12/11/2020

Kion faras kamparanoj dumvintre?

 


                                                     Enirejo de mia kampara domo



Senkonscie, 

jam vintras.

Kronviruso konstante ŝvebas 

ĉirkaŭ nia ĉiutaga vivo.

Tamen, 

naturo ne perfidas nin

kaj kiel kutime,

vintro venis ĉe nin.





Ĉi-tie en profunda kamparo

oni vivas 

kvazaŭ senrilate al la pandemio:


Fari vintran gimĉion abunde,

kolekti brullignaĵojn,

rare karbojn liverigi,

sed, ĉi-jare,

eksterordinare,

 ne kartludojn en vilaĝa domo!


Do, 

kion oni farus 

dum vintra paŭzo?



pastaĵo por baguette
                                          

Iu kultivisto, 

tre proksime de mi,

ĉiutage kuiras panon.


Lia regulo estas : 

Unu tagon, unu panon, !






Vespere,

li jam preparas pastaĵojn 

per natura fermentaĵo 

farita antaŭan tagon.




Matene, 

per tiuj materialoj,

li bakas freŝan "baguette"

kaj alterne, 

"pain de campagne".


Ulala, 

freŝan francan panon !!



Pain de campagne



Intertempe,

li provas kuiri kelkajn kukojn :

Madeleine, Tarte au pomme



Madelene kun citrona kremo
Tarte au cerries & pomme



Krome, 

por vespermanĝo :

supo el cepo (Soupe a l'oignon),

origine hungara supo, Goulaŝi




Lia nova hobio tretre plaĉas al mi.

Verdire, 

tio malsoifigas mian sopiron 

al Francio.



Dumtempe, 

iu kamparanino okupiĝas 

pri sia serioza ŝatokupo.

Ĉiumatene ellitiĝinte,

ŝi unue prenas tolon.





Nuntempe, 

ŝi cerbumas

pri abstrakta pentrado.

Pli-malpli du horojn, 

ĉiutage, prioritate,

ŝi dediĉas tempon por pentri.






Danke al la pandemio,

ŝia tagordo tre simpliĝis:

pentri, marŝi, traduki la francan, 

kursi en Esperanto 

kaj sufiĉe ripozi.





Mi kredas, ke

kiel pasigi hodiaŭ,

decidos, kia estos morgaŭ.


Kiel vi pasigas nunan vintron?








4 commentaires:

  1. Belaj metiajxoj faras min kontente.

    RépondreSupprimer
  2. Pro tio, ke cxi-matene, la 13an de Decembro,
    okazis la unua neghfalado en kuranta jaro,
    mi jxus aldonis pejzaghon neghplenan.

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Saluton Ana! Mi duonhazarde retrovis vin. Mi ĝojis legi erojn el via vivo. Fabrice, blinda muzikisto el Le Mans :-)

      Supprimer