12/31/2020

Karesi la jaron 2020 !

 

Multaj esprimas la jaron 2020

malfacila, sufera, pandemia, deprima.

Jes ja neniu imagis antaŭe,

ke tiom impotentaj ni homoj estas. 



Lasta pentraĵo SOLD <Kalimba>,
acrylique-gouache  46x55, 2020


Malgraŭ ĉio,

nun, en la lasta tago de la jaro,

mi listigas plej gravan eventon,

okazintan en ĉiu monato,

kaj trakaresas la jaron.


1 JANUARE 

   : Novjara festo kun familio en Seulo. 

2 FEBRUARE

   : Vojaĝi al Francio  

3 MARTE

   : Reveni al Koreio kun mirakla zorgo de Dio 

    (bv. referenci al suba artikolo 

     nome "Hejmen en cirkonstanco de COVID-19"

4 APRILE

   : Kvaranteno dum 2 semajnoj

    pro tio, ke mi flugis el Francio

5 MAJE

   : Viziti ekspozicion de Milda pri brodaĵoj en Seulo

6 JUNIE

   : Periodo de rikoltado de mirteloj de Dalmini


"La vivo ne temas pri atendo,
ke ŝtormo trapasu,
sed pri lerno danci sub la pluvo."


7 JULIE

   : Aperis tradukita libro <Sen Familio> en Esperanton.

8 AŬGUSTE

   : Periodo de sovaĝaj fungoj

9 SEPTEMBRE

   : Komenci ĉiumatenan marŝadon 2 horojn

10 OKTOBRE

   : Ceremonio honore al 4 atestantoj de LLG-Esperanto 

      (LLG = Liberaj Lernejoj por Geknaboj)

11 NOVEMBRE

   :  Familia vojaĝo al la insulo Jeju

12 DECEMBRE

   : Kursi per ZOOM en Vintra Kurskunveno de EPA kun Michel

     (EPA = Esperanto Populariga Asocio, JAPANIO)

    





Listigante memorindajn aferojn,

mi konstatis, 

ke ĉiaokaze rivero fluis.

Se ĝi renkontis rokojn, 

ĝi ĉirkaŭfluis.

Se ĝi renkontis klifon, 

ĝi kaskade sin ĵetis.

Ĉiaokaze, 

rivero daŭre fluas.



Nun ni ekvidas 

freŝan jaron proksimiĝantan.

Jes ja freŝan jaron, freŝan koron, 

ni kune kovu en la jaro 2021...


Feliĉoplenan novjaron !



 


7 commentaires:

  1. Neniu miligramo da pesimismo en la koro de Ana Sonĝanta...

    RépondreSupprimer
  2. Ce commentaire a été supprimé par un administrateur du blog.

    RépondreSupprimer
  3. Kiom da bildon vi pentras po unu tago?

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Tre malfacila demando, Songbowl ! ^^
      Tio dependas de tiutaga sento.
      Ĉiaokaze, ĉiutage pli malpli du horojn
      mi laboras por pentri.

      Supprimer
    2. Tre diligente vi lentras! Cxar preskaux cxiutage afisxigxas via pentrajxoj sur instagramo!

      Supprimer