Iam, kiam mi laboris en elementa arbara lernejo,
iu knabo, kvazaŭ poeto, verkis belan poemon jene.
Printempo estas eta
Homo eta
Ŝoso eta
Floro eta
Ĉio eta
Mia patro estu eta
![]() |
Abelujoj uzitaj kiel etaj florbedoj |
Laŭ lia deklaro,
ankaŭ mia modesta ĝardeno estas eta,
kie diversaj etuloj loĝas kun printempa suno.
Ho, ili poiomete, malrapidege kreskas!
![]() |
Anemonoj venintaj el Francio plej aktivas por kreski |
![]() |
Pomarbo floranta en la ĝardeno |
![]() |
Salatoj bongustaj kreskas |
Ankaŭ en la kampo de Dalmini,
blankaj floretoj de mirteloj plene radias!
![]() |
Floretoj de mirteloj ŝajne sonoras |
Jes, vere li pravis,
ke en printempo ĉiuj estas etaj.
![]() |
Mia labortablo reinstalita por varme akcepti printempon |