7/12/2023
Nova libro [La Alkemiisto]
Ĉi-jare printempe, ekaperis en Esperantujo freŝe tradukita libro [La Alkemiisto], kies aŭtoro estas Paulo COELHO. Michel Fontaine el Francio kaj mi jam unu jaron pli laboris pri tiu projekto legi la literaturaĵon en la franca, kaj traduki en Esperanton. Fakte, la verkon mi plurfoje relegis, kaj ĉiam ajn mi deziris traduki en Esperanton. Kial? ĉar ĝi rakontas pri revoj, alivorte en la verko [Persona Legendo].
Paŝtisto Santiago, kiu havas revon ĉiam vojaĝi en sia vivo, plurfoje havas saman sonĝon pri trezoroj. Li renkontas Melkisedekon, reĝo de Salem, kiu subtenas tiujn, kiuj serĉas sian [Persona Legendo]. Kaj finfine Santiago decidas vojaĝi al Afriko, kaj tie li trapasas diversajn aventurojn. La verko demandas nin, kio estas vera trezoro, kio estas vera feliĉo.
Kial traduki en Esperanton de la franca? Ĉar kiam mi sentis min libere parolanta en Esperanto, la memfido motivis min lerni sekvantan fremdan lingvon: la franca. Danke al francaj amikoj en Esperanto, mi povis facile tuŝi la linvon. Kompreneble, la nivelo restis ĉiam baza. Leĝera laboro, leĝera rezulto. En la jaro 2019, finfine, unua ŝanco aperis. Iun tagon, kiam mi spektis filmon [Sans Famille] en Francio, grandan deziron mi sentis: legi la longan historion en la franca. Do, ekde tiam preskaŭ unu jaron ĉiutage Michel kaj mi legis la verkon kaj tradukis en Esperanton. Kaj ni decidis puplikigi libron pere de ĝi. Tiel mia kutimo legi france skribitajn verkojn kaj traduki kun Michel daŭras ĝis nun.
Supra foto montras [La Alkemiisto] ĉe la LibroServo de Franca Kongreso de Esperanto 2023 en Liono. La libro unue vendiĝis en Francio dum la kongreso kun [Sen Familio] kaj [Nokta Flugado] niaj libroj unua kaj dua. Poste, junie, en Koreio, danke al la peranta laboro de Korea Esperanto Asocio(KEA) kaj Seula Esperanto Kultur-Centro(SEK) kvindeko da membroj mendis la libron [La Alkemiisto]. Dankon al ili!.
Jen estas ĝisnunaj libroj :1) Esperanto en kampara vilaĝo(2018) 2) Artikoloj de la familio kamparenrevena(2019) 3) Sen Familio(2020) 4) Nokta Flugado(2021) 5) La Alkemiisto(2023)
6/30/2023
Sezono de mirteloj
Nun estas sezono de mirteloj en mia kampara vilaĝo "Hwabuk 화북" . Frumatene, kiam sunbrilas, Dalmini, mia edzo kaj mi iras al nia malgranda kampo por pluki mirtelojn.
Matena plukado estas ĉiam agrabla. Freŝa mateno kun pura aero, etaj ranoj sur la folioj, eĉ sur grapoj, kun kiuj ni flustre babilas. Kiam ni plukas mirtelojn pendintajn sur altaj branĉoj, nia kapo kun etendita brako pinte levas por akiri la fruktojn. Kiam branĉoj kun abundaj grapoj preskaŭ kuŝas proksime de la tero, aŭtomate ni surgenuas por pluki ilin. Jes ja, en la vivo, kun orgojla homo, oni levas la kapon por samniveliĝi, kaj kun modesta homo, oni ankaŭ fariĝas modesta!
Dum la mirtelsezono, kelkfoje pluvas, kaj mi kuras al la kampo, ne por pluki, sed por pentri. Ĉar la malgranda konstruaĵo ene de la kampo estas ankaŭ mia ateliero.
Antaŭ 14 jaroj, forlasinte urban vivon, nia familio translokiĝis en kamparon, kaj ververe, ni revis tian vivon. Kaj nun la revo realiĝas.
5/29/2023
Allez à la mer!
