreni en ArtCite 2025(urba ekspozicio de la artistoj) en la urbo Broug-en-Bresse, Francio. sed subite okazis urĝa kaj gravega evento. Kiel fari? Mi do tuj rezignis ĉiun planon organizitan antaŭ kelkaj monatoj por ekspozicii, kaj adaptiĝas al la aventuro. Vojaĝo estas plena je neatenditaĵoj kiel la vivo.
Preskaŭ kiam mi finis tiun verkon, ankaŭ finiĝantis vintro, kiu baraktis resti. Kiel kutime, mi iris al la nacia parko por viŝi mian animon, dum Dalmini ekfunkciigis la motoron frostiĝintan de sia antikva kultivilo.

5/03/2025

Il y a beaucoup de voies à choisir

80X80cm surcanevas, acrylique et sable / Il y a beaŭcoup de voies à choisir 선택할 수 있는 길은 얼마든지 있어 2025 /
Dum la pasinta vintro, kiel kutime, mi lasis mian atelieron senhejtan kaj pentris hejme. Pro tio, ke mia kampara domo ankaŭ estas modesta kaj simpla, dum la pentrado, mi devis iel tiel ŝanĝi pozicion de la canvasoj sufiĉe grandaj. Fakte, vintro en kampara vivo estas tiom serena, trankvila kaj eĉ romantika male de nuna korea politika situacio tute konfuzita. Arboj prenas vintran dormadon, sunbrilo favore sinmontremas al frostitaj estauloj, sovaĝaj insektoj kaj vermoj tute kaŝas sin kaj atendas printempon, neĝoj falantaj fariĝas blankaj litkovriloj por la dormantaj arboj. Ja ĉio agrable silentas, kultivistoj ĝoje ferias.
Dalmini kaj mi dormas ĝissate, ĝis kiam vintraj birdoj vekas nin. Vintre, poste, li preparas simplan matenmanĝon. Ĉi-jare lia ĉefa recepto estis pri stufaĵo. Pro tio, ke ni ambaŭ ĵus revenis de la vojaĝo en Francio, kie lian recepton ŝatis niaj francaj amikoj, li daŭre provis krei sian propran recepton. Dum mi pentras, de tempo al tempo, li iras al vilaĝa domo por kartludi kun vilaĝanoj, aŭ hejme en iu angulo ion faras. Ĉi-jare, li kreas sian propran ĉarpentejon. Tio estas interesa, kaj tre plaĉas al mi. Kiam ni loĝis en Seulo, nek ofte, nek multe, ni kiel ordinaraj urbanoj bezonis ion fari kreative per niaj manoj. Tamen, ĉi tie en kamparo, kiam oni bezonas, tiam oni kreas! Agrikultivi, stiri tradician traktoron, motorociklon, ĉion li lernis nove ĉi tie laŭbezone. Post frua vespermanĝo, ni vizitas vilaĝan sportejon. Ja vintro longas, niaj menso kaj korpo ripozas.
Miaflanke, lasttempa sola ekspozicio en Autun meditigas min je diversaj temoj. Depost kam mi praktikis pentrarton, dum ses jaroj, okazis tiom da aferoj, mi miris, ĝojis, akceptis, mia animo naĝadis en nova maro, mi organizis, plenumis memvolajn taskojn, rikoltis tiom da fruktoj, amikiĝis kun tiom da artistoj...do, finfine, kion mi deziras pentrante. Kalma kampara vintro taŭgas ankaŭ por mediti.
La vintro tiel pasis kaj mia medito daŭris.