9/20/2016

Ĉu vi volas manĝi la pugon de kapreolo?


Sovaĝaj fungoj ĵus plukitaj



"Ĉu vi volas manĝi la pugon de kapreolo?"
Reveninte hejmen de la montara grimpado,
mia edzo krie demandis al mi.
"Ho, pugo de kapreolo?"
Ĉu ĉifoje li kaptis kapreolon en montaro?
(Vidu antaŭan artikolon, en kiu li kaptis  etan alkon per ĵetita ŝtono)

Nia vilaĝeto situas en profunda kamparo.
Kaj nuntempe en ĵusa aŭtuno, plie post pluvego,
sovaĝaj fungoj abunde kreskas en arbaro.
La vilaĝanoj frumatene eniras en montaron por serĉi ilin.
Kelkaj eĉ vendas luksajn fungojn plukitajn
kaj pere de tiu laboro sin vivtenas.

Mia edzo fiere montris sian rezulton de matena laboro.
Vere variaj fungoj aperis de lia sako.
"Bonŝance, hodiaŭ mi trovis specialajn fungojn, jen!"
Wow, la blanka fungo ŝajnas eta pompono kovrita de leĝeraj lanugoj.
Pro ĝia formo, oni nomas ĝin, Pugo de kapreolo.

Dum la tagmanĝo,
ni manĝis unue la specialan fungon ĵus brogitan en boligata akvo.
Mmmm......ju pli freŝas, des pli bongustas !




9/13/2016

한가위[han-ga-ui]


Koloraj rizkukoj por 한가위



Por koreoj, aŭtuna festo, kiu nomiĝas 한가위[Han-ga-ui], tre gravas.
Ĝia dato estas 15a de aŭgusto laŭ la luna kalendaro.
Kaj ĉirkaŭ la dato oni ferias kelkajn tagojn por celebri, eĉ tutan semajnon.
La litero 한 signifas "grave granda" kaj 가위 estas "mezo".
En tiu sezono, ĝenerale Koreio aŭtunas kaj multaj fruktoj maturiĝas.
Oni atendas abundan rikoltaĵon kun dankemo al la Ĉielo.

Jen, estas pejzaĝo de 한가위 en Koreio.
Oni vojaĝas al sia hejmloko, kie ankoraŭ la gepatroj loĝas.
Pro tio, komence de la ferio,
trafika viciĝo de Seulo al diversaj urboj estas logega.
kaj fine de la ferio, okazas inversa fenomeno sur aŭto-ŝoseo.
Ĉiu familio kaj parencoj kuniĝas por kune celebri 한가위.

Ĉefe signifa manĝaĵo de 한가위 estas 송편[Song-pyun].
Kvankam oni kuiras diversajn bongustaĵojn ŝatatajn de siaj familianoj,
송편 estas farita el ĵuse rikoltita rizo kaj
familianoj ronde sidante faras la rizkukojn.
Kelkfoje avino diras, tiu naskos belan bebon, kiu formas belege la rizpaston.

Bv. rigardi supran foton.
Ĉu vi povus rimarki, kio estas inter la rizkukoj por stufi?
Estas ja folioj de pinarbo, kiu gardas multe da "Phytoncide".
Por ne gluigi 송편 unu kun la aliaj, kaj por aldoni sanigan substancon,
oni metas la foliojn enen de la kaserolon.

Familianoj babiladas kaj atendas kun salivo la rizkukojn stufiĝi.
Jen, venis 송편! Kaj manĝante ĝin, la familianoj ankoraŭ babiladas.

Morgaŭ matene mia familio vojaĝos al Seulo.
Jes, nia vojo estos inversa kompare kun alies.
Ĉar ni, urbanoj, kampar-en-venis antaŭ 7 jaroj.
Morgaŭ kiam ni veturas al Seulo, oni veturos de Seulo.
Kelkfoje inversa vojo donas al ni avantaĝon.


Feliĉan 한가위, feliĉan babiladon !




9/07/2016

Bongusta terpomo


Vilaĝanoj preparas "Semterpomoj"-n




Antaŭ kelkaj tagoj, iu skatolo estis liverita ĉe la vitran pordon de mia domo.
Ho, kiu sendis al ni tiun pakaĵon?
Iom da tempo poste, mia edzo sciigis, ke iu najbara avino donacis tion por ni.
Tio estas iu kutimo en kampara vivo ĉefe dum rikolta sezono.

En marto, vilaĝanoj kelkfoje kune laboras por la kampo de terpomo.
Ili kuniĝas en varmeta forcejo kaj pecigas terpomojn, kiujn ili rikoltis pasintan jaron.
Oni nomas tiel uzatan terpomon unuvorte "Semterpomo".
Tamen, kiel pecigi?
Malnovaj terpomoj havas kelkajn ĝermojn sur sia haŭto.
Oni pecigas laŭ la ĝermoj, por ke ili kresku sub la tero.

Dum kelkaj monatoj, sub la tero, multaj laboras !
La grundo, la vento, la pluvo, eĉ sovaĝaj formikoj kaj la suno multe
laboras kune kun la ŝosoj kaj finfine unu semterpomo naskas tiom da terpomoj.
Pro tio, ni dankas al la Ĉielo kaj partigas la bongustajn rikoltaĵojn unu kun la aliaj.
Junie mirteloj, julie terpomoj, septembre dolĉaj vinberoj,
oktobre kvingustaj fruktoj kaj rizoj atendas celebron.

Ha, ankaŭ mi havas propran kampon, Esperantujo.
Kiujn fruktojn mi partigu en bela aŭtuno?



8/31/2016

Sonoriltomatoj maturiĝas



Sonoriltomatoj en mia ĝardeneto




Mia modesta, senpaga domo havas etan ĝardenon.
Ĉijare mi kultivas sonoriltomatojn, ordinaralajn tomatojn kaj kapsikojn.
Malantaŭe de la dometo, estas ankaŭ eta grundo, kie kreskas kukumoj kaj
kelkaj arbustoj de mirteloj.

Estas tre interese, ke francoj nomas la amindan tomaton "ĉeriztomato".
Verŝajne pro tio, ke ĝia formo similas al ĉerizo.
Koreoj, laŭ la formo de la etaj tomatoj, donas al ili alian nomon.
Eta kaj rondforma tomato, plejparte nomiĝas sonoriltomato.
Ĝi estas tre bongusta kaj ofte uziĝas por fari salaton kaj kuiritan deserton.
La alia, iom longforma estas nomata jujubotomato.
Ĝi havas iom pli dolĉan guston kiel matura jujubo.

Do, sur la foto, vi povus trovi tri specajn tomatojn,
(kondiĉe ke vi havus bonajn okulojn)
jen normale granda, jen sonoriltomato kaj jen jujubotomato.
Tri arbustoj sufiĉas por unu familio, ĉiutage manĝi freŝajn tomatojn.

Tamen, senkonsciiĝinte, aŭtuno jam estas ĉe niaj brakoj,
kaj la tomatoj baldaŭ velkos. Do, oni devus pli diligente manĝi ilin.
Ĉu vi aŭdas la sonon, tint, tint, tint ?


8/21/2016

Tutlanda alternativa lerneja staĝo



Tutlanda alternativa lerneja staĝo



















La Tutlanda Alternativa Lerneja Staĝo okazis(10~12, aŭgusto)
en urbo Munkyung, vojaĝ-lernejo Shanti.
La temo de la staĝo estis : Harmonia unuiĝo inter studobjektoj.
Partoprenis entute 99 instruistoj, kiuj devenis de 28 aliĝintaj lernejoj
en Solidara Agado de Alternativaj Lernejoj.
Ĉifoje 13 fakoj samtempe funkciis kaj partoprenantoj libere elektis, kien eniri.

Nia lernejo kandidatiĝis pri la fako "Fremda lingvo" pere de Esperanto.
Ĉar Esperanto jam 5 jarojn daŭre instruitas en nia lernejo
kaj mi intencis persvadi LLG(Libera Lernejo por Geknaboj) medion,
ke tiom bone akordas Esperanto kun alternativa edukado.

Ĉiu ĉambro havis ĉir. 3~8 partoprenantojn,
tiel ke post la prelego, oni povis profunde diskuti laŭ la temo.
La prelego daŭris 180 minutojn kaj prelegantoj devis fari samon dufoje.



Diversaj fakoj samtempe okazintaj, Esperanto, manlaboro, veki sentojn, vojaĝi k.t.p



Tiuj, kiuj ĉeestis en mia klasĉambro, havis diversajn motivojn.
    1/ Kiel instrui fremdan lingvon per alternativa metodo?
    2/ Ĉu vere ne ekzistas alia solvo krom la angla por alternativaj lernantoj?
    3/ Kiel funkcias Esperanto en la mondo?
    4/ Intereso pri paca mondo

Bonŝance, mi ĵus revenis de Nitra IIK.
Pro tio, mi havis ĵuse bakitajn panojn (filmetojn, internaciajn agadojn).
Tiuj rolis kiel pruvoj por helpi mian ĉefan aserton,
ke Esperanto harmonie unuiĝas ne nur kun kelkaj studobjektoj, sed ankaŭ alternativa edukado mem.

Post mia prelego, onia reago aperis jene :
    1/ Ne kredeble Esperanto vivantas !
    2/ Esperanto mem estas alternativa medio !
    3/ Esperanto povus doni vastan vidfunkton al adoleskantoj
    4/ Esperanto efike rompus la muron inter nacioj, tial al infanoj ni lernigu ĝin!

Kun granda emocio, persone, mi ankoraŭfoje konfirmas,
ke Esperanto estas tre taŭga por alternativa edukado,
kaj ke alternativaj lernejanoj povus praktiki Esperanton pli serioze ol aliaj.
Do, mia laboro daŭros por semi Esperanton en la kampon, Alternativa Lerneja medio.





8/04/2016

Batalo kun eta alko




Kaptita alkido de Dalmini 




Mia kara,
Kiel vi fartas en Slovakio?
Tie ĉi estas varma somero ĉir. 32 gradojn.
Tamen en nia vilaĝo naturoplena estas freŝa vetero krom tagmeze.
Hieraŭ, kiel kutime, mi iris al la kampo de medikamentaj herboj 백출,
kaj hazarde kaptis unu etan alkon per ŝtonĵeto.
Fakte, nuntempe ni, kultivistoj suferas pro tio, ke ili fuŝas kultivaĵojn.
Kelkfoje oni eĉ dungas hundon por forpeli ilin.
Miaflanke, mi pendigis kamforojn sur retajn barilojn,
tamen verŝajne tio vanas.

Rimarkinte la alketon, mi malrapidmove prenis ŝtoneton enmane.
Ankaŭ ĝi rimarkis min kaj ĝi saltadis por fuĝi.
Mi ĵetis du, tri ŝtonetojn sinsekve, wow, eble, unu el tiuj trafis ĝin !
Ĉar ĝi falis flanken, eble ĝi momente svenis.
Kiel fari? Ĉu mi manĝu? Ĉu mi ĵetu ĝin en arbaron?
Do, mi ŝnuris ĝin svenintan ĉe la pordo de mia forcejo.
Mi ne povis trovi alian solvon.

Sekvan tagon, kiel kutime mi iris al la kampo.
Ho, la eta alko mordis la ŝnuron kaj sidis ĉe iu arbo.
Ĝi ne povis forfuĝi pro la ŝoko de mia ŝtonĵeto.
Tamen, ĝiaj piedoj ankoraŭ implikiĝis pere de la ŝnuro.
Mi malplektis la ŝnuron kaj liberigis ĝiajn piedojn.
Ĝi zigzage marŝis pro ankoraŭa ŝoko kaj eksidis sub iun arbon.

Ambaŭ flankoj estas problemo,
jen, oni kaptas alkojn, jen ankaŭ ne kaptas.

Ĉiaokaze, vi revenu rapide, kara !
Ĉio, maturiĝantaj rikoltaĵoj en niaj kampoj atendas vin.


                                               2016.7.31    via kara, Dalmini


8/02/2016

Infanoj, bonvenon en Koreion !




En UK-ejo slovaka, Jin-ho & Sonĝanta atendas prezenti pri IIK 2017
Slovaka IIK 2017 en iu veterinara lernejo


Kutime mi ne tiom emas grandiozan eventon partopreni.
UK estas tutmonda festo por ni, Esperantistoj, tamen tro granda por ĝui.
Do, kial mi intence partoprenis en Nitra UK 2016?
Sendube la respondo estas anticipa preparado por IIK 2017 en Seulo.
Feliĉe, ankaŭ korea knabo Jin-ho partoprenis la infanan eventon,
interese, li trajne vojaĝis longe pere de la azia-eŭropa silkvojo de Seulo ĝis IIK-ejo.

Iun tagon dum IIK, mi demandis  :

  "Jin-ho, ĉu vi volus reklami kun mi IIK-on 2017 dum Venontaj Kongresoj?"

Tiel, ni buse veturis de IIK-ejo al UK-ejo.
Varmis, ni ŝvitis, atendante la buson, piediris kaj finfine jen, la UK-ejo !


Jin-ho parkeras la tekston de nia prezentado

 

    Saluton karaj !
    Por IIK 2017 en Seulo, mi, ĝia respondeculo,
    kiu nomiĝas Sonĝanta en Esperantujo, kun kara knabo Jin-ho
    kuris ĉitien por simple, tamen amuze prezenti pri Seula IIK.

    Sonĝanta : Saluton, Jin-ho !
    Jin-ho : Saluton, Sonĝanta ! Kie okazos IIK 2017?
    Sonĝanta : Seula IIK okazos en sama kampuso de la Fremdlingva Universitato,
               kie UK okazos. Precipe ĉir. 10 minutoj sufiĉos piede de UK-ejo al IIK-ejo.
    Jin-ho : Ĉu vere ! En la sama kampuso! Kial?
    Sonĝanta : Ĉar tiamaniere homoj ĝuos ambaŭ kongresojn en bona kondiĉo.
    Jin-ho : Wow !!
    Sonĝanta : Ĉu vi ĝojas, Jin-ho?
    Jin-ho : Kompreneble! Mi vere volas vidi, kia estas UK.
    Sonĝanta : Eble, ankaŭ plenkreskuloj volos vidi, kia estas IIK.
    Jin-ho : Kiom da infanoj venos al Seula IIK?
    Sonĝanta : Mmmm...Mi antaŭvidas, ke pli malpli 70 infanoj partoprenos.
              Ĉar en Koreio mem multaj lernejanoj lernas Esperanton,
              ĉefe kadre de Alternativa Lerneja medio. Plie, nuntempe el Ĉinio,
              el Katalunio, el Meksiko, el Francio, oni signas por veni al IIK 2017.
    Jin-ho : Tre tre bone ! Do, kio estas la temo de nia IIK?
    Sonĝanta : Ĝia temo estas "Kolora Mondo". Kutime infanoj tre ŝatas buntajn
              kolorojn. KIel vi jam scias, Koreio estas kolora lando. Pere de Esperanto
              nia mondo kolore riĉiĝos.
    Jin-ho : La ideo tre plaĉas al mi !
    Sonĝanta : Ankaŭ al mi, kara !
    Jin-ho & Sonĝanta : INFANOJ, BONVENON EN KOREION !!!
                    ( Aplaŭdo de ĉiuj ĉeestantoj. )
    Jin-ho : Sed !! Ne en nordan Koreion !!
    Jin-ho & Sonĝanta : Bonvenon en Seulan IIK, suda Koreio !