Aŭtuno estas sezono por rikolti.
Persimonarbo faras fruktojn,
kaj faligas foliojn.
Persimonarbo ĉe mia domo |
Sekigataj persimonoj |
Grundo maturigas radikojn,
kaj atendas aŭtunon.
Kiujn fruktojn de la vivo aŭtune homoj rikoltas?
Dalmini kun mi rikoltas medikamentajn radikojn |
Antaŭ kelkaj tagoj,
en Esperantujo aperis belaj tri fruktoj.
Kadre de <Kolegio de Instruistoj por Vivo>,
kien mi instalis E° kursaron,
tri aktivuloj ĵus ricevis atestilon pri dujara studado.
Minun, Juna, Tamara |
Post festena tagmanĝo,
ili prezentis sian temon en Esperanto,
kaj oni varme gratulis unu la aliajn per etaj donacoj.
Estas aplaŭdinde,
ke ili pacience pasigis sufiĉe longan tempon
por posedi la Lingvon.
Indas emociiĝi,
ke nun ili kapablas sufiĉe bone paroli
pri sia propra temo.
Karaj, flugu tra la mondo libere kaj vaste.
Nun la ŝlosilo estas en via mano.
Nun la ŝlosilo estas en via mano.
Ce commentaire a été supprimé par l'auteur.
RépondreSupprimerCe commentaire a été supprimé par l'auteur.
SupprimerSpecialan dankon al Michel, Miori el Francio, kiuj gvidis konversacian kurson
RépondreSupprimerkaj al Gekarotoj, kiuj regule ĉeestis kiel helpantoj por paroligi la kursanojn
kaj ankaŭ al multaj alilandaj esperantistoj invititaj, ekz. el Tajvano Reza,
el Indonezio Ilia, el Meksikio Joaquin, el Hispanio Klara k.t.p...