60*92cm / acrylique, acrylencre / Allez a la mer! 2023 / Eĉ tri semajnojn post mia ekspozicio en Laizy, mia kapo ankoraŭ plenas je emocio. Fremda loko, aktivaj kaj ĉarmaj personoj, harmonia aktiviĝo kun ili. Per neniu vorto mi kapablas esprimi. Nura maniero por mi: pentri. Antaŭe, Esperanto donis al mi flugilojn por tuŝi horizonton, sed nun, pentrante mi sentas preskaŭ samon. La birdo kun longa kolo, ankaŭ cigno, kiu ĉiam videblas en la lago Bouvent, silenta fiŝo ankaŭ, ili revas flugi al la vasta maro. Etaj koloraj pecoj de iliaj revoj kuniĝas, kaj ili fariĝos flugiloj por ili finfine.
---------------------------------------------------------------------------------
5/13/2023
EXPO 2023 en Laizy, France (3)
Dum la ekspozicio en Laizy subaj pentraĵoj foriris el mia mano al diversaj vilaĝoj kaj la urbo Autun en Francio, kie verŝajne, mi ekspozicios en venonta jaro 2024. Mi esperas, ke miaj pentraĵoj harmonie vivu ĉe la novaj kolektantoj, kaj tie ili fabriku multkolorajn plezurojn, feliĉojn kaj revojn.
[sold] Mes Soeurs / Acrylique, oil stick / elligna tabulo 60*73cm / Ana Sonĝanta 2021----- "Mi havas tri fratinoj, unu pliaĝan kaj du malpliaĝajn. Ni estas tre similiaj, kaj aliflanke tre diferentaj. Kiujn el ili ni devus pli konsideri? Laŭ la respoondoj de tiu demando, stariĝas inter ni jen proksima rilato, jen ĵaluzo."
[sold] Merci d'exister / Acrylique, oil stick / linen 40*40cm / Ana Sonĝanta 2021----- "Kiam miaj amikoj estas feliĉaj, ankaŭ mi. Kiam ili estas tristaj, ankaŭ mi. Ĉar mi scias, ke homoj ne povas vivi solaj sen aliaj. Pro tio, ankoraŭ hodiaŭ mi volas diri : Merci d'exister!"
[sold] A quoi reve la mer? / Mixed media / elligna tabulo 60*80cm / Ana Sonĝanta 2022 ----- "En la maro vivias variaj estuloj, grandaj kaj malgrandaj fiŝoj, eĉ gigantaj, kaj diversaj plantoj, mikroboj kaj tiel plu. La maro profunda revas, ke ene de sia komforta mondo ĉiuj loĝantoj vivu harmonie."
[sold] Mon orĉidee ne fleurit plus / canevas 100*80cm / Mixed media / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Galop nocturne / Acrylique, acrylencre / canevas 50*50cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Promenade matinale / Acrylique, acrylencre / linen 50*50cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Sirene 인어공주 / Acrylique, acrylencre / canevas 30*60cm / Ana Sonĝanta 2023
[sold] Birdo kun longa vosto / Acrylique / croqui sur papier / 30*30cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Marseillaj virinoj / Acrylique sur papier 30*30cm / Ana Sonĝanta 2022
[sold] Ĉu mi rajtas fumi en arbaro? / Acrylique sur papier 30*30cm / Ana Sonĝanta 2022
EXPO 2023 en Laizy, France (2)
Verdire, ĉi-foje, mia ekspozicio en Laizy estis por mi pli speciala ol antaŭaj du en Francio. Kial? Ĉar, estis organizita ankaŭ malgranda konferenco dum la expo kun la temo [Esperanto kaj kampara vivo], plie, "en la franca lingvo"! Atinginte Francion, mi okupis plejparte tempon prepari la konferencon : verkis tekstojn, ricevi konsilojn de Michel dufoje trifoje, prepari prezentadon, relegi, parkeri... Tiu laboro aŭtomate puŝis min altigi la nivelon de la franca. Dua kialo, ke akompanis min ankaŭ la tria libro ĵus aperinta en la mondo [La Alkemiisto] tradukita en Esperanton kun Michel.
Dum 11 tagoj de la expo, de tempo al tempo, tieaj amikoj gvidis min al turismaj lokoj : 2000jaraĝa urbo AUTUN kaj kelta vilaĝo BIBRACTE. Dumtempe, alia membro de la asocio deĵoris porla expoziciejo anstataŭ mi. Tiom agrabla sperto malkovri novan mondon !
Prepari kun sincera koro kaj diligenta laboro, renkonti spertajn aktivulojn, esti en varma bonvenigo,tiuj logike alvokis belegan rezulton. Ĉio estis perfekta ! Trankvila planedo, sperta asocio, amika rilato inter homoj. Tio aspekto unuiĝis al mi kun Esperanta mondo. Mi esperas, ke en Laizy, danke al la la asocio T.RAC, aperu esperantista grupo. Ĉar dum mia konferenco ĉe varmeta forno, mi ekvidis, ke la orientiĝo de la asocio kaj Esperanto tre konvenas : L'association Toursisme-Rencontres Artistiques et Culturelles. Plie, kelkaj memb ekhavas fortan deziron lerni Esperanton kaj kelkaj vizitantoj interesiĝis pri la lingvo. Supozeblas, ke Esperanto plus arto pere de azia artistino bone kongruis, kaj ke oni senkonscie povis vidi kaj sentis Espeanton pli komplekse ol nur pere de simpla propaganto.
Kara Magali, mi neniam renkontis iun pli amindan kiel vin en tiu aĝo.
Kara Suze prezidanto de la asocio, via helpo ĉiam plenigis mian mankon,
Kara Joelle, via ideo ligi min al Laizy estis genia !
Kara mon grand Mont Michel, sen via senlima subteno, ne eblus tiel realigi kiel nun mian nunan revon.
Kara Philippe, bongustegan vian "pain perdu" kaj via ĉarma rideto matene mildigis mian tutan tagon.
Kara Karine, brava virino, kiu bredas 40 kaprinojn !!
Dankon karaj, vi estas speguloj por mi, kiel fariĝi bonaj aĝuloj...
EXPO 2023 en Laizy, France (1)
Okazis mia sola expozicio en la vilaĝo Laizy, Francio (28 Aprilo_8 Majo, 2023). La mirinda ideo ligi min kun la loka asocio T.RAC (L'association Tourisme-Rencontres Artistiques et Culturelles) en Laizy fabrikiĝis pasintan jaron, pere de Joelle CUNAC, kiu vizitis mian expoziciejon en Bourg en Bresse. Kvankam mi havis neniun antaŭvidon expozicii en bela kaj fora kampara vilaĝo, sed miaj scivolemo, aventuremo flustris al mi "kial ne!". Tiel mueliĝis mia tria expozicio en Francio.
La asocio T.RAC uzas belegan ekspoziciejon [Moulin de Chazeu]. Tre trankvila, iom dezerta loko. En la unua tago instalinte pentraĵojn kun la estraranoj Suze kaj Magali, mi demandis al mi mem, ĉu vere iuj vizitus tian angulon de la mondo inter verdoplenaj kampoj. Mia demando estis tuj forviŝita. Ĉar ĉiutage iuj vizitis la ekspoziciejon, eĉ pli kaj pli laŭ la tempopaso.
La asocio T.RAC jam 30 jarojn pli funkciis, kaj havas pli malpli 100 membrojn. La estraro kutime preparas tutan programon (expo, koncerto, prelego kaj tiel plu) fine de la jaro por venonta jaro. La membroj de la asocio kutimas ĝui artajn programojn. Jes ja eĉ kiam pluvis, ili vizitis mian expoziciejon, por mi nekredebla aferi! Malgranda vilaĝo, tre riĉa kulturo !
Por disvastigi novaĵojn ĉi-tie komence oni uzas e-mail, sed laŭ la tempopaso, buŝoalbuŝo, oreloalorelo tre efikas. Ĉar ĉirkaŭ Laizy en diversaj vilaĝoj vivas multaj lokaj artistoj jen amatoraj jen profesiaj. Ili saltas de ekspozicio al ekspozicio, tie babilas, kafumas, aĉetas verkojn. Freŝa fenomeno por mi, kiu loĝas en korea malgranda kampara vilaĝo. Renkonti tiel konkrete lokajn artistojn kaj paroli kun ili estis granda plezuro kaj mirinda sperto.
4/26/2023
J'attends la nuit
30*60cm / acrylique, acrylencre / J'attends la nuit 2023 / Mi tre ŝatas rigardi birdojn flugi, naĝi, serĉi nutraĵojn en akvo. Kelkfoje, mi vidas iun birdon senmova rigardante for. Pri kio ĝi pensas? Ĉu ĝi meditas? Ĉu ĝi sopiras iun? Ha, jes! Ĝi atendas la nokton veni, ĉar nokte ĝi ŝanĝiĝas en homon kiel mi en birdon.
Inscription à :
Articles (Atom